Tarzan de la simioj

Cxapitro 12

Homa rezono


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


   Unu en la tribo de Tarzan kontestis lian auxtoritatecon; temis pri Terkoz, filo de Tublat, sed tiu tiom timis la akran trancxilon kaj la mortigajn sagojn de la nova reganto, ke li manifestis sian kontrauxecon nur per etaj malobeoj kaj agaceta konduto; Tarzan tamen sciis, ke tiu nur atendis la okazon por kaperi de li la regadon per ia perfida bato, kaj tial li cxiam gardis sin kontraux surprizo.

   Dum monatoj la vivo de la bandeto dauxris same kiel antauxe; nur la pli granda intelekto de Tarzan, kaj lia cxasista lerteco, servis kiel rimedo por provizi al ili pli abunde ol iam ajn antauxe. La plimultaj do estis pli ol kontentaj pri la sxangxo de regantoj.

   Tarzan nokte gvidis ilin al la kampoj de la nigruloj, kaj tie, avertite de la supera sagxeco de ilia tribestro, ili mangxis nur tiom, kiom ili bezonis, nek detruis kion ili ne povis mangxi, kion kutimas fari Manu, la simieto, kaj la plimultaj simioj.

   Sekve, kvankam la nigruloj koleris pri la sencxesa prisxtelado de siaj kampoj, ili tamen ne perdis kuragxon pri siaj penoj kultivi la terenon, kio certe okazus se Tarzan permesus al sia popolo lauxvole ruinigi la plantejon.

   Dum tiu periodo Tarzan multfoje vizitis nokte la vilagxon, kie li ofte renovigis sian provizon de sagoj. Li baldaux rimarkis la mangxajxojn, kiu cxiam staris piede de la arbo, kiu estis lia avenuo trans la palisaron, kaj postnelonge li komencis mangxi tion, kion la nigruloj lasis tie..

   Kiam la konsternitaj sovagxuloj rimarkis, ke la mangxajxoj dumnokte malaperas, ilin plenigis timego, cxar estas unu afero, elmeti mangxajxojn por kontentigi dion aux diablon, sed tute alia afero, kiam la spirito efektive eniras la vilagxon kaj mangxas gxin. Tio neniam antauxe okazis, kaj gxi nebuligis ilian supersticxajn mensoj per cxiaspecaj necertaj timoj.

   Kaj tio ne estis la tuto. La periodaj malaperoj de iliaj sagoj, kaj la strangaj sxercoj okazigitaj de nevideblaj manoj, cxio tiom konsternis ilin, ke la vivo farigxis terura sxargxo en ilia nova hejmo, kaj tiutempe Mbonga kaj liaj subcxefoj komencis diskuti forlasi la vilagxon kaj sercxi situon pli profunde en la gxangalo.

   La nigraj batalantoj baldaux komencis penetri pli kaj pli profende en la koron de la arbaro dum cxasado, sercxante situon por nova vilagxo.

   Pli ofte la tribon de Tarzan perturbis tiuj vagantaj cxasistoj. Nun la silentan, ferocan solecon de la praarbaro frakasis novaj, strangaj krioj. Ne plu ekzistis sekureco por birdo aux besto. Venis la homo.

   Aliaj bestoj trapasis la gxangalon, tage kaj nokte -- ferocaj, kruelaj bestoj -- sed iliaj malpli fortaj najbaroj nur fugxis de ilia proksimeco, por reveno post malapero de la dangxero.

   Estas malsame cxe la homo. Kiam li venas, multaj el la pli grandaj bestoj instinkte foriras la regionon entute, kaj neniam revenas; kaj tiel cxiam estas cxe la grandaj homsimilaj simioj. Ili fugxas de la homo same kiel la homo fugxas de pesto.

   La tribo de Tarzan mallonge restis apud la marbordo, cxar al ilia nova tribestro malplacxegis la ideo poreterne foriri de la amataj enhavoj de la kabaneto. Sed kiam, unu tagon, tribano eltrovis la nigrulojn grandanombrajn sur la bordoj de rivereto, kiu dum generacioj estis ilia akvocxerpejo, forigante arbustojn kaj arbojn de la gxangalo kaj starigante hxatojn, la simioj rifuzis plu resti; kaj tial Tarzon gvidis ilin en la internon dum multaj tagoj al loko ankoraux ne profanita de homa piedo.

   Unu fojon en cxiu lunperiodo, Tarzan rapide resvingis tra la balancigxantaj brancxoj por gxui tagon kun siaj libroj kaj por replenigi sian sago-provizon. Tiu lasta tasko farigxis pli kaj pli malfacila, cxar la nigruloj komencis nokte kasxi sian provizon en grenejoj kaj logxejoj.

