Tarzan de la simioj

Cxapitro 18

La gxangala mortolisto


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Frue je la posta mateno, Tarzan vekigxis, kaj lia unua penso de la nova tago, same kiel la fina de hieraux, rilatis al la mirinda skribajxo, kiu kusxis kasxite en lia sagujo.

Li rapide elprenis gxin, esperegante, ke li povos legi, kion skribis tie la belega blankulino la antauxan vesperon.

Je unua rigardo li suferis amarigan seniluziigxon; neniam antauxe li tiom sopiris ion, kiom nun la povon interpreti mesagxon de tiu orhara diino, kiu tiel rapide kaj neatendite venis en lian vivon.

Cxu gravis, ke la mesagxo ne celis lin? Gxi tamen estis esprimo de sxiaj pensoj, kaj por Tarzan de la Simioj tio suficxis.

Kaj nun, esti barita pro strangaj, malbelaj literoj, kiajn li neniam antauxe vidis! Ili ecx klinigxis al flanko mala de cxiuj, kiujn li iam ajn esploris aux en presitaj libroj aux cxe la malfacilaj skribajxoj de la kelkaj leteroj, kiujn li trovis.

Ecx la insektetoj de la nigra libro estis konataj amikoj, kvankam ilia arangxo signifis nenion por li; sed cxi tiuj insektoj estis novaj kaj tute nekonataj.

Dudek minutojn li studis ilin, kaj subite ili komencis preni konatajn, kvankam torditajn, formojn. Ha, ili tamen estas liaj longtempaj konataj, sed terure kripligitaj.

Tiam li komencis kompreni jen vorton, jen alian. Lia koro eksaltis pro gxojo. Li povas legi gxin, li ja legos gxin.

Post ankoraux duona horo li rapide progresis, kaj, escepte fojan unuopan vorton, li trovis gxin tre facila.

Cxi tion li legis:

Okcidenta Marbordo de Afriko, proks. 10° suda latitudo (Tion diras s-ro Clayton.)

3an de februaro (?), 1909.

Karega Hazel:

Sxajnas malsagxe skribi al vi leteron, kiun vi eble neniam vidos, sed mi ja devas diri al iu niajn terurajn spertojn post ke ni forvelis de Euxropo en la missorta Sago.

Se ni neniam reatingos la civilizon, kio nun evidente versxajnas, cxi tio almenaux estos mallonga registrajxo de la eventoj, kiuj antauxis nian finan sorton, kia ajn estos tiu.

Kiel vi scias, ni devis vojagxi kiel ia scienca ekspedicio al Kongo. Pacxjo supozeble kredis iun mirindan teorion pri nepenseble antikva civilizajxo kies restajxoj kusxas enterigitaj ie en la valo de la Rivero Kongo. Sed post ke ni ekvelis, la vera afero evidentigxis.

Sxajnes, ke iu maljuna librovero, kiu posedas butikon en Baltimoro pri libroj kaj kuriozajxoj, trovis inter la folioj de tre antikva hispanlingva manuskripto leteron skribitan en 1550, kiu detaligis la aventuroj de grupo de ribelintoj sur hispana galiono, kiu vojagxis de Hispanio al Suda Ameriko kun granda trezoro de "duobloj" kaj "okonoj", mi supozas, cxar ili tutecerte havis sonon strangan kaj piratecan.

Gxin skribis unu el la ribelintoj, kaj la letero estis por lia filo, kiu, gxuste kiam skribigxis la letero, estis la estro de hispana komerca sxipo.

Multaj jaroj pasis depost la eventoj rakontitaj, kaj la maljunulo jam farigxis estiminda civitano de obskura hispana urbeto, sed en li la amo al oro ankoraux tiom fortis, ke li riskis cxion por informi sian filon, kiel atingi fabelan ricxecon por ambaux.

La leterskribanto rakontis, ke, nur unu semajnon for de Hispanio, la sxipanoj ribelis kaj murdis cxiun oficiron kaj sxipanon, kiu kontrauxstaris ilin; sed farante tion ili malsukcesigis sin, cxar restis neniu kompetenta por navigi sxipon sur la maro.

