Tarzan de la simioj

Cxapitro 10

Terurfantomo


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


De sia alta rigardejo, Tarzan pristudis la vilagxon de pajle tegitaj dometoj trans la agraro.

Li vidis, ke cxe unu loko la arbaro tusxas la vilagxon, kaj al tiu loko li movis sin, allogate de scivolemo-febro por vidi bestojn de la propra speco, kaj por informigxi pri iliaj kondutmanieroj kaj vidi la strangajn nestojn, en kiuj ili logxis.

Lia sovagxa vivo inter la ferocaj sovagxaj brutoj de la gxangalo lasis nenian spacon por la ideo, ke cxi tiuj povus esti aliaj ol malamikaj. Formo-simileco ne instigis en li eraran koncepton pri la bonvenigo, kiun li ricevus se lin eltrovus cxi tiuj, la unuaj liaspeculoj, kiujn li iam ajn vidis.

Tarzan de la Simioj ne estis sentimentalema. Li sciis tute nenion pri la frateco de la homaro. Cxiuj ekster lia tribo estis gxismortaj malamikoj, kun malmultaj esceptoj, cxefe Tantor, la elefanto.

Kaj li komprenis tion tute sen malico aux malamo. Mortigi, tio estis la legxo de la sovagxa mondo, kiun li konis. Malmultaj estis lia primitivaj plezuroj, sed el tiuj la plej granda estis cxasi kaj mortigi, kaj tial li agnoskis en aliaj la rajton gxui precize la samajn dezirojn, ecx se li mem estus la predo en ilia cxaso.

Lia stranga vivo lasis lin nek malgaja nek sangavida. Ke li gxojis mortigi, kaj ke li mortigis kun gxoja rido sur la belaj lipoj, tio ne indikis fundamentan kruelecon. Li plejofte mortigis por mangxi, sed, estante homo, li foje mortigis por plezuro, kion faras neniu alia besto; cxar sole la homo inter cxiuj estajxoj mortigas sensence kaj sencele, nur por la plezuro suferigi kaj mortigi.

Kaj kiam li mortigis por vengxo, aux sindefende, tion li faris ankaux sen histerio, cxar temis pri tute afereca procedo, sen spaco por amuzo.

Tiel okazis, ke nun, kiam li singarde alproksimigxis al la vilagxo de Mbonga, li estis tute preta aux mortigi aux esti mortigita se oni eltrovus lin. Li antauxeniris kun nekutima silenteco, cxar Kulonga instigis en li grandan estimon por la akraj lignaj splitetoj, kiuj tiel rapide kaj senerare mortigadis.

Li finfine atingis arbegon, sxargxitan de densa foliaro kaj pendantaj volvajxoj de gigantaj lianoj. De tiu preskaux nepentrebla lauxbo super la vilagxo li kauxre spektis la suban scenon, mirante pri cxiu nova parto de tiu nova, stranga vivo.

Nudaj infanoj kuris kaj ludis sur la vilagxa strato. Virinoj pulvorigis sekigitajn bananojn en krudaj sxtonaj pistujoj, dum aliaj fabrikis kukojn el la faruno. Li povis vidi aliajn virinojn sur la agroj, erpantajn, sarkantajn, kolektantajn.

Cxiuj portis strangan elstarantajn talizonojn el sekaj herboj cxe la koksoj, kaj multajn sxargxis latunaj kaj kupraj maleolieroj, braceletoj kaj brakieroj. De multaj malhelaj nukoj pendis kurioze vinditaj dratoj, kaj kelkajn krome ornamis nazringegoj.

Tarzan de la Simioj rigardis, kun kreskanta mirego, tiujn strangajn estajxojn. Dozantajn en la ombroj li vidis plurajn virojn, kaj cxe la rando de la senarbusta tereno li foje rimarkis armitajn batalantojn, kiuj sxajne gardis la vilagxon kontraux surprizo de atakantaj malamikoj.

Li rimarkis, ke sole la virinoj laboras. Nenie evidentigxis viro, kiu plugis la agrojn aux faris iun ajn cxiutagan laboron en la vilagxo.