   Tio necesigi dumtagan gvatadon cxe Tarzon por eltrovi, kie oni kasxas la sagojn.

   Du fojojn li nokte eniris hxatojn dum la logxantoj kusxis dormantau sur siaj matoj, kaj sxtelis la sagojn de la flankoj mem de la batalantoj. Sed tiun metodon li baldaux komprenis tro dangxeroplena, kaj tial li komencis kapti solajn cxasantojn per sia longa, mortiga masxo, senigi ilin je armiloj kaj ornamajxoj, kaj faligi iliajn kadavrojn de alta arbo sur la vilagxan straton meze de la nokto.

   Ankorauxfoje tiuj diversaj aventuroj tiom teruris la nigrulojn, ke, se ne okazus la tutmonatan pauxzon inter la vizitoj de Tarzan, dum kiu ili povis renovigi sian esperon ke cxiu fresxa invado estis la fina, ili estus baldaux forlasinta la novan vilagxon.

   La nigruloj ankoraux ne eltrovis la kabanon de Tarzan cxe la fora marbordo, sed la simio-homo konstante timegis, ke, dum li forestos kun la tribo, ili eltrovos kaj ruinigos lian trezoron. Tial okazis, ke li pasigas pli kaj pli da tempo apud la fina hejmo de sia patro, kaj malpli kaj malpli kun la tribo. La anoj de lia eta komunumo baldaux komencis suferi pro lia neglektemo, cxar konstante levigxis disputoj kaj kvereloj, kiujn nur regxo povas pace solvi.

   Fine, kelkaj el la malpli munaj simioj parolis kun Tarzan pri tiu temo, kaj dum unu monato li preskaux konstante restis cxe la tribo.

   La devoj de la regxo inter la homsimiluloj estas nek multaj nek lacigaj.

   Posttagmeze venas Taka, eble, por plendi, ke maljuna Mungo sxtelis lian novan edzinon. Tiam Tarzan devas alvoki cxiujn antaux si, kaj se evidentigxas, ke la edzino preferas sian novan mosxton, tiam li komandas, ke aferoj restu tiaj, kiaj ili estas, aux eble, ke Mungo donu unu el siaj filinoj intersxangxe al Taka.

   Kia ajn lia decido, la simiaj akceptis gxin fina, kaj kontente reiras al siaj okupoj.

   Tiam venas Tana, sxrikante kaj forte tenante sian flankon, el kiu fluas sango. Gunto, sxia edzo, kruele mordis sxin! Kaj Gunto alvokite diras, ke Tana maldiligentas kaj rifuzas alporti al li nuksojn aux skarabojn, aux skrapi al li la dorson.

   Tarzan do admonas la du kaj minacas Gunton per tusxo de la mortigaj splitoj se li plu mistraktas Tanan, kaj Tana siavice devos promesi pli atenti siajn edzinajn devojn.

   Kaj tiel plu, pli ofte etaj familiaj problemoj, kiuj, nesolvite, finfine rezultigus pli grandan fakcian malpacon kaj la finan disigxon de la tribo.

   Sed Tarzan enuigxis pri tio, konstatante, ke la regxeco malpliigas lian liberecon. Li sopiris la kabaneton kaj la sunkisatan maron -- la malvarmetan internon de la bone konstruita domo, kaj la senfinajn mirindajxojn de la multaj libroj.

   Maturigxante, li konstatis, ke li diskreskis de sia popolo. Iliaj interesoj kaj liaj tre malsamis inter si. Ili ne maturigxis kun li, kaj ili ne povis kompreni la multajn strangajn kaj mirindajn revojn, kiuj trapasis la aktivan cerbon de ilia homa regxo. Tiel limigita estis ilia vortostoko, ke Tarzan ecx ne povis paroli kun ili pri la multaj novaj verajxoj, kaj la grandaj pensofakoj, kiujn lia legado malfermis antaux liaj sopirantaj okuloj, aux konatigi al ili ambiciojn, kiuj turbulentis en lia animo.

   En la tribo li ne plu havis amikojn kiel antauxe. Infano povas trovi amikecon kun multaj strangaj kaj simplaj estajxoj, sed por plenkreskulo devas esti ia sxajno de intelekta egaleco kiel fundamento de kontentiga kuneco.

   Se Kala restus vivanta, Tarzan foroferus cxion por esti cxe sxi, sed nun, kiam sxi jam mortis kaj la ludemaj geamikoj de la infanagxo maturigxis al ferocaj kaj malafablaj brutoj, li sentis, ke li multe preferas la pacon kaj solecon de la kabano super la gxenaj devoj de estreco inter amaso da sovagxaj bestoj.

