Tarzan de la simioj

Cxapitro 11

"Regxo de la simioj"


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


   Ankoraux ne mallumis, kiam li atingis la tribon, malgraux tio, ke li haltis por elterigi kaj forvori la restajxojn de la apro, kiun li kasxis la antauxan tagon, kaj ankaux por preni la pafarkon kaj sagojn de Kulonga el la arbopinto, kie li antauxe kasxis ilin.

   El la brancxoj en la mezon de la tribo de Kercxak saltis plensxargxita Tarzan.

   Kun sxvelinta brusto li rakontis la glorojn de sia aventuro kaj montris la predajxojn de sia konkero.

   Kercxak gruntis kaj forturnis sin, cxar li jxaluzis pri tiu stranga ano de lia bando. En sia kruela cerbeto li sercxis ian kialon por malutili Tarzanon per sia malamo.

   La postan tagon Tarzan ekzercadis per siaj pafarko kaj sagoj tuj je la tagigxo. Li komenci perdis preskaux cxiun pafitan sagon, sed li finfine lernis celtrafe direkti la bastonetojn, kaj antaux paso de monato li povis bonege pafi; sed lia kompetenteco kostis al li preskaux la tutan provizon da sagoj.

   La tribo dauxre trovis bonan cxasadon apud la marbordo, kaj Tarzan de la Simioj tial alternis inter pafekzercado kaj plua esplorado de la malgranda selektajxo de libroj de sia patro.

   Tiutempe la juna angla lordo trovis metalan skatoleton kasxitan en la malantauxo de sxranko en la kabano. La sxlosilo estis en la seruro, kaj post plurmomenta esplorado kaj eksperimentado lin kompensis la sukcesa malfermo de la ujo.

   En gxi li trovis flavigxintan fotajxon de glatvizagxa juna viro, oran medalioneton kovritan de diamantoj kaj pendantan de ora cxeneto, kelkajn leterojn kaj libreton.

   Tarzan tre zorge rigardis cxiujn.

   La fotajxo plej placxis al li, cxar la okuloj ridetis, kaj la mieno honestis. Tiu estis lia patro.

   Ankaux la medalioneto allogis lian sxaton, kaj li cxirkauxnukigis la cxeneton, imitante la ornamadon tiom oftan inter la nigruloj, kiujn li vizitis. La brilantaj sxtonetoj strange glimis antaux lia glata, bruna hauxto.

   La leterojn li preskaux ne povis elcxifri, cxar li antauxe lernis preskaux nenion pri manskribado, kaj li tial remetis ilin en la skatoleton kun la fotajxo kaj turnis sian atenton al la libro.

   Tiun preskaux plene plenigis bela skribajxo, sed kvankam la insektetoj estis cxiuj unuope konataj de li, iliaj arangxoj kaj kombinoj estas fremdaj kaj tute nekompreneblaj.

   Tarzan jam antauxlonge lernis uzi la vortaron, sed, malkontentige kaj konfuze, tiu pruvigxis senutila por li en cxi tiu urgxa situacio. Ecx ne unu vorton el cxio skribita en la libreto li povis trovi, kaj li tial remetis gxin en la metalan skatoleton, tamen decidinte poste ellabori gxiajn misterojn.

   Li tute ne sciis, ke tiu libro enhavas inter siaj kovriloj la sxlosilon pri lia deveno -- la respondon de la stranga enigmo pri lia stranga vivo. Temis pri la taglibro de Johano Clayton, Lordo Greystoke -- verkita en la franca lingvo, kio estis lia kutimo.

   Tarzan remetis la skatoleton en la sxrankon, sed cxiam poste li portis en la koro la trajtojn de tiu fortika, ridetanta mieno de lia patro, kaj en la kapo fiksitan decidon solvi la misteron de la strangaj vortoj en la nigra libreto.

   Pli aktualaj bezonoj instigis lin, cxar lia sago-provizo jam elcxerpigxis, kaj necesis, ke li iru al la vilagxo de la nigruloj por renovigi gxin.

