Tarzan de la simioj

Cxapitro 17

Enterigoj


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Cxar jam estis tage, la grupo, el kiuj neniu mangxis aux dormis post la antauxa mateno, komencis movi sin por pretigi mangxon.

La ribelintoj de la Sago jam surbordigis etan provizon da sekigitaj viandoj, enladigitaj supoj kaj legomoj, biskvitoj, faruno, teo, kaj kafo por la kvin forlasitoj, kaj el tiuj ili rapide cxerpis por kontentigi la sopiradon de longe malsatantaj apetitoj.

La posta tasko estis, logxebligi la kabanon, kaj tiucele oni decidis tuj forigi la teruracxajn restajxojn de la tragedio, kiu okazis tie je iu fore pasinta tago.

Al profesoro Porter kaj s-ro Philander ege interesis esplorado de la skeletoj. Ili deklaris, ke la du pli grandaj estis tiuj de viro kaj virino el unu el la pli altaj blankaj rasoj.

La plej etan skeleton ili nur mallonge atentis, cxar gxia situo, en la lulilo, lasis nenian dubon, ke temis pri la infana ido de tiu malfelicxa paro.

Kiam ili pretigis la skeleton de la viro por enterigo, Clayton eltrovis pezan ringon, kiu evidente cirklis la fingron de la viro okaze de lia morto, cxar unu el la mallargxaj fingrostoj ankoraux kusxis en la ora ornamajxo.

Levante gxin por esplori gxin, Clayton mirante ekkriis, cxar la ringo portis la blazonon de la Domo Greystoke.

Jane samtempe eltrovis la librojn en la sxranko, kaj malferminte la kovrilon de unu el ili sxi vidis la nomon, John Clayton, Londono. En dua libro, kiun sxi rapide esploris, trovigxis la sola nomo, Greystoke.

"S-ro Clayton," sxi kriis, "kion signifas cxi tio? Jen nomoj de kelkaj el via propra familio en cxi tiuj libroj."

"Kaj cxi tie," li serioze respondis, "estas la granda ringo de la Domo Greystoke, perdita de kiam mia onklo, John Clayton, la antauxa Lordo Greystoke, malaperis, supoze perdita en la maro."

"Sed kiel vi klarigas, ke cxi tiuj ajxoj estas cxi tie, en cxi tiu sovagxa afrika gxangalo?" diris la junulino.

"Gxi estas nur unumaniere klarigebla, f-ino Porter," diris Clayton. "La lamentata Lordo Greystoke ne dronis. Li pereis cxi tie, en cxi tiu kabano, kaj cxi tiu kompatindajxo sur la planko estas cxio kiu restas de li."

"Do cxi tiu nepre estis Damo Greystoke," respekte diris Jane, montrante la kompatindan ostaron sur la lito.

"La bela Damo Alicia," respondis Clayton, "pri kies multaj virtoj kaj rimarkinda persona beleco mi ofte auxdis de miaj gepatroj. Kompatindulin," li malgaje murmuris.

Respektege kaj solene oni enterigis la kadavrojn de la forpasintaj Lordo kaj Damo Greystoke apud ilia eta afrika kabano, kaj inter ili oni metis la etan skeleton de la ido de Kala, la Simiego.

Dum s-ro Philander kovris la malfortikajn ostojn de la infano en peco de veltolo, li zorge esploris la kranieton. Tiam li alvokis profesoron Porter, kaj la du mallauxte diskutis dum kelkaj minutoj.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," diris profesoro Porter.

"Benu min," diris s-ro Philander, "ni devos tuj informi s-ron Clayton pri nia eltrovo."

"Tamen, s-ro Philander, tamen!" riprocxis profesoro Archimedes Q. Porter. "'La forpasinteco enterigu la forpasintojn.'"

Kaj tial la blankhara maljunulo deklamis la enterigan servon super tiu stranga tombo, dum liaj kvar kunuloj staris kun klinitaj kaj malkovritaj kapoj cxirkaux li.

El la arboj Tarzan de la Simioj spektis tiun solenan funebradon; sed pliparte li rigardis la dolcxan vizagxon kaj gracian formon de Jane Porter.

En lia sovagxa, neklera brusto sentigxis novaj emocioj. Li ne povis sondi ilin. Li scivolis, kial li sentas tiel grandan intereson pri tiuj homoj -- kial li tiom penis savi la tri virojn. Sed li ne scivolis, kial li fortrenis Saboron de la tenera karno de la stranga junulino.

Certe la viroj estis stultaj kaj ridindaj kaj senkuragxaj. Ecx Manu, la simieto, estis pli inteligenta ol ili. Se tiuj estis de lia propra speco, li dubis, cxu indis lia antauxa fiereco pri sia sango.