Fine liaj okuloj fiksigxis al virino rekte sub li.

Antaux sxi sidis kaldroneto, super nevarma fajro, kaj en gxi bobelis densa, rufa, asfalteca amaso. Unuflanke de sxi sternis amason da lignaj sagoj, kies pintojn sxi trempis en la bolanta substanco, kaj poste kusxigis ilin sur mallargxa rako el brancxetoj, kiu staris cxe sxia alia flanko.

Tarzan de la Simioj fascinigxis. Jen la sekreto de la terura detruivo de la sagetoj de La Arkpafisto. Li rimarkis la eksterordinaran prudentecon, kiun ekzercis la virino por malebligi, ke neniom el la substanco tusxu al sxi la manojn, kaj iam kiam ereto jxetigxis sur unu el sxiaj fingroj, li vidis sxin plongxigi la membron en akvujon kaj tuj forvisxi la etan makulon per manpleno da folioj.

Tarzan sciis nenion pri veneno, sed lia sagxa rezonado informis lin, ke mortigas tiu substanco, ne la sageto, kiu estas nura kuriero, portanta gxin en la korpon de la viktimo.

Kiom li volus havi pli el tiuj mortigaj splitetoj. Se la virino nur lasos sian laboron dum momenteto, li falos, prenos manplenon, kaj reenarbigxos antaux ol sxi povos tri fojojn spiri.

Dum li provis elpensi iun planon por forlogi sxian atenton, li auxdis lauxtan krion de trans la agroj. Li rigardis kaj vidis nigran batalanton, kiu staris sub la mema arbo, en kiu li mortigis la mortinton de Kala antaux unu horo.

Tiu ulo kriis kaj flirtigis la lancon super la kapo. Li foje indikis ion sur la tero antaux li.

La vilagxo tuj ektumultis. Armitoj elkuris el la internoj de multaj dometoj kaj freneze pelmelis trans la agrojn al la ekscitita gardanto. Post ili promenis la maljunuloj, kaj la virinoj kaj infanoj gxis, post momento, la vilagxo estis sen homoj.

Tarzan de la Simioj sciis, ke ili trovis la kadavron de lia viktimo, sed tio interesis lin malpli ol la fakto, ke neniu restas en la vilagxo por malebligi, ke li akiru provizon de la sagoj, kiuj kusxis sub li.

Li rapide kaj sensone falis al la tero apud la veneno-kaldrono. Li staris senmove dum momento; liaj rapidaj, brilaj okuloj prisercxis la internon de la palismuroj.

Neniu videblis. Liaj okuloj restis cxe la malfermita pordo de apuda dometo. Tarzan ekpensis, ke li rigardos intere, kaj tial, prudente, li alproksimigxis al la malalta pajle tegita konstruajxo.

Li staris ekstere dum momento, zorge auxskultante. Venis nenia sono, kaj li glitis en la duonmallumon de la interno.

Armiloj pendis cxe la muroj -- longaj lancoj, strangformaj trancxiloj, kelkaj mallargxaj sxirmiloj. Meze de la cxambro estis kuirpoto, kaj cxe la fora flanko -- amaso da sekaj herboj kovritaj de teksitaj matoj, kiuj evidente servis al la posendantoj kiel litoj kaj litkovriloj. Sur la planko kusxis kelkaj homaj kranioj.

Tarzan de la Simioj palpis cxiun ajxon, pesis la lancojn, flaris ilin, cxar li grandparte "vidis" per la sentiva kaj edukita nazo. Li decidis posedi unu el tiuj longaj, pintaj bastonoj, sed cxifoje li ne povos akiri unu el ili, pro la sagoj, kiujn li intencis forporti.

Prenante cxiun ajxon de la muroj, li lokigis gxin en amaso meze de la cxambro. Supre de cxio li metis la kuirpoton, renversitan, kaj supre de tio li kusxigis unu el la rikanantaj kranioj, sur kiu li fiksis la plumkronon de la mortinta Kulonga.

