Tarzan de la simioj

Cxapitro 9

Homo kaj homo


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Tarzan de la Simioj vivis sian sovagxan, gxangalan ekzistadon kun malmulte da sxangxoj dum kelkaj jaroj, nur farigxis pli forta kaj pli sagxa, kaj lernis el siaj libroj pli kaj pli pri la strangaj mondoj, kiuj kusxis ie ekster lia praarbaro.

Por li, la vivo neniam estis aux unutona aux malbunta. Cxiam kapteblis Pisa, la fisxo, en multaj riveretoj kaj la lagetoj, kaj Sabor, kun ties ferocaj kuzinoj por cxiam igi onin singarda kaj plenigi per entuziasmo cxiun momenton, kiun oni pasigas sur la tero.

Ili ofte cxasis lin, kaj pli ofte li cxasis ilin, sed kvankam ili neniam sukcesis atingi lin per tiuj kruelaj, akraj ungegoj, tamen foje oni povus preskaux ne intermeti dikan folion inter tiujn ungegojn kaj lian glatan hauxton.

Rapida estis Sabor, la leonino, kaj rapidaj estis Numa kaj Sxita, sed Tarzan de la Simioj estis fulmo.

Kun Tantor, la elefanto, li amikis. Kiel? Ne demandu. Sed la gxangalanoj scias, ke je multaj lunaj noktoj Tarzan de la Simioj kaj Tantor, la elefanto, kune promenadis, kaj kie la vojo estis nebarita, Tarzan rajdis, sidante alte sur la largxa dorso de Tantor.

Li pasigis multajn tagojn el tiuj jaroj en la kabano de sia patro, kie ankoraux kusxis netusxitaj la ostoj de liaj gepatroj kaj la skeleto de la bebo de Kala. Dekokjara li scipovis flue legi, kaj komprenis preskaux cxion, kion li legis en la multaj kaj diversaj libroj sur la bretoj.

Li ankaux kapablis skribi, per presliteroj, rapide kaj klare, sed la kursivan li ne majstris, cxar kvankam estis pluraj notkajeretoj en lia trezoro, troveblis tiom malmultaj anglalingvaj manskribajxoj en la kabano, ke li vidis nenian utilon gxeni sin pri tiu alia skribmaniero, kvankam li povis pene legi gxin.

Do ni trovas lin, dekokjaran, anglan lordidon, kiu tute ne povis paroli angle, kiu tamen povis legi kaj skribi sian gepatran lingvon. Li neniam vidis homon krom sin, cxar la regioneton logxatan de lia tribo akvis neniu granda rivero, kiu allogus la sovagxajn indigxenojn de la kontinenta interno.

Tri flankojn de gxi baris altaj montetoj, la kvaran la maro. Gxi viglis pro leonoj kaj leopardoj kaj venenaj serpentoj. Gxiaj netusxitaj gxangalaj labirintoj ankoraux invitis neniun fortikan pioniron el la homaj bestoj preter gxiaj limoj.

Sed dum Tarzan de la Simioj unu tagon sidis en la kabano de sia patro, sondante la misterojn de nova libro, la antikva sekureco de lia gxangalo por cxiam detruigxis.

Cxe la fora orienta limo stranga armeo vice transmarsxis la kreston de malalta monteto.

Avanis kvindek nigraj batalantoj armitaj de mallargxaj lignaj lancoj kun pintoj bakmalmoligitaj super mezvarmaj fajroj, kun longaj pafarkoj kaj venenaj sagoj. Sur la dorsoj pendis elipsajn sxirmiloj, en la nazoj videblis grandaj ringoj, kaj el la tufa hararo etendigxis faskojn da gajaj plumoj.

Sur la fruntoj estis tatuitaj tri paralelaj koloraj linioj, kaj sur cxiu brusto -- tri samcentraj cirkloj. Iliaj flavaj dentoj estis raspe pintigitaj, kaj iliaj grandaj, elpendantaj lipoj pli kontribuis al la besta bruteco de ilia aspekto.

Sekvis ilin kelkcent virinoj kaj infanoj; la unuaj portis sur la kaptoj grandajn sxargxojn de kuirpotoj, hejmaj utilajxoj kaj eburo. Malavane sekvis cent batalantoj, entute similaj al la avano.