Sed la junulino, ha -- jen tute alia afero. Li ne rezonis pri tio. Li sciis, ke sxi estas kreita por esti protektata, kaj ke li estas kreita por protekti sxin.

Li scivolis, kial ili fosis grandan truon en la tero nur por enterigi sekajn ostojn. Certe tio ne havas sencon; nenio volas sxteli sekajn ostojn.

Se restus karno sur ili, li povus kompreni, cxar nur tiel oni povas gardi sian viandon kontraux Dango, la hieno, kaj la aliaj rabistoj de la gxangalo.

Kiam la tombo estis plenigita de tero, la grupeto returnis sin al la kabano, kaj Esmeraldo, ankoraux ploreganta por la du, pri kiuj sxi neniam auxdis antaux tiu tago, kaj kiuj estis jam dudek jarojn mortintaj, hazarde rigardis la havenon. Sxiaj larmoj subite cxesis flui.

"Rigardu tiujn fiajn blankulacxojn tie!" sxi rauxkis, indikante la Sagon. "Ili fo'lasas nin, gxuste sur cxi tiu deserta insulo."

Kaj tute certe, la Sago tralaboris la enirejon de la haveno, al la vasta maro.

"Ili promesis lasi por ni armilojn kaj municiojn," diris Clayton. "La senkompataj bestoj!"

"Estas pro tio ulo nomita Snipes, pri tio mi certas," diris Jane. "King estis kanajlo, sed li havis ioman senton de humaneco. Se ili ne mortigus lin, mi scias, ke li certigus, ke oni gxuste provizus nin antaux lasi nin al nia sorto."

"Mi bedauxras, ke ili ne vizitis nin antaux forveli," diris profesoro Porter. "Mi intencis peti, ke ili lasu cxe ni la trezoron, alie mi estus ruinigito se tio perdigxus."

Jane malfelicxe rigardis sian patron.

"Ne gravas, kara," sxi diris. "Tio ne efikus, cxar sole pro la trezoro ili mortigis siajn oficirojn kaj forlasis nin sur cxi tiu terura bordo."

"Tamen, karulino, tamen!" respondis profesoro Porter. "Vi estas bona knabino, sed pri praktikaj aferoj sensperta," kaj profesoro Porter forturnis sin kaj malrapide forpromenis al la gxangalo, kun manoj kuntenataj sub la longaj frakvostoj kaj la okuloj turnitaj al la tero.

Lia filino rigardis lin kun kompata rideto sur la lipoj, kaj tiam, turninte sin al s-ro Philander, sxi flustris:

"Mi petas, ne permesu, ke li forvagu kiel li hieraux faris. Komprenu, ke ni dependas de vi por prizorgi lin."

"Cxiun tagon li farigxis pli malfacile traktebla," respondis s-ro Philander, gxemante kaj kapneante. "Mi supozas, ke li nun ekiras por raporti al la zoestroj, ke unu el iliaj leonoj eskapis hieraux nokte. Ho, f-ino Jane, vi ne scias, kiajn problemojn mi havas."

"Jes, mi scias, s-ro Philander; sed kvankam ni cxiuj amas lin, nur vi plej tauxgas por limigi lin; cxar, ne gravas kion li diras al vi, li estimas vian grandan klerecon, kaj do ege fidas vian jugxkapablon. La kompatindulo ne povas distingi inter eruditeco kaj sagxeco."

S-ro Philander, kun iomete konfuzita mieno, turnis sin por sekvi profesoron Porter, kaj en sia menso li esploradis la demandon, cxu li estu komplimentita aux insultita pri la iom duflanka komplimento de f-ino Porter.

Tarzan vidis la konsternon gravuritan sur la mienoj de la grupeto dum ili rigardis la forveturon de la Sago; do, cxar ankaux la sxipo estis por li mirindan novajxon, li decidis rapidi al la terpinto norde de la havena busxo por havigi al si pli proksiman vidon de la boato, krom por ekscii, se eble, la direkton de gxia fugxo.

Rapidege svingante sin tra la arboj, li atingis tiun pinton nur momenton post ke la sxipo pasis el la haveno; tial li havis bonegan vidon de la mirindajxoj de tiu stranga, flosanta domo.

Sur la ferdeko estis eble dudek homoj, kiuj kuradis tien-reen, tiregante sxnurojn.

Blovis terventeto, kaj la sxipo jam trapasis la havenbusxon kun magra velaro, sed nun kiam ili estis preteririnta la pinton, oni vastigis cxiun haveblan eron da dreliko tial, ke gxi povu kiel eble plej lerte almarigxi.