   Frue je la posta mateno li ekiris, kaj, rapide irante, li antauxtagmeze alvenis cxe la senarbejo. Li denove situigxis en la granda arbo, kaj, same kiel antauxe, li vidis la virinojn sur la kampoj kaj la vilagxan straton, kaj rekte sub si la kaldronon da bobelanta veneno.

   Dum horoj li atendis konvenan momento por nevidate salti malsupren kaj havigi al si la sagojn, por kiuj li venis; sed nenio nun okazis por forvoki la vilagxanojn de iliaj hejmoj. La tago dauxris, kaj ankoraux Tarzan de la Simioj sidis super la nesuspektanta virino cxe la kaldrono.

   La kampolaboristoj baldaux revenis. La cxasintaj batalantoj elarbarigxis, kaj, kiam cxiujn jam cxirkauxis la palisaro, oni fermis kaj baris la pordegojn.

   Multaj kuirpotoj nun evidentis tra la vilagxo. Antaux cxiu hxato, virino prezidis super bolanta stufajxo, dum bananujaj kuketoj kaj kasavaj pudingoj cxie videblis.

   Subite auxdigxis krio de la limo de la senarbejo.

   Tarzan ekrigardis.

   Temis pri grupo da cxasintoj malfrue revenintaj de la nordo, kaj inter si ili duontrenis, duonportis baraktantan beston.

   Kiam ili alproksimigxis al la vilagxo, oni malfermis la pordegojn por enlasi ilin, kaj tiam, kiam la vilagxanoj vidis la viktimon de la cxaso, al la cxielo hurligxis sovagxa krio, cxar tiu cxasito estis homo.

   Dum li estis trenita, ankoraux rezistante, al la vilagxa strato, la virinoj kaj geknaboj atakis lin per bastonoj kaj sxtonoj, kaj Tarzan de la Simioj, juna kaj sovagxa gxangala besto, scivolis pri la kruela brutaleco de sia propra speco.

   Inter la gxangalanoj, nur Sxita la leopardo torturis sian predon. La etiko de cxiu alia besto garantiis rapidan kaj kompatan morton al la viktimoj.

   El siaj libroj Tarzan jam lernis nur disajn fragmentojn de homaj kutimoj.

   Sekvante Kulongan tra la arbaro, li atendis trovi metropolon kun strangaj surradaj domoj, kiuj elpufadas nubojn de nigra fumo el arbego elstaranta el la tegmento de unu el ili -- aux maron kovritan de grandegaj flosantaj konstruajxoj, kiuj, li sciis, portis nomojn kiel "sxipoj" kaj "boatoj" kaj "vaporsxipoj" kaj "flosajxoj".

   Lin ege seniluziigis la povra vilagxeto de la nigruloj, kasxigxinta en lia gxangalo, sen unusola domo tiel granda kiel lia propra kabano apud la fora strando.

   Evidentis al li, ke tiuj homoj estis pli malbonaj ol liaj simioj, kaj estis same tiel sovagxaj kaj krueloj kiel Sabor mem. Tarzan komencis malestimi sian propran specon.

   Nun ili ligis la povran viktimon cxe granda fosto apud la vilagxa centro, rekte antaux la hxato de Mbonga, kaj tie ili starigis dancantan, hurlantan rondon da batalantoj cxirkaux li, pululantan per brilantaj trancxiloj kaj minacantaj lancoj.

   En pli largxa rondo kauxris la virinoj, kriantaj kaj tamtamantaj. Tio memorigis al Tarzan pri la DumDumo, kaj tial li sciis, kio okazos. Li scivolis, cxu ili saltos sur sian predon dum gxi ankoraux vivas. La Simioj ne kondutis tiel.

   La rondo da batalantoj cxirkaux la timeganta kaptito pliproksimigxis al la predo dum ili sovagxa dancacxis je la freneziga muziko de la tamtamoj. Post nelonge lanco etendigxis kaj piketis la viktimon. Jen la signalo por ankoraux kvindek.