Ke ili pli timegis atakon de malavano ol eventualajn nekonatajn malamikojn sin kasxintajn avane, tio evidentigis la formo de la roto; kaj tio estis fakto, cxar ili fugxis de la soldatoj de la blankuloj, kiuj tiom mistraktis ilin pro la kauxcxuko kaj eburo, ke ili unu tagon atakis siajn konkerintojn kaj masakris blankan oficiron kaj tacxmenteton el lia nigra soldataro.

Multajn tagojn ili satigis sin je viando, sed finfine venis pli forta soldataro, kiu nokte atakis ilian vilagxon por vengxi la morton de siaj kamaradoj.

Tiun nokton la nigraj soldatoj de la blankaj invadintoj havis multe da viando, kaj cxi tiu restajxeto de iam potenca tribo forrampis en la malbrilan gxangalon al nekonataj regionoj, kaj libereco.

Sed kio signifis liberecon kaj eventualan felicxecon por tiuj necivilizitaj nigruloj, tio signis konsternon kaj morton por multaj el la sovagxaj logxantoj de ties nova hejmo.

Dum tri tagoj la eta roto malrapide tramarsxis la koron de tiu nekonata kaj senspura arbaro, gxis fine, frue je la kvara tago, ili atingis malgrandan lokon apud la bordoj de rivereto, kie sxajne estis malpli densa arbustaro ol sur iu ajn tereno gxis tiam trovita.

Tie ili ekkonstruis novan vilagxon, kaj post monato ili jam kreis grandan senarbustan spacon, starigis dometojn kaj palismurojn, ekkultivis bananujojn, batatojn kaj maizon, kaj rekomencis la antauxajn vivojn en la nova hejmo. Tie ne estis blankuloj, soldatoj, aux kauxcxukon kaj eburon rikoltendajn por la kruelaj kaj sendankaj taskordonantoj.

Pasis kelkaj lunperiodoj antaux ol la nigruloj aventuris foren en la teritorion, kiu cxirkauxis la novan vilagxon. Kelkaj jam predmortis sub maljuna Sabor, kaj cxar la gxangalon plenigis tiuj ferocaj kaj sangavidaj kategoj, ankaux leonoj kaj leopardoj, la ebonaj batalantoj hezitis konfidi sin for de la sekureco de la palismuroj.

Sed unu tagon, Kulonga, filo de la longtempa regxo Mbonga, vagadis longe for en la densa labirinto okcidenta. Li singarde pasxadis, kun la svelta lanco cxiam preta, kun la longa ovoforma sxirmilo firme tenata en la maldekstra mano apud la glata ebona korpo.

Sur la dorso pendis la pafarko, kaj en la sagujo cxe la sxirmilo estis multaj maldikaj, rektaj sagoj, bonege sxmiritaj de la densa, nigra, asfalteca substanco, pro kiu ilia plej malgrava piketo farigxus mortiga.

La nokto trafis Kulongan longe for de la palismuroj de la patra vilagxo, tamen iranta okcidenten, kaj, grimpinte al la forko de arbego, li faris por si krudan platformon kaj kusxigis sin por dormi.

Kvin kilometrojn okcidente dormis la tribo de Kercxak.

Frue la postan matenon la simioj ekmovis sin tra la gxangalo por sercxi nutrajxojn. Tarzan lauxkutime sercxis laux la direkto de la kabano, pro kio, per malrapida sercxado, lia ventro estis plena antaux ol li atingis la marbordon.

La simioj disigxis unuope, duope, triope cxiudirekton, sed cxiam atingeblaj per alarmsignalo.

Kala malrapide movigxis laux elefanta spuro al la oriento, kaj estis okupita renversante putrajn brancxegojn kaj trunkojn, sercxante bongustegajn insektojn kaj fungojn, kiam ekatentigis sxin tre mallauxta kaj stranga sono.

Kvindek metrojn antaux sxi rektis la vojo, kaj tra tiu folisxirmata tunelo sxi vidis la zorge kaj silente alproksimigxantan formon de stranga kaj timiga estajxo.

Tiu estis Kulonga.

Kala ne atendis por vidi pli, sed, turnante sin, rapide retroiris laux la vojo. Sxi ne kuris; sed, laux la maniero de sia popolo kiam ili ne koleras, preferis eviti ol fugxi.

Proksime sekvis sxin Kulonga. Jen viando! Li mortigos kaj bone festenos je tiu tago. Li rapidis antauxen, pretigante la lancon por la jxeto.