Tarzan admiregante rigardis la graciajn movojn de la sxipo, kaj sopiris esti sur gxi. Liaj klarvidaj okuloj baldaux rimarkis etan suspektajxon da fumo cxe la fora norda horizonto, kaj li scivolis pri la kialo de tia fenomeno sur la vasta akvo.

Preskaux samtempe la gvatisto sur la Sago sxajne rimarkis gxin, cxar post kelkaj minutoj Tarzan vidis, ke la veloj estas movataj kaj mallongigataj. La sxipo turnigxis, kaj baldaux li komprenis, ke gxi reboardas al la tero.

Ulo cxe la pruo sencxese jxetadis en la maron sxnuron, al kies ekstremajxo estis ligita etajxo. Tarzan scivolis, kion celas tiu agado.

Finfine la sxipo rekte celis la venton; oni faligis la ankron; oni deprenis la velojn. Oni rapide diskuradis sur la ferdeko.

Enakvigxis boato, kaj sur gxin oni metis kestegon. Tiam deko da maristoj strecxis sin cxe la remiloj kaj rapide celis la pinton, kie Tarzan kauxris en la brancxoj de arbo.

Kiam la boato proksimigxis, Tarzan vidis sur gxia pobo la ratvizagxulon.

Post nur kelkaj minutoj la boato ektusxis la strandon. Elsaltis la viroj, kaj levis la kestegon al la sablo. Ili estis sur la norda flanko de la terpinto, tial ilia cxeesto estis kasxita de tiuj cxe la kabano.

La viroj kolere disputis dum momento. Tiam la ratvizagxulo, kun kelkaj kunuloj, supreniris laux la malalta krutajxo, sur kiu staris la arbo kasxanta Tarzanon. Ili cxirkauxrigardis dum kelkaj minutoj.

"Jen bona loko," diris la ratvizagxa maristo, montrante lokon sub la arbo de Tarzan.

"Gxi estas tiel bona kiel ie ajn," respondis unu el la kunuloj. "Se ili kaptos nin kun la trezoro ensxipe, gxi cxiukaze entute konfiskigxos. Pli bone, ke ni enterigu gxin cxi tie, esperante, ke kelkaj el ni eskapos de la pendigilo por poste reveni kaj gxui gxin."

Nun la ratvizagxulo alvokis la homoj restintaj cxe la boato, kaj ili malrapide supreniris kun piocxoj kaj sxoveliloj.

"Rapidu, vi!" kriis Snipes.

"Cxit!" reagis unu el la viroj, malafablavocxe. "Vi ne h'estas flotestro, damninda salikokacxo."

"Sed mi 'stas sxipestro cxi tie, komprenu, sxvabisto," sxrikis Snipes, terure sakradante.

"Kvietu, buboj," avertis unu al la viroj, kiu antauxe ne parolis. "Nenion ni algajnos batalante inter ni."

"H'estas prave," respondis tiu maristo, al kiu malplacxis la auxtokrata tono de Snipes; "sed gajnos nenion, h'ankaux, ke h'iu regxu h'en cxi tiu fi'a grupo."

"Vi uloj, fosu jene," diris Snipes, montrante lokon sub la arbo. "Kaj dum vi fosadas, Petro povas mapon fari pri la loko, tial ke ni povu retrovi gxin. Vi, Tomcxjo, kaj Vilcxjo, venigu unu-du aliajn kaj venigu la keston."

"Kaj kion vi faros?" demandis tiu de la antauxa disputo. "H'estros?"

"Ekokupu vin," grauxlis Snipes. "Cxu vi s'pozis, ke via Sxipestro sxovelilos, cxu?"

Cxiuj viroj levis kolerajn rigardojn. Al neniu el ili placxis Snipes, kaj tiu malagrabla elmontro de auxtoritatemo, post ke li murdis King-on, la veran estron kaj gvidanton de la ribelintoj, nur hejtis la flamojn de ilia malamo.

"Cxu vi volas diri, ke vi ne h'intencas preni sxovelilon kaj 'elpi pri cxi laboro? Via sxultro ne h'estas vundita tiel damninde severe," diris Tarrant, la maristo kiu antauxe parolis.

"Damne ne," respondis Snipes, maltrankvile tusxante la tenilon de sia revolvero.

"Je Dio," respondis Tarrant, "se vi ne h'akceptos sxovelilon, do piocxon."

Tion dirinte, li levis sian piocxon super la kapo kaj, pezbate, sxovis la pinton en la cerbon de Snipes.