   Okulojn, orelojn, brakojn kaj krurojn oni trapikis; cxiu centimetro de la povra, tordigxanta korpo kiu ne kovris vivnecesan organon farigxis celo de la kruelaj lancistoj.

   Gxoje hurlis la virinoj kaj infanoj.

   La batalantoj, anticipante la okazonta festo, lekis siajn hidajn lipojn, kaj konkuris inter si laux la sovagxeco kaj fieco de la kruelaj maldignajxoj, per kiuj ili torturis la ankoraux konscianta kaptito.

   Tiam Tarzan de la Simioj rimarkis sian sxancon. Cxiuj okuloj jam fiksigxis al la entuziasmiga spektaklo cxe la fosto. La taglumo jam cedis antaux la mallumo de senluna nokto, kaj nur la fajroj tuj apud la orgio restis brulantaj, jxetante senripozan briladon sur la senripozan scenon.

   La svelta junulo mallauxte falis sur la molan teron fine de la vilagxa strato. Li rapide prenis la sagojn -- cxifoje, cxiujn, cxar li kunportis plurajn longajn fibrojn por ligi ilin en fasko.

   Sen hasto, li sekure volvis ilin, kaj tiam, antaux ol li turnis sin por foriri, la diablo de kapricoj eniris lian koron. Li cxirkauxsercxis iun sugeston pri sovagxa sxerco per kiu celi tiujn strangajn, groteskajn estajxojn, ke ili ankorauxfoje rekonu lian cxeeston inter ili.

   Lasante sian sagofaskon piede de la arbo, Tarzan sxteliris inter la ombroj flanke de la strato gxis li atingis la saman dometacxon, kiun li eniris okaze de sia unua vizito.

   Interne, cxie mallumis, sed liaj palpantaj manoj baldaux trovis tion, kion li sercxis, kaj sen plua prokrasto li returnis sin al la pordo.

   Nur unu pasxon li tamen faris antaux ol lia lerta orelo kaptis la sonon de alvenantaj piedoj, gxuste ekstere. Post momenteto la formo de virino ombris la enirejon de la dometacxo.

   Tarzan silente retiris sin al la kontrauxa muro, kaj lia mano sercxis la longan, akran cxastrancxilon de sia patro. La virino rapide aliris la centron de la domacxeto. Tie sxi momente pauxzis, manpalpante por tio sercxata. Gxi evidente ne trovigxis en sia kutima loko, cxar sxi pluesploradis pli kaj pli proksime al la muro, kie staris Tarzan.

   Tiel proksime sxi nun staris, ke la simio-homo povis senti la varmecon de sxia nuda korpo. La cxastrancxilo levigxis, kaj tiam la virino turnis sin flankan, kaj baldaux elgorgxigita "ha!" anoncis la finan sukceson de sxia sercxo.

   Sxi tuj turnis sin kaj eliris el la dometacxo, kaj kiam sxi trairis la pordon, Tarzan vidis, ke sxi portas en la mano kuirpoton.

   Li proksime sekvis sxin, kaj spionante el la ombroj de la pordo li rimarkis, ke cxiuj virinoj de la vilagxo rapidas al kaj el la diversaj dometacxoj kun potoj kaj kaldronoj. Tiujn ili plenigis per akvo kaj metis super pluraj fajroj apud la paliso, kie la mortanta viktimo pendis, jam inerta kaj sanga amaso da suferado.

   Elektante momenton kiam neniu sxajne proksimis, Tarzan rapidis al sia sagofasko sub la granda arbo fine de la vilagxa strato. Same kiel antauxe, li renversis la kaldronegon antaux salti, glatkorpa kaj kateca, inter la subajn brancxojn de la gxangala giganto.

   Li silente grimpis gxis granda alteco, gxis li trovis lokon de kiu li povis trarigardis folikadran truon al la sceno sub si.