Ilin blovis la vento tien-reen dum du monatoj, gxis, malsanaj kaj mortigxantaj pro skorbuto, malsatego kaj soifego, ili sxipdetruis sur insuleto.

La galionon la ondoj balais sur la strandon, kie gxi dispecigxis; sed ne antaux ke la postvivintoj, entute dek homoj, savis unu el la trezoro-kestegoj.

Tiun ili enterigis meze de la insuleto, kaj dum tri jaroj ili logxis tie, konstante esperante savigxon.

Unu post alia ili masanigxis kaj mortigxis, gxis restis nur unu homo, la skribinto de la letero.

La viroj konstruis boaton el la postlasajxoj de la galiono, sed, ne sciante la situon de la insulo, ili ne kuragxis ekvojagxi en gxi.

Tamen, kiam cxiuj krom li estis mortintaj, la terura soleco tiom pezis je la menso de la sola postvivinto, ke li ne plu povis gxin toleri, kaj elektante riski morton sur la vasta maro prefere al frenezeco sur la izolita insuleto, li ekvelis en sia boateto post preskaux jaro da soleco.

Li bonsxance velis norden, kaj post nura semajno estis sur la vojo de la hispanaj komercistoj, kiuj vojagxis inter la Okcidentaj Indioj kaj Hispanio, kaj lin savis unu el tiuj hejmenirantaj sxipoj.

Lia rakonto temis nur pri sxipdetruigxo, en kiu cxiuj krom malmultaj pereis, kaj la restantaj, escepte de li, mortis post ke ili atingis la insulon. Li ne menciis la ribelon aux la enterigitan trezorkestegon.

La estro de la komerco-sxipo informis lin, ke laux la loko cxe kiu ili savis lin, kaj laux la kutimaj ventoj dum la pasinta semajno, li certe estis sur neniu alia insulo ol unu en la Verdkaba Insularo, kiuj kusxas apud la Okcidenta Marbordo de Afriko cxe 16° aux 17° norda latitudo.

Lia letero detale priskribis la insulon, ankaux la lokon de la trezoro, kaj kun gxi estis la plej kruda kaj amuza antikva mapeto iam ajn vidita; kun arboj kaj sxtonoj signitaj per skribacxitaj iksoj por montri la precizan lokon, kie la trezoro estis enterigita.

Kiam pacxjo klarigis la veran naturon de la ekspedicio, mia koro sinkis, cxar tiom bone scianta, kiom viziema kaj nepraktika estas la kara maljunulo, mi timis, ke li estas ree trompita; aparte kiam li informis min, ke li pagis mil dolarojn por la letero kaj la mapo.

Por aldoni al mia malfelicxeco, mi eksciis, ke li pruntis ankoraux dek mil dolarojn de Robert Canler, kaj subskribis sian pagpromeson por la sumo.

S-ro Canler ne postulis sekurajxojn, kaj vi, kara, scias, kion tio signifos por mi se pacxjo ne povos repagi lin. Ho, mi ege malsxatas tiun ulon!

Ni cxiuj provis trovi la aferon gajiga, sed kaj s-ro Philander kaj s-ro Clayton -- li aligxis al nia grupo en Londono, por la aventuro -- estis same skeptikaj kiel mi.

Nu, por mallongigi la rakonton, ni trovis la insulon kaj la trezoron -- grandan, ferligitan kverkan keston, volvitan en multaj tavoloj da oleita veldreliko, tiel fortika kaj firma kiel gxi estis je la enterigo antaux preskaux ducent jaroj.

Gxi estis absolute plena je oraj moneroj, kaj estis tiom peza, ke kvar homoj kurbigxis sub gxia pezo.

Tiu hororajxo sxajnas kunporti nenion krom murdojn kaj misojn al tiuj, kiuj rilatas kun gxi, cxar tri tagojn post ke ni forvelis de la Verdaba Insularo nia sxipanaro mem ribelis kaj mortigis cxiun el siaj oficiroj.