Dum momento, la viroj silente cxirkauxstaris, rigardante la rezulton de tiu malgaja humuro. Tiam unu el ili parolis.

"Tute konvene por tiu acxulo," li diris.

Unu el la ceteroj komencis apliki sian piocxon cxe la tero. La grundo estis mola, kaj li flankenjxetis sian piocxon kaj prenis sxovelilon; tiam la aliaj kune eklaboris. Oni ne plu komentis pri la mortigo, sed la viroj laboris pli felicxe ol iam ajn post ke Snipes transprenis la estradon.

Kiam ili faris trancxeon suficxe grandan por enterigi la kestegon, Tarrant sugestis, ke ili pligrandigu gxin kaj lasu la kadavron de Snipes sur la kesto.

"Eble 'elpos trompi tiujn, kiuj h'okaze fosas cxi tie," li klarigis.

La ceteraj vidis la ruzecon de la sugesto, kaj sekve la trancxeon oni longigis por akcepti la kadavron, kaj en la centro oni elfosis pli profundan truon por la kestego, kiun oni unue volvis en veldreliko kaj poste mallevis al gxia loko, kio lasis gxian supron eble 30 centimetrojn sub la fundo de la tombo. Oni ensxovelis grundon kaj trete malmoligis gxin cxirkaux la kestego, gxis la fundo de la tombo montrigxis plata kaj unuforma.

Du el la viroj senceremonie rulis la ratvizagxan kadavron en la tombon, post senigi gxin je armiloj kaj diversaj aliaj ajxoj, kiujn la grupanoj sopiris posedi.

Ili poste plenigis la tombon de grundo, kaj tretis sur gxi gxis kiam neniom plu gxi akceptis.

La ceteron de la loza grundo oni disjxetis, kaj amason da mortintaj arbustoj oni disvastigis laux maniero kiel eble plej natura super la nove farita tombo, por malaperigi cxiun indikon, ke la tero estis tie perturbita.

Farinte sian laboron, la maristoj revenis al la boateto kaj rapide remis al la Sago.

La vento jam atentinde kreskis, kaj cxar la fumo sur la horizonto estis nun facile videbla en atentinda kvanto, la ribelintoj tute ne atendis por levi cxiujn velojn kaj celi la sudokcidenton.

Tarzan, interesita spektanto de cxio okazinta, sidis kaj pensis pri la strangaj agoj de tiuj strangaj estajxoj.

La homoj ja estas pli malsagxaj kaj kruelaj ol la gxangalaj bestoj! Kiom bonsxance por li, ke li logxas en la paco kaj sekureco de la granda arbaro!

Tarzan scivolis, kion entenis la kestego, kiun ili enterigis. Se ili ne deziris gxin, kial ne simple jxeti gxin en la akvon? Tio estus multe pli facila.

Ha, li pensis, tamen ili deziras gxin. Ili kasxis gxin cxi tie cxar ili intencas poste reveni por gxi.

Tarzan falis al la tero kaj komencis esplori la terenon cxirkaux la fosloko. Li volis vidi, cxu iu el tiuj estajxoj eble postlasis ion, kiun placxus al li posedi. Li baldaux eltrovis fosilon kasxitan de la arbustoj kiujn ili kusxigis sur la tombon.

Li ekprenis gxin kaj provis utiligi gxin kiel faris la maristoj. Pri tio li estis mallerta, kaj la laboro doloris al liaj nudaj piedoj, sed li persistis gxis li parte malkovris la kadavron. Tiun li trenis el la tombo kaj kusxigis flanke.

Tiam li dauxre fosis gxis li elterigis la kestegon. Ankaux tiun li trenis al la flanko de la kadavro. Tiam li plenigis la malpli grandan truon sub la tombo, remetis la kadavron kaj la teron cxirkaux kaj super gxi, kovris gxin per arbustoj, kaj turnis sin al la kestego.

Kvar maristoj sxvitis sub la sxargxo de gxia pezo -- Tarzan de la Simioj levis gxin kvazaux gxi estus malplena valizo, kaj kun la fosilo ligita al lia dorso per sxnurpeco, forportis gxin al la plej densa parto de la gxangalo.

Kun tiu mallerta sxargxo li ne povis facile negoci sian vojon tra la arboj, sed li restis sur vojetoj, kaj tiel sukcesis rapidi.

Li kelkajn horojn iris iomete norden de la oriento, gxis li trafis nepentreblan muron da mataj kaj plektitaj vegetalajxoj. Tiam li eniris la malaltajn brancxojn, kaj post ankoraux dek-kvin minutoj li elvenis en la amfiteatron de la simiegoj, kie ili kunvenis por konsiligxi aux por festi la ritojn de la Dum-Dum.