   La virinoj nun pretigis la kaptiton por la kuirpotoj, dum la viroj cxirkauxstaris, ripozante pro la laceco post sia freneza festivalo. En la vilagxo regnis relativa kvieteco.

   Tarzan levis tion sxtelitan de la dometacxo, kaj, uzante celtrafopovon akrigitan de jaroj da jxetado de fruktoj kaj kokosoj, lancxis gxin al la sovagxularo.

   Rekte inter ilin gxi falis, trafante unu el la batalantoj gxuste sur la kapo kaj faligante lin teren. Tiam gxi ruligxis inter la virinojn kaj haltis apud la duonbucxitan ajxon, je kiu ili pretigxis festeni.

   Cxiuj konsternite rigardis gxin, dum momento, kaj tiam, unuanime, forkuris al siaj dometacxoj.

   Jen de la tero rigardis ilin grimacanta homa kranio. Gxia falo el la cxielo estis miraklo, kiu nepre agitos iliajn supersticxajn timemojn.

   Tiel Tarzan de la Simioj lasis ilin, plenigitajn de teruro pro tiu nova manifesto de la apudesto de iu nevidata kaj fantoma malbonintenca potenco kasxita en la cxirkauxvilagxa arbaro.

   Poste, kiam ili eltrovis la renversitan kaldronegon, kaj eksciis, ke ankorauxfoje sxteligxis la sagoj, komencis evidenti al ili, ke ili ofendis iun gravan dion, situigante sian vilagxon en cxi tiu parto de la gxangalo ne kontentiginte lin. Ekde tiam oni cxiutage metis mangxoferon sub la granda arbo de kie malaperis la sagoj, kiel provo trankviligi la potenculon.

   Sed profunde enterigxis la semo de timo, kaj se li nur scius tion, Tarzan de la Simioj jxus starigis la fundamenton por multe da estontaj mizeroj por si kaj sia tribo.

   Tiun nokton li dormis en la arbaro, nelonge for de la vilagxo, kaj frumatene li ekiris je sia vojagxo hejmen, cxasante dum la irado. Nur kelkaj beroj kaj foja larvo kompensis lian sercxadon, kaj li malsategis kiam, levante la rigardon de falinta trunko, sub kiu li fosis, li vidis Saboron, leoninon, starantan meze de la vojo ecx ne dudek pasxojn for de li.

   La grandaj flavaj okuloj kun kruela kaj malbonintenca glimo estis fiksitaj al li, kaj la rugxa lango lekis la sopirantaj lipoj dum Sabor ekkauxris, silente rampante kun ventro premanta la teron.

   Tarzan ne provis eskapi. Li bonvenigis la okazon, kiun, fakte, li sercxadis dum pluraj tagoj, nun kiam li estis armita de pli ol gresa sxnuro.

   Li rapide prenis sian arkon kaj al la sxnureto metis bone trempitan sagon, kaj kiam Sabor eksaltis, ankaux la eta trafilo eksaltis por enaere renkonti sxin. Sammomente Tarzan de la Simioj saltis flanken, kaj kiam la katego trafis la teron preter li, ankoraux unu mortvenena sago profunde penetris la lumbon de Sabor.

   Tondre mugxante, la besto turnis sin kaj denove atakis, sed sxin renkontis tria sago en unu okulo; sed cxifoje sxi jam tro proksimis al la simio-homo por permesi, ke tiu deflankigxo de la atakanta korpo.

   Tarzan de la Simioj falis sub la granda korpo de sia malamiko, sed kun glimanta trancxilo en la mano kaj pikadanta. Dum momento ili kusxis tie, kaj tiam Tarzan konstatis, ke la inerta amaso kusxanta sur li neniam plu povos vundi aux homon aux simion.

   Li malfacile serpentumis elsub la pezego, kaj, starante kaj rigardante la trofeon de sia lerteco, lin inundis ondego da ekzaltigxo.