Ho, jen la plej terura sperto imagebla -- mi ecx ne povas skribi pri gxi.

Ankaux nin ili intencis mortigi, sed unu el ili, la estro, lauxnome King, rifuzis permesi tion, kaj tial ili velis suden laux la marbordo gxis soleca loko kie ili trovis bonan havenon, kaj cxi tie ili surterigis kaj forlasis nin.

Hodiaux ili forvelis kun la trezoro, sed s-ro Clayton diris, ke ilin trafos sorto simila al tiu de la ribelintoj de la antikva galiono, cxar King, la sola sxipano kiu sciis ion ajn pri navigado, murdigxis sur la strando fare de unu el liaj subuloj je la tago, kiam ni surterigxis.

Mi volus, ke vi povus koni s-ron Clayton; li estas plej kara ulo imagebla, kaj se mi tute ne eraras, li entute enamigxis kun mi.

Li estas la sola filo de Lordo Greystoke, kaj iam li heredos la titolon kaj la bienojn. Krom tio, li estas proprarajte ricxa, sed min malgajigas la fakto, ke li farigxos angla Lordo -- vi scias, kiaj estas miaj opinioj pri usonaninoj kiuj edzinigxis al titolhavaj alilandanoj. Ho, se li estus nura ordinara usona gxentlemano!

Sed ne li kulpas pri tio, la kompatindulo, kaj en cxio escepte la naskostaton li estus kredito al mia lando, kaj jen la plej granda komplimento, kiun mi povas astribui al iu ajn viro.

Ni havis la plej strangajn spertojn post nia surterigxo. Pacxjo kaj s-ro Philander perdigxis en la gxangalo, kaj ilin persekutis vera leono.

S-ro Clayton perdigxis, kaj lin du fojojn atakis sovagxaj bestoj. Esmeralda kaj mi kaptigxis en malnova kabano de absolute terura hommangxa leonino. Ho, gxi estis simple "teruroza", kiel dirus Esmeralda.

Sed la plej stranga afero el cxiuj estas la mirinda estajxo kiu savis nin. Mi ne, sed s-ro Clayton kaj pacxjo kaj s-ro Philander jes vidis lin, kaj ili diras, ke li estas perfekte dieca blankulo, iom brunigita, kun la forteco de sovagxa elefanto, la lerteco de simieto, kaj la kuragxo de leono.

Li tute ne parolas angle, kaj malaperas tiel rapide kaj mistere, plenuminte iun bravan faro, kvazaux li estus senkorpa animo.

Kaj ni havas ankaux alian strangan najbaron, kiu manskribis belan sxildon anglalingvan kaj piktenis gxin sur la pordon de sia kabano, kiun ni okupis, por averti, ke ni detruu nenion el liaj posedajxoj; li nomis sin "Tarzan de la Simioj".

Ni neniam vidis lin, sed ni kredas, ke li estas proksima, cxar unu el la maristoj, preta por pafi kontraux la dorson de s-ro Clayton, ricevis en la sxultro lancon de iu nekonata mano en la gxangalo.

La maristoj lasis al ni nur etan provizon da mangxajxoj, do, cxar ni havas nur unusolan revolveron kun nur tri kartocxoj, ni ne scias kiel havigi al ni viandojn, kvankam s-ro Philander diras, ke ni povos senfine vivteni nin per la sovagxaj fruktoj kaj nuksoj, kiuj abundas en la gxangalo.

Nun mi estas laca, do mi iros al mi amuza herbolito, kiun s-ro Clayton kolektis por mi, sed mi aldonos al cxi tiu letero tagon post tago, kiam aferoj okazos.

Ame,

Jane Porter

Por Hazel Strong, Baltimoro, Marilando, Usono

Tarzan pensante sidis dum longa tempo post kiam li finlegis la leteron. Gxi estis plena je tiom da novaj kaj mirindaj aferoj, ke lia cerbo turbadis dum li provis cxion digesti.

Do ili ne sciis, ke li mem estas Tarzan de la Simioj. Li informos ilin.