Apud la centro de la senarbejo, nelonge for de la tamtamo, aux altaro, li komencis fosi. Temis pri malpli facila laboro ol elfosi la fresxe fositan grundon cxe la tombo, sed Tarzan de la Simioj estis persistema, kaj tial li dauxrigis sian laboron gxis lin rekompencis truo suficxe profunda por akcepti la kestegon kaj efektive kasxi gxin for de la vido.

Kial li faris tiom da laboro, ne sciante la valoron de la enhavo de la kestego?

Tarzan de la Simioj havis la formon kaj cerbon de homo, sed laux edukigxo kaj medio li estis simio. Lia cerbo informis lin, ke en la kestego trovigxas io valora, alie la viroj ne kasxus gxin. Lia edukigxo lernigis al li imiti novajxojn kaj nekutimajxojn, kaj nun lia natura scivolemo, komuna al homoj kaj simioj, instigis al li malfermi la kestegon kaj esplori gxian enhavon.

Sed la peza seruro kaj fortaj feraj bendoj baris kaj lian ruzemon kaj lian fortegecon, do li devis enterigi la kestegon, ne kontentiginte sian scivolemon.

Kiam Tarzan cxasante revenis al la regiono de la kabano, dumvoje mangxante, jam estis tute senlume.

En la eta konstruajxo brulis lumilo, cxar Clayton trovis nefermitan ladon da oleo, kiu restis netusxita dum dudek jaroj, parto de la provizo postlasita kun ges-roj Clayton de Nigra Mihxaelo. Ankaux la lanternoj ankoraux uzeblis, kaj tial la interno de la kabano sxajnis tage brila por la mireganta Tarzan.

Li ofte scivolis pri la preciza tasko de la lanternoj. Lia legado kaj la bildoj jam informis lin, kio ili estas, sed li tute ne sciis, kiel produktigi cxe ili la mirindan sunlumon, kiun laux kelkaj el liaj bildoj ili disradiis sur cxiuj cxirkauxaj ajxoj.

Venante al la fenestro plej proksima al la pordo, li vidis, ke la kabano estas apartigita en du cxambroj per kruda vando el brancxoj kaj veldreliko.

En la antauxa cxambro trovigxis la tri viroj; la du maljunaj profunde disputis, dum la juna, reklininta sin al la muro sur tabureto, atente legis unu el la libroj de Tarzan.

Tamen, Tarzan ne aparte interesigxis pri la viroj, kaj li aliris la alian fenestron. Jen la junulino. Kiel belaj sxiaj trajtoj! Kiel delikata sxia negxeca hauxto!

Sxi skribis cxe la tablo de Tarzan mem, sub la fenestro. Sur amaso da herboj aliflanke de la cxambro, la nigrulino kusxis dormante.

Dum unu horo Tarzan okule festenis cxe sxi dum sxi skribis. Kiom li sopiris paroli kun sxi, sed li ne kuragxis provi, cxar li estis konvinkita, ke, same kiel la juna viro, sxi ne komprenos lin, kaj li ankaux timis, ke eble li fortimigos sxin.

Finfine sxi ekstaris, lasante la manuskripton sur la tablo. Sxi iris al la lito, sur kiu estis dismetitaj kelkaj tavoloj da mola herbaro. Tiujn sxi rearangxis.

Tiam sxi malligis la molan amason da ora hararo, kiu kronis sxian kapon. Kiel brilanta falakvo kiu farigxis polurita metalo pro subiranta suno, gxi ekfalis cxirkaux sxia ovoforma vizagxo; ondante, gxi etendigxis sub sxian talion.

Tarzan estis ravita. Tiam sxi estingis la lanternon, kaj interne de la kabano cxion volvis la senlumeco de Cimerio.

Tarzan ankoraux rigardis. sxtelirante proksimen sub la fenestro, li atendis, auxskultante, duonan horon. Finfine lin rekompencis la sonoj de la lauxregula spirado, interne, kiu indikas dormadon.

Li zorge enmetis sian manon inter la kvadratoj de la krado gxis lia tuta brako estas en la kabano. Li zorge palpis sur la skribtablo. Finfine li ekkaptis la manuskripton, kiun verkis Jane Porter, kaj li same zorge retiris siajn brakon kaj manon, tenante tiun altvaloran trezoron.

Tarzan faldis la foliojn al malgranda pakajxeto, kiun li metis en sian sagujon kun la sagoj. Tiam li forfandigxis kun la gxangalo same mallauxte kaj sensone kiel ombro.


Al cxapitro 18



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>