Cxe vojkurbigxo li revidis sxin cxe alia rekta etendo. Lia lancmano longe retirigxis, la muskoloj fulme hulis sub la glata hauxto. Antauxen jxetigxis la brako, kaj la lanco rapidis cele al Kala.

Misa jxeto. Gxi nur tusxglitis sxian hauxton.

Kun kriego pro kolerego kaj dolor, la simiino turnis sin kontraux la turmentanton. Post momento, la arboj bruis pro la pezoj de sxiaj alrapidantaj amikoj, kiuj haste svingigxis al la sceno de la afero, responde al la kricxo de Kala.

Dum sxi atakis, Kulonga pretigis sian pafarkon kaj alsxnurigis sagon je preskaux nepensebla rapideco. Longe retirante la sagon, li jxetpafis la venenajxon rekte en la koron de la grandega homoidino.

Kun horora sxriko Kala plongxis antauxen sur la vizagxon, antaux la miregantaj tribanoj.

Mugxante kaj kriante la simioj kuris al Kulonga, sed tiu prudenta sovagxulo jam fugxis laux la vojo kiel timigita antilopo.

Li sciis ion pri la feroceco de tiu sovagxaj, haraj homoj, kaj lia unusola deziro estis, intermeti inter si kaj ili kiom eble plej multe da kilometroj.

Ili longe sekvis sin, rapidante tra la arboj, sed finfine, unu post alia, ili rezignis pri la cxaso kaj revenis al la scenejo de la tragedio.

Neniu el ili iam ajn vidis homon escepte Tarzanon, kaj ili malklare scivolis, kia stranga estajxo invadis ilian gxangalon.

Cxe la fora marbordo apud la kabaneto, Tarzan auxdis la mallauxtajn ehxojn de la konflikto, kaj, sciante ke io serioze malbonas cxe la tribo, li rapidis hasti direkte al la sono.

Alvenante, li trovis la tutan tribon babilante grupigxintan cxirkaux la kadavron de lia mortinta patrino.

La dolorego kaj kolero de Tarzan estis senlimaj. Multfoje li elmugxis sian hidan defikrion. Li batadis la largxan bruston per kunpremitaj pugnoj, kaj poste falis sur la korpon de Kala kaj elploris la kompatindan doloron de sia sopiranta koro.

Perdi la solan estajxon en la tuta mondo, kiu iam ajn manifestis al li koramon, tio estis por li la plej granda tragedio de la vivo.

Cxu grave, ke Kala estis feroca kaj hida simio? Por Tarzan sxi estis bonkora kaj bela.

Sur sxin li estis sxutinta, ne sciante tion, la tutan adoradon kaj estimon kaj amon, kiun sentas la ordinara angla knabo por la vera patrino. Li neniam konis alian, kaj tial li donis al Kala, ecx mute, cxion, kion estus ricevinta la bela kaj aminda Damo Alicia se sxi estus vivinta.

Post la unua eksplodo da malfelicxego, Tarzan ekregis sin, kaj, pridemandante la tribanojn kiuj vidis la mortigon de Kala, li informigxis pri cxio, kion povus transdoni ilia magra vortprovizo.

Tio tamen suficxis por liaj bezonoj. Li informigxis pri stranga, senhara, nigra simio, sur kies kapo kreskis plumoj, kiu lancxis morton de maldika brancxo, kaj poste forkuris same rapide kiel Bara la cervo, al la levigxanta suno.

Tarzan ne plu atendis, sed, eksaltante inter la brancxojn de la arboj, forrapidis tra la arbaro. Li konis la kurbojn de la elefanta spuro, laux kiu fugxis la murdinto de Kala, kaj li tial rekte trairis la gxangalon, por anticipi la nigran batalanton, kiu evidente sekvis la zigzagojn de la vojo.

Cxe lia flanko pendis la cxastrancxilon de lia nekonata patro, kaj sur la sxultroj -- la vindajxoj de lia longa sxnuro. Post horo li retrafis la vojon, kaj, falinte al la tero, zorge pristudis la grundon.

En la mola koto sur la bordo de fonteto li trovis piedspurojn kiuj similas nur la liajn en la tuta gxangalo, tamen pli grandajn. Li koro rapide bategis. Cxu povus esti, ke li spuras HOMON -- ano de lia propra raso?