En sia arbo li jam konstruis krudan sxirmejon el folioj kaj brancxoj, sub kiu, por protekti kontraux pluvo, li metis la kelkajn trezorojn kunportitajn de la kabano. Inter tiuj estis kelkaj krajonoj.

Li prenis unu, kaj sub la subskribo de Jane Porter li skribis:

Mi estas Tarzan de la Simioj

Li kredis, ke tio suficxos. Poste li remetos la leteron en la kabanon.

Rilate mangxajxojn, pensis Tarzan, ili ne gxenigxu -- li provizos. Kaj tion li plenumis.

La postan matenon Jane trovis sian perditan leteron gxuste en la loko, de kiu gxi malaperis antaux du noktoj. Tio mistifikis sxin; sed kiam sxi vidis la manskribitajn vortojn sub sxia subskribo, sxi sentis frosta tremo sur la spino. Sxi montris la leteron, pli precize la finan folion kun la subskribo, al Clayton.

"Nepenseble," sxi diris, "ke tiu stranga estajxo versxajne rigardis min la tutan tempon kiam mi skribis -- ho, ve! La nura penso tremigas min."

"Sed li certe estas amika," sxin provis trankviligi Clayton, "cxar li redonis vian leteron, kaj ne proponis malbonajxon al vi, kaj se mi ne eraras li pasintnokte lasis cxe nia pordo tre substancan indikon pri sia amikeco, cxar mi tie jxus trovis la kadavron de apro kiam mi eliris."

Poste, pasis preskaux ne tago kiu ne venigis sian oferajxon de predo aux alia mangxajxo. Foje temis pri juna cervo, foje kvanto da stranga, kuirita mangxajxo -- kasavokukoj sxtelitaj de la vilagxo de Mbonga -- aux apro, aux leopardo, unu fojon leono.

Por Tarzan, estis la plej granda plezuro de la vivo, cxasi viandojn por tiuj fremduloj. Sxajnis al li, ke neniu surtera lezuro kompareblis kun laborado por la bonfarto kaj protekto de la bela blankulino.

Iam li eniros la bivakejon en la taglumo kaj interparolos kun tiuj homoj pere de la insektetoj, kiujn konis kaj ili kaj Tarzan.

Sed li trovis malfacile venkebla la timemon de la arbara sovagxulo, kaj tial tago sekvis tagon sen plenumo de liaj bonaj intencoj.

La grupo en la bivakejo, auxdacigxintaj pro familiareco, pli kaj pli foren vagis en la gxangalon por sercxi nuksojn kaj fruktojn.

Pasis preskaux ne unu tagon, en kiu profesoro Porter ne forvagis, en sia malatentema indiferenteco, al la makzeloj de la morto. S-ro Samuel T. Philander, homo neniam vere fortika, farigxis nura ombro de ombro pro la sencxesaj cxagrenoj kaj mensaj perturboj rezultantaj de liaj heraklaj streboj gardi la profesoron.

Pasis monato. Tarzan finfine decidis viziti la bivakejon en taglumo.

Estis la frua posttagmezo. Clayton vagis al la terpinto cxe la busxo de la haveno por sercxi preterirantajn sxipojn. Tie li havis grandan amason da ligno, alte starantan, pretan por fajrigxi kiel signalo se vaporo aux velo aperos sur la fora horizonto.

Profesoro Porter vagis laux la strando sude de la bivakejo, kun s-ro Philander cxe la kubuto; tiu insistis, ke li returnu siajn pasxojn antaux ke la du denove farigxos sportoceloj de iu sovagxa besto.

Cxar la ceteraj estis for, Jane kaj Esmeralda vagis en la gxangalon por kolekti fruktojn, kaj sercxante ili iris pli kaj pli for de la kabano.

Tarzan silente atendis antaux la pordo de la dometo gxis ilia reveno. Li pensis pri la bela blankulino. Cxiam li nun pensadis pri sxi. Li scivolis, cxu sxi timos lin, kaj tiu penso preskaux igis al li rezigni pri sia plano.