Tiam li retiris sin, rigardis sian laboron, kaj rikanis. Tarzan de la Simioj gxuis sxercon.

Sed nun li auxdis, de ekstere, la bruon de multaj vocxoj, kaj longajn funebrajn hurlojn, kaj lauxtan kriadon. Li estis surprizita. Cxu li restis tro longe? Li rapide antingis la sojlon kaj rigardis laux la vilagxa strato al la vilagxa enirejo.

La indigxenoj estis ankoraux nevideblaj, sed li povis facile auxdi ilin alproksimigxi trans la agrojn. Certe ili jam tre proksimis.

Li fulme transsaltis la sojlon al la amaso da sagoj. Kolektante tiom, kiom li povis porti sub unu brako, li piedbate renversis la bolantan kaldronon, kaj malaperis en la foliaron gxuste kiam la unua el la revenantaj indigxenoj trairis la pordegon cxe la fora ekstremajxo de la vilagxa strato. Tiam li turnis sin por rigardi la suban procedon, preta kiel iu sovagxa birdo por ekfugxi je la unua signo de dangxero.

La indigxenoj plenigis la straton; kvar el ili portis la kadavron de Kulonga. Poste trenigxis la virinoj, ellasante nekutimajn kriojn kaj strangan lamentadon. Ili pluvenis gxis la pordoj de la dometo de Kulonga, gxuste tiu, en kiu Tarzan vandalis.

Duondeko el ili eniris la konstruajxon kaj tuj elkuris en senorda, krioplena konfuzo. La ceteraj rapidis grupigxi. Estis multe da ekscitita gestado, indikado, babilado; tiam alproksimigxis kelkaj el la batalantoj, kaj rigardis internen.

Fine eniris la dometon maljunulo kun multaj ornamajxoj el metalo cxirkaux la brakoj kaj kruroj, kaj koliero el sekigitaj homaj manoj pendanta sur la brusto.

Tiu estis Mbonga, la regxo, patro de Kulonga.

Estis tute silente dum kelkaj momentoj. Tiam elvenis Mbonga, kun mieno de miksita kolero kaj supersticxa timo desegnita sur la hida vizagxo. Li diris kelkajn vortojn al la grupo de batalantoj, kaj post momento la viroj trakuris la vilagxon por gxisfunde esplori cxiun dometon kaj angulon interne de la palismuroj.

Tuj post komenco de la sercxado oni eltrovis la renversitan kaldronon, kaj samtempe la sxtelon de la venenaj sagoj. Nenion pli ili trovis, kaj tute terurita kaj timanta grupo de sovagxuloj amasigxis cxirkaux sia regxo post kelkaj momentoj.

Mbonga povis klarigi nenion pri la strangaj eventoj, kiuj okazis. Suficxe mistera en si mem estis la trovo de la ankoraux varmeta kadavro de Kulonga -- cxe la rando de iliaj agroj kaj en auxdebla distanco de la vilagxo -- ponardita kaj senvestigita cxe la pordo de la hejmo de lia patro, sed tiuj lastaj teruraj eltrovajxoj interne de la vilagxo, en la dometo de la mortinta Kulonga mem, konsternis iliajn korojn, kaj sorcxis en iliaj kompatindaj mensoj nur la plej timigajn el supersticxaj eksplikoj.

Ili staris en etaj grupoj, mallauxte parolante, kaj cxiam timeme rigardante malantauxe el grandaj, ruligxantaj okuloj.

Dum iom da tempo, Tarzan de la Simioj rigardis ilin de sia alta kasxejo en la arbarego. Li ne komprenis multon el ilia konduto, cxar li sciis nenion pri supersticxo, kaj li havis nur malklaran koncepton pri timo.

La suno altis en la cxielo. Tiun tagon Tarzan ne matenmangxis, kaj restis multaj kilometroj al la kasxejo de la bongustegaj restajxoj de Horta la apro.

Li do turnis sian dorson al la vilagxo de Mbonga kaj fandigxis kun la folioplena interno de la arbaro.


Al cxapitro 11



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>