Du vicoj de spuroj gvidis laux kontrauxaj direktoj. Do, la cxasato jam preteriris, rekurante laux la vojo. Dum li pristudis la pli novan spuron, eta trundero defalis de la rando de unu el la piedspuroj al la fundo de la malprofunda impreso -- ha, do, la spuro estas tute nova, la predo nur lastatempe preteriris.

Tarzan resvingis sin inter la arbojn, kaj kun rapida senbrueco li veturis alte super la vojo.

Iom pli ol kilometron li iris, kiam li trafis la nigran batalonton, kiu staris en malgranda senarbusta loko. En lia mano estis la svelta pafarko, cxe kies sxnuro li jam metis unu el la mortigaj sagoj.

Kontraux li trans la apertejeto staris Horta, la apro, kun mallevita kapo kaj sxauxmomakulitaj dentegoj, preta por ataki.

Tarzan mirante rigardis la strangan estajxon sub li -- forme tiom simila al li, tamen tiom malsama je vizagxo kaj hauxtkoloro. Liaj libroj portetis la NEGROn, sed kiom malsamis la plata, morta presajxo de cxi tiu glata ebona estajxo, kiu vivoplene pulsadis.

Dum la viro staris tie kun strecxita kordo, Tarzan rekonis en li ne tiom la NEGROn kiel la ARKPAFISTOn de la bildlibro --

A -- Arkpafisto

Mirinde! Tarzan preskaux rivelis sin pro la profunda ekscitigxo de tiu eltrovo.

Sed aferoj subaj komencis plenumigxi. La tendenoplena nigra brako longe retiris la sagon; Horta, la apro, atakis, kaj tiam la nigrulo delasis la venenan sageton, kaj Tarzan vidis gxin flugi, rapide kiel penso, por eklogxi en la hirta nuko de la apro.

La sago jxus jxetigxis el la pafarko kiam Kulonga pretigis alian, sed Horta, la apro, tiel rapide atingis lin, ke mankis al li tempo por pafi gxin. La nigrulo unusalte entute transsaltis la alkurantan beston, kaj turnante sin kun nekredebla rapideco li plantis duan sagon en la dorso de Horta.

Tiam Kulonga ensaltis apudan arbon.

Horta rade turnis sin por ankorauxfoje ataki la malamikon; dekon da pasxoj li faris, tiam stumblis kaj falis sur la flankon. Dum momento liaj muskoloj konvulsie strecxigxis kaj malstrecxigxis, tiam li kusxis senmove.

Kulonga saltis malsupren de la arbo.

Per trancxilo pendinte cxe sia flanko, li detrancxis kelkaj grandajn pecojn de la korpo de la apro; kaj meze de la vojo li konstruis fajron, kuirante kaj gxissate mangxante. La ceterajxon li lasis kie gxi falis.

Tarzan estis interesita spektanto. En lia sovagxa brusto feroce brulis la deziro mortigi, sed ecx pli granda estis lia deziro lerni. Li provizore sekvos tiun sovagxan estajxon, kaj ekscios de kie li venis. Li povos trankvile mortigi tiun poste, kiam la pafarko kaj mortigaj sagoj estos demetitaj.

Kiam Kulonga finis sian bankedon kaj malaperis preter apuda kurbo de la vojo, Tarzan silente falis al la grundo. Per sia trancxilo li tondis multajn striojn de viando de la kadavro de Horta, sed li ne kuiris tiujn.

Li ja vidis fajron, sed nur kiam Ara, la fulmo, detruis iun grandan arbon. Lin ege surprizis tio, ke iu ajn gxangala estajxo povus krei la flavrugxajn dentojn, kiuj voras lignon kaj lasas nenion krom pulvoron; kaj li tute ne komprenis, kial la nigra batalanto acxigis sian bongustegan bankedon, plongxigante gxin en la detruantan varmegecon. Eble Ara estas iu amiko, kun kiu la Arkpafisto dividas sian mangxon.

Cxiuokaze, Tarzan ne acxigos bonan viandon tiel stulte; li do forvoris grandan kvanton de la kruda viando, enterigante la ceteron de la kadavro apud la vojo, kie li revenante povos trovi gxin.