Li rapide senpaciencigxis pri sxia reveno, ke li festenu je sxi per siaj okuloj kaj estu apud sxi, eble ecx por tusxi sxin. La simio-homo konis neniun dion, sed tiun diinon li preskaux adoris same kiel iu ajn homo adoras sian dion. Dum li atendis, li uzis la tempon skribante mesagxon por sxi; cxu li intencis mem doni gxin al sxi, li mem ne povis diri, sed por li estis senfine plezure skribe esprimi siajn pensojn -- en tio li vere ne estis tre necivilizita. Li skribis:

Mi estas Tarzan de la Simioj. Mi deziras vin. Mi estas via. Vi estas mia. Ni kunlogxos por cxiam en mia hejmo. Mi alportos al vi la plej bonajn fruktojn, plej bongustajn cervajxojn, plej molajn viandojn de la gxangalo. Mi cxasos por vi. Mi estas la plej forta el la batalantoj de la gxangalo. Mi batalos por vi. Mi estas la plej potenca el la batalantoj de la gxangalo. Vi estas Jane Porter, mi vidis tion en via letero. Kiam vi vidos cxi tion, vi scios, ke gxi estas por vi, kaj ke Tarzan de la Simioj amas vin.

Dum li staris, rekta kiel juna Indiano, cxe la pordo, atendante post fono de la mesagxo, venis al liaj akutaj oreloj konatan sonon. Estis la trapaso de la malpli altaj arbaraj brancxoj fare de simiego.

Li zorge auxskultis dum momenteto, kaj tiam el la gxangalo auxdigxis la angoranta kriego de virino, kaj Tarzan de la Simioj, faliginte sian unuan amleteron sur la teron, jxetigxis pantere en la arbaron.

Ankaux Clayton auxdis la krion, kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander, kaj post nemultaj minutoj ili anhelante atingis la kabanon, vokante unu al la ceteraj pafadon de ekscititaj demandoj dum ili alproksimigxis. Rigardo internen konfirmis iliajn plej profundajn timojn.

Jane kaj Esmeralda ne estis tie.

Clayton, sekvata de la du maljunuloj, tuj plongxis en la gxangalon, lauxte kriante la nomon de la junulino. Ili plustumblis dum duona horo gxis Clayton, tute hazarde, trafis la sternitan formon de Esmeralda.

Li haltis apud sxi, palpante por sxia pulso, kaj tiam auxskultante sxiajn korbatojn. Sxi vivis. Li skuis sxin.

"Esmeralda!" li sxrikis al sxia orelo. "Esmeralda! Je Dio, kie estas f-ino Porter? Kio okazis? Esmeralda!"

Esmeralda malrapide malfermis la okulojn. Sxi vidis Clayton-on. Sxi vidis la cxirkauxantan gxangalon.

"Ho, Gabrelio!" sxi kriis, kaj resvenis.

Profesoro Porter kaj s-ro Philander jam alvenis.

"Kion ni faru, s-ro Clayton?" demandis la maljuna profesoro. "Kie ni sercxu? Dio ne povus esti tiel kruela, ke li nun forprenus mian filineton."

"Ni devos unue veki Esmeraldan," respondis Clayton. "Sxi povos diri al ni, kio okazis. Esmeralda!" li ree kriis, malgxentile skuante la nigrulinon cxe la sxultro.

"Ho, Gabrelio, mi voligxas morti!" kriis la kompatindulino, tenante la okulojn fermitaj. "Mi mortigxu, kara Dio, mi ne plu revidigu tiun terurozan vizagxon."

"Tamen, tamen, Esmeralda," kriis Clayton.

"Ne cxeestas Dio, nur s-ro Clayton. Malfermu la okulojn."

Esmeralda obeis la peton.

"Ho, Gabrelio! Dank' al Dio," sxi diris.

"Kie estas f-ino Porter? Kio okazis?" demandis Clayton.