   Kun brusto sxvelanta, li metis piedon sur la kadavro de sia forta malamiko, kaj levante sian belan junan kapon, li elmugxis la teruran defikrion de la venkinta virsimio.

   La arbaro ehxis pro tiu sovagxa kaj triumfa himnokrio. Birdoj eksilentis, kaj la pli grandaj bestoj kaj predantoj silente forrampis, cxar en la tuta gxangalo malmultaj estis tiuj, kiuj sercxis malpacon kun la grandaj homsimiluloj.

   Kaj en Londono alia Lordo Greystoke samtempe parolis al SIA speco en la Domo de Lordoj, sed neniu tremis pro la sono de lia mallauxta vocxo.

   Sabor pruvigxis malbongusta mangxo ecx por Tarzan de la Simioj, sed la malsato servis kiel ege efika kasxilo por malmoleco kaj acxa gusto, kaj postnelonge, kun tute plena ventro, la simio-homo pretis denove dormi. Li tamen devis unue detrancxi la hauxton, cxar almenaux tiom por tio, kiom por io alia, li deziris detrui Saboron.

   Li lerte fortrancxis la peltegon, cxar li ofte ekzercis je malpli grandaj bestoj. Fininte la taskon, li portis sian trofeon al disforkigxo de alta arbo, kaj tie, sekure kuntirigxinte en arbingveno, li falis en profundan kaj sensongxan dormon.

   Pro manko de dormo, laciga ekzercado, kaj plena ventro, Tarzan de la Simioj tradormis tagnokton, vekigxante je la tagmezo de la posta tago. Li tuj reiris al la kadavro de Sabor, sed kolerigxis, trovante, ke la ostojn jam purigis aliaj malsataj gxangalanoj.

   Post duonhora malstrecxa progreso tra la arbaro, ekvidigxis juna certo, kaj antaux ol la estajxeto sciis la proksimecon de malamiko, sageto jam penetris gxian kolon.

   Tiel rapide funkciis la veneno, ke, post nur deko da saltoj, la cervo plongxfalis inter la arbustojn, mortinte. Denove Tarzan bankedis, sed cxifoje li ne dormis.

   Li anstatauxe plurapidis al la loko, kie li lasis la tribon, kaj trovinte ilin li fiere eksponis la hauxton de Sabor, leonino.

   "Rigardu!" li kriis, "Simioj de Kercxak. Vidu, kion Tarzan, multopova mortiganto, faris. Kiu alia inter vi jam mortigis iun el la popolo de Numa? Tarzan estas plejpotenca inter vi, cxar Tarzan ne estas simio. Tarzan estas -- " Sed jen li devis cxesi, cxar en la lingvo de la homsimiluloj mankis vorto por "homo", kaj Tarzan povis nur skribi la vorton en la angla; li ne scipovis elparoli gxin.

   La tribo jam grupigxis por rigardi la pruvajxon pri lia mirinda kapableco, kaj por auxskulti liajn vortojn.

   Kercxak sola retirigxis, vartante siajn malamon kaj koleregon.

   Io subite rompigxis en la kruela cerbeto de la homsimilulo. Kun terura mugxo la granda besto saltis en la grupon.

   Mordante, kaj batante per siaj manegoj, li mortigis kaj vundegis dekon antaux ol la ceteraj povis eskapi en la suprajn terasojn de la gxangalo.

   Bavante kaj sxrikante pro la frenezeco de sia kolerego, Kercxak cxirkauxsercxis la celon de sia plej granda malamo, kaj li vidis, ke tie, sur apud brancxo, tiu sidas.

   "Venu malsupren, Tarzan, potenca mortiganto," elkriis Kercxak. "Venu malsupren kaj sentu la dentegojn de pli potenca! Cxu potencaj batalantoj fugxas arben kiam dangxero alproksimigxas?" Kaj tiam Kercxak eligis la tondra defikrio de sia popolo.

   Tarzan kviete falis teren. La tribo senspire rigardis de siaj altaj fugxejoj dum Kercxak, ankoraux mugxante, atakis la relative malforta formo.