   La malamo kaj jxaluzeco de Terkoz, filo de Tublat, multon faris por kontrauxi la efikon de la deziro de Tarzan renunci sian regxecon inter la simioj, cxar, estante obstina juna anglo, li ne povis konvinki sin retirigxi antaux malamiko.

   Li bone sciis, ke Terkoz elektigxos tribestro se li malaperos, cxar la feroca bruto multfoje pruvis sian aserton pri fortosupereco super la malmultaj virsimioj, kiuj kuragxis kontrauxstari lian sovagxan tiranadon.

   Tarzan preferus subigi la fibruton sen uzo de trancxilo aux sagoj. Liaj grandaj forteco kaj lerteco tiom kreskis en la periodo post lia maturigxo, ke li komencis kredi, ke li povos venki la timindan Terkozon en lukta batalo se ne ekzistus la granda avantagxo, kiun la bataldentegoj de la homsimilulo donis al li super la malbone armita Tarzan.

   Tarzan liberigxis de la tuta afero, unu tagon, pro nuraj cirkonstancoj, kaj lia estonteco farigxis elektebla, tiel ke li povos foriri aux resti sen makulo sur sia sovagxa honoro.

   Tiel okazis:

   La tribo trankvile mangxis, dise trans granda regiono, kiam ekauxdigxis kriegado iom for, oriente de la loko kie Tarzan kusxis sur sia ventro apud glata rivereto, provante kapti eviteman fisxon en siaj lertaj, brunaj manoj.

   Unuanime la tribo rapide svingis direkte al la timaj krioj, kaj tie ili trovis Terkozon, kiu tenis maljunan simiinon per la hararo kaj senkampate batadis sxin per siaj manegoj.

   Tarzan alproksimigxante levis la manon kiel signon, ke Terkoz cxesu, cxar tiu ino ne estis lia, sed tiu de kompatinda maljuna simio, kies batalpovaj tagoj jam antauxlonge finigxis, kaj kiu sekve ne povis protekti sian familion.

   Terkoz bone sciis, ke inter lia popolo estis kontrauxkutime bati la inon de alia, sed li, tiranema, profitis la malfortecon de la edzo de tiu ino por puni sxin pro tio, ke sxi rifuzis cedi al li bongustan junan rongxulon, kiun sxi kaptis.

   Kiam Terkoz vidis, ke Tarzan alvenas sen sagoj, li dauxre batadis la povrulinon, intence celante ofendi la malamatan tribestron.

   Tarzan ne ripetis sian avertan signalon, nur atakis la atendantan Terkozon.

   Neniam la simio-homo tiom terure batalis post tiu antauxlonga tago kiam Bolgani, la granda regxogorilo, tiom terure mistraktis lin antaux ol la nove trovita trancxilo preterintence ponardis ties sovagxan koron.

   Cxifoje la trancxilo de Tarzan preskaux ne kontrauxpezis la glimantajn dentegojn de Terkoz, kaj la malgranda avantagxo de la simio super la homo rilate brutan fortecon preskaux ekvilibris kun la mirindaj rapideco kaj lerteco de tiu lasta.

   La homsimilulo tamen iomete superis laux plena poentaro, kaj se ne estus alia persona atributo por influi la finan rezulton, Tarzan de la Simioj, la juna Lordo Greystoke, estus mortinta same kiel li vivis -- nekonata sovagxa besto en ekvatora Afriko.

   Sed enestis tio, kio levis lin alte super siaj gxangalaj kamaradoj -- tiu fajrereto, kiu difinas la tutan vastan diferencon inter homo kaj bruto -- la Rezono. Jen tio, kio savis lin de la morto sub la feraj muskoloj kaj sxiraj deentegoj de Terkoz.

   Ilia batalo jam dauxris ne pli ol deko da sekundoj antaux ol ili ruligxis sur la tero, batante, sxiranta, mordante -- du grandaj sovagxaj bestoj gxismorte batalantaj.

   Terkoz havis dekon da trancxilvundoj sur kapo kaj brusto, kaj Tarzan estis sxirita, sanganta -- lia kranihauxto estis en unu loko duone sxirita de la kapo, pro kio granda peco pendis antaux unu okulo, barante vidkapablon.

   Sed gxis tiam la juna anglo sukcesis forteni tiujn terurajn dentegojn de la kolvejnego, kaj nun, dum ili momente batalis malpli furioze por regajni la spiron, Tarzan elpensis ruzan planon. Li luktos por atingi la dorson de la alia kaj, per dento kaj ungo tenante sin tie, ree kaj ree ensxovos la trancxilon gxis Terkoz jam ne vivos.