"Cxu f-ino Jane ne estas cxi tie?" kriis Esmeralda, eksidante kun mirinda rapideco por homo kun sxia pezo. "Ho, Dio, nun mi rememorigxas! Gxi certe forportigis sxin," kaj la nigrulino komencis plori kaj singulti siajn lamentojn

"Kio forportis sxin?" kriis profesoro Porter.

"Gigantego harkovritoza."

"Gorilo, Esmeralda?" demandis s-ro Philander, kaj la tri viroj preskaux ne spiris dum li vocxis la hororigan penson.

"Mi s'pozigxis, ke temigxas pri diablo; sed mi konjektigas, ke gxi estis unu el tiuj gorilefantoj. Ho, mia kara, mia miela," kaj denove Esmeralda neregeble eksingultis.

Clayton tuj komencis sercxi spurojn, sed li povis trovi nenion krom konfuzajxon da tretitaj herboj en la proksima apudeco, kaj lia sovagxeja klereco estis tro magra por permesi traduki tion, kiun li vidis.

La tutan ceteron de la tago ili trasercxis la gxangalon; sed je la noktigxo ili devis senespere rezigni, cxar ili ecx ne sciis, al kiu direkto la besto forportis Jane-on.

Nur longe post la noktigxo ili atingis la kabanon, kaj ja estis malgaja, doloranta grupo, kiu sidis silente en la eta konstruajxo.

Profesoro Porter finfine rompis la silenton. Liaj tonoj jam ne estis tiuj de la erudita pedantulo teoriumanta pri ajxoj abstraktaj kaj nekoneblaj; sed tiuj de agonto -- determinaj, ankaux nuancitaj de sono de nepriskribebla senespero kaj bedauxro, kiu tordis respondan doloron en la koro de Clayton.

"Mi nun kusxigxos," diris la maljunulo, "kaj provos dormi. Frue morgaux, post la tagigxo, mi prenus tiom da mangxajxoj, kiom mi povos porti, kaj mi dauxrigos la sercxadon gxis mi trovos mian Jane. Mi ne revenos sen sxi."

Liaj kunuloj ne respondis tuj. Cxiu havis siajn bedauxrajn pensojn, kaj cxiu sciis, same kiel la maljuna profesoro, kion signifis tiuj lastaj vortoj -- profesoro Porter neniam revenos el la gxangalo.

Clayton finfine levigxis kaj malpeze kusxigis sian manon sur la kurban maljunan sxultron de profesoro Porter.

"Mi kompreneble iros kun vi," li diris.

"Mi sciis, ke vi proponos tion -- ke vi volos iri, s-ro Clayton; sed vi devas ne. Jane nun estas ekster homa helpo. Kio estis iam mia kara filineto, tio ne kusxos sola kaj senamika en la terura gxangalo.

"La samaj lianoj kaj folioj kovros nin, la samaj pluvoj batados sur ni; kaj kiam li animo de sxia patrino cxeestos, gxi trovos nin kunaj en la morto, same kiel gxi cxiam trovis nin en la vivo.

"Ne; mi sola rajtos iri, cxar sxi estis mia filino -- cxio restanta sur la tero, kiun mi povis ami."

"Mi iros kun vi," simple diris Clayton.

La maljunulo rigardis supren, intense rigardis la fortan, belan vizagxon de William Cecil Clayton. Eble li tie rekonis la amon, kiu kusxis en la suba koro -- la amon por lia filino.

En la pasinteco li estis tro okupata de siaj kleraj pensoj por atenti la okazajxetojn, la hazardajn vortojn, kiuj indikus al pli praktika homo, ke tiuj gejunuloj pli kaj pli kuntirigxis. Nun ili revenis al li, unu post alia.

"Laux via volo," li diris.

"Ankaux je mi vi povas kalkuli," diris s-ro Philander.

"Ne, kara amiko," diris profesoro Porter. "Ne cxiuj el ni rajtos iri. Estus kruele fie, lasi kompatindan Esmeraldan tute sola, kaj tri el ni ne pli sukcesos ol unu.

"Jam suficxas la mortintajxoj en la kruela arbaro. Nu, do -- ni provu dormeti."


Al cxapitro 19



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>