   Pli ol du metrojn staris Kercxak sur siaj mallongaj kruroj. Cxe liaj sultregoj amasis kaj rondis grandaj muskoloj. Lia mallonga nuko estis unusola amaso da fermalmolaj tendenoj, gxibante preter la bazo de la kranio, pro kio lia kapo sxajnis pilketo etendigxanta el montego da karno.

   Liaj retiritaj, koleregaj lipoj montris liajn grandajn bataldentegojn, kaj liaj etaj, krueloj, sangaj okuloj glimis pro la terura spegulado de lia frenezeco.

   Atendis lin Tarzan, mem granda muskola besto, sed liaj cent-okdek-centimetra alteco kaj liaj grandaj ondantaj tendenoj sxajnis kompatinde nesuficxaj por la testo, kiu atendis ilin.

   Liaj arko kaj sagoj kusxis iom far, kie li faligis ilin dum li montris la hauxton de Sabor al siaj samtribanoj; pro tio li nun frontis Kercxak kun sole sia cxastrancxilo kaj sia supera intelekto por kontrauxpezi la ferocan fortecon de la malamiko.

   Kiam sia kontrauxulo mugxante atakis lin, Lordo Greystoke elingigis sian longan trancxilon, kaj rapide alkuris por renkonti la atakon, kun responda defikrio same tiel terura kaj sangofrostiga kiel tiu de la frontata bestego. Li estis tro sagaca por permesi, ke tiuj longaj vilaj brakoj cxirkauxu lin, kaj gxuste kiam iliaj korpoj preskaux karambolis, Tarzan de la Simioj ekkaptis unu el la pojnegoj de sia atakanto, kaj, malpeze saltante al unu flanko, gxisteniligis sian trancxilon en la korpon de Kercxak, sub la koro.

   Antaux ol li povis retiri la klingon, la armilo elsxirigxis el lia teno per la rapida plongxo de la virbruto, kiu celis kapti lin inter tiuj timigaj brakoj.

   Kercxak celis la kapon de la simio-homo per terura batego de la manplato; trafinte, gxi povus krevigi la flankon de la kranio de Tarzan.

   Tro rapidis la homo, kaj preterkauxrante gxin, li mem liveris potencan baton, per kunpremita pugno, al la centro de la ventro de Kercxak.

   Tio sxanceligis la simion, kiu, ankaux pro tiu mortiga vundo en la flanko, preskaux falis, kiam, per unusola strebego, li momente refortikigxis -- suficxe longe por ebligi al li liberigi sian brakon de la teno de Tarzan kaj forte brakumi sian maldikan kontrauxanton.

   Strecxante por proksimigi la simio-homon, li celis la gorgxon de Tarzan per siaj makzelegoj, sed la tendenecaj fingroj de la juna lordo atingis tiun de Kercxak antaux ol la kruelaj dentegoj povis kapti la glatan brunan hauxton.

   Tiel ili luktis, la unu por premdetrui la vivon de la kontrauxanto per tiuj teruraj dentegoj, la alia por fermi por cxiam la aertubon forte tenatan dum li fortenis la grauxlanta busxo.

   La pli granda forteco de la simio estis malrapide venkanta, kaj la dentegoj de la strecxigxanta besto estis ne pli ol centimetron de la gorgxo de Tarzan, kiam, ektremante, tiu granda korpo momente rigidigxas kaj tiam malrigide falis teren.

   Mortigxis Kercxak.

   Eltirinte tiun trancxilon, kiu tiom ofte faris lin majstro de multe pli grandaj muskoloj ol la propraj, Tarzan de la Simioj metis sian kolon sur la nukon de la venkita malamiko, kaj denove kaj lauxte sonoris tra la arbaro la feroca, sovagxa krio de la venkinto.

   Kaj tiel la juna Lord Greystoke farigxis regxo de la Simioj.


Al cxapitro 12



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>