   La manovron li plenumis pli facile ol li esperis, cxar la stulta besto, ne sciante kion celas Tarzan, ne aparte klopodis malhelpi la sukceson de la provo.

   Sed kiam li finfine komprenis, ke la kontrauxbatalanto alfiksigxis al li tie, kie senutilas kontraux tiu kaj dentoj kaj pugnoj, Terkoz jxetis sin sur la tero tiel perforte, ke Tarzan povis nur preterespere teni sin cxe la saltanta, tordigxanta, turnigxanta korpo, kaj antaux ol li povis ponardi, forta bato kontraux la tero elmanigis al li la trancxilon, kaj Tarzan trovis sin sendefenda.

   Dum la ruloj kaj tordoj de la postaj kelkaj minutoj, la teno de Tarzan dekfoje malfirmigxis, gxis fine hazarda cirkonstanco de tiuj oftaj kaj variaj movoj donis al li novan dekstramanan fikson, kiun li komprenis tute ne atakebla.

   Lia brako trairis de malantauxe sub la brako de Terkoz kaj liaj mano kaj antauxbrako cirklis la nukon de Terkoz. Jen la simio-homo hazarde eltrovis la duonan nukrompulon de moderna luktarto, sed supera rezono tuj montris al li la valoron de tiu eltrovo. Por li tio estis la diferenco inter vivo kaj morto.

   Kaj tial li penis por plenumi similan kapton per la dekstra mano, kaj most nuraj momentoj la bovokolo de Terkoz strecxigxis pro plena nukrompulo.

   Nun oni ne plu ruligxis kaj tordigxis. La du kusxis tute senmovaj sur la tero, kun Tarzan sur la dorso de Terkoz. La kugloforma kapo de la simio malrapide pusxigxis pli kaj pli malsupren sur la bruston.

   Tarzan bone sciias, kia estos la rezulto. Post moment la nuko rompigxos. Tiam alvenis por savi Terkozon tio, kio tiom endangxerigis lin -- la rezona kapablo de la homo.

   "Se mi mortigos lin," Tarzan pensis, "kiel tio profitos al mi? Cxu tio ne malaperigos potencan batalanton de la tribo? Kaj se Terkoz mortigxos, li scios nenion pri mia supereco, sed vivanto li cxiam restos ekzemplo por la aliaj simioj."

   "Ka-goda?" siblis Tarzan kontraux la orelon de Terkoz; en la simia lingvo tio signifas, se traduki libere: "Cxu vi cedas?"

   Dum momento ne venis respondo, kaj Tarzan plusis per ankoraux kelkaj gramoj da premo, kio eligis hororan dolorsxrikon el la bestego.

   "Ka-goda?" rediris Tarzan.

   "Ka-goda!" kriis Terkoz.

   "Auxskultu," diris Tarzan, iomete malstrecxante, sed ne rezignante pri sia teno. "Mi estas Tarzan, Regxo de la Simioj, brava cxasanto, brava batalanto. En la tuta gxangalo trovigxas neniu tiel brava.

   "Vi ka-godis min. La tuta tribo auxdis. Ne plu kverelu kun viaj regxo kaj popolo, cxar la venontan fojon mi mortigos vin. Cxu vi komprenas?"

   "Hm," jesis Terkoz.

   "Kaj cxu vi estas kontenta?"

   "Hm," diris la simio.

   Tarzan delasis lin, kaj post kelkaj minutoj cxiuj revenis al sia okupoj, kvazaux nenio estus okazinta por makuli la trankvilecon de ilia pragxangala hejmo.

   Sed en la profundaj mensoj de la simioj jam radikigxis la kredo, ke Tarzan estas brava batalanto kaj stranga estajxo. Stranga, cxar li povis mortigi sian malamikon, sed permesis al tiu plu vivi -- nevundita.

   Tiun posttagmezon kiam la tribo kunvenis, kion ili kutimis fari antaux ol mallumo kovris la gxangalon, Tarzan, lavinte siajn vundojn en la akvo de la rivereto, alvokis al si la maljunajn virsimiojn.

   Vi hodiaux revidis, ke Tarzan de la Simioj estas inter vi la plej granda," li diris.

   "Hm," ili unuvocxe respondis, "Tarzan estas granda."

   "Tarzan," li dauxrigis, "ne estas simio. Li ne estas sama kiel sia popolo. Liaj kutimoj ne estas iliaj kutimoj, kaj tial Tarzan reiros al la kasxejo de sia speco apud la akvo de la lagego sen alia flanko. Vi devos elekti alian por regi vin, cxar Tarzan ne revenos."

   Kaj tiel la juna Lordo Greystoke faris la unuan pasxon al la celo, kiun li starigis por si -- trovi aliajn blankulojn kiel sin.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>