Kaj tiam Lordo Greystoke visxis la graskovritajn fingrojn sur la nudaj suroj kaj rekomencis spuri Kulongan, filon de Mbonga, la regxo; samtempe, en fora Londono, alia Lordo Greystoke, la pli juna frato de la patro de la vera Lordo Greystoke, resendis siajn kotletojn al la cxefkuiristo de la klubo cxar ili estis subkuiritaj, kaj, fininte sian bankedon, li trempis siajn fingropintojn en pelvo da aroma akvo kaj sekigis ilin per negxe blanka damasko.

La tutan tagon Tarzan sekvis Kulongan, sxvebante super li inter la arboj kiel iu malica fantomo. Ankoraux du fojojn li vidis tiun jxeti siajn detruajn sagojn -- unu fojon kontraux Dango, la hieno, kaj denove kontraux Manu, la simieto. Ambauxfoje la besto preskaux tuj mortis, cxar la veneno de Kulonga estis tre fresxa kaj tre mortigiva.

Tarzan multe pensis pri tiu mirinda metodo de mortigo dum li malrapide plusvingis sin, sekure for malantaux la predo. Li sciis, ke la piketo de la sago mem ne povus tiel rapide senvivigi tiujn gxangalajn sovagxajn estajxojn, kiuj ofte suferis terurajn sxirigxojn kaj skrapojn kaj kornpikojn dum ili batalis kontraux siaj gxangaloj najbaroj, kaj suficxe ofte resanigxis de tio.

Ne, certe devis esti io mistera pri tiuj lignaj splitetoj, kiuj per nura skrapeto povis mortigi. Li devos pristudi la aferon.

Tiun nokton Kulonga dormis en la forko de arbego; kaj alte super li kauxris Tarzan de la Simioj.

Kiam Kulonga vekigxis, li tuj rimarkis, ke la pafarko kaj sagoj malaperis. La nigra batalanto koleregis kaj timis; sed li pli timis ol koleregis. Li prisercxadis la teron sub la arbo, kaj li prisercxadis la arbon super la tero; sed restis nenia spuro aux de pafarko aux de sagoj -- aux de la nokta sxtelinto.

Kulonge estis terurita. Sian lancon li jxetis kontraux Kalan, kaj ne reprenis; kaj, manke de pafarko kaj sagoj, li ne kapablis defendi sin, escepte se temas pri unusola trancxilo. Lia sola espero estis, atingi la vilagxon de Mbonga tiel rapide, kiel liaj kruroj permesos.

Ke li ne malproksimis de la hejmo, tion li certis; do li rapide ektrotis laux la vojo.

El granda amaso da nepentrebla foliaro kelkajn metrojn for, Tarzan de la Simioj eligxis por silente svingi sin poste.

La pafarko kaj sagoj de Kulonga estis sekure ligitaj alte en la supro de giganta arbo, de kiu peco de sxelo estis detrancxita apud la tero, kaj brancxo estis duone tratrancxita kaj pendanta eble dudek metrojn pli alte. Tiel Tarzan signis la arbarajn vojojn kaj indikis siajn kasxejojn.

Dum Kulonga dauxrigis sian ekskurson, Tarzan proksimigxis al li gxis li iris preskaux rekte super la kapo de la nigrulo. Sian sxnuron li nun tenis volvita en la dekstra mano; li estis preskaux preta por mortigi.

La momento estis prokrastata nur cxar Tarzen volis informigxi pri la celo de la nigra batalanto; kaj baldaux li estis kontentigita, cxar ili subite ekvidis grandan senarbustan apertejon, cxe kies unu flanko staris multaj strangaj nestoj.

Tarzan estis rekte super Kulonga, kiam li eltrovis tion. La arbaro abrupte finigxis, antaux ducent metroj da plantitaj agroj inter la gxangalo kaj la vilagxo.

Tarzan devis tuj agi por malebligi ke la predo eskapu; sed lia vivedukado lasis tiom malmulte da spaco inter decido kaj ago okaze de urgxajxo, ke inter la du restis ecx ne spaco por la nura ombro de penso.

Tiel okazis, ke kiam Kulonga elvenis el la ombro de la gxangalo, maldika sxnuro sinue rapidis super lin de la plej malalta brancxo de arbego rekte cxe la rando de la agroj de Mbonga, kaj antaux ol la filo de la regxo faris duondekon da pasxoj el la gxangalo, rapide masxo striktigxis cxirkaux la kolo.

Tiel rapide Tarzan de la Simioj retiris sian predon, ke la alarmokrio de Kulonga strangoligxis en la laringo. Manon post mano, Tarzan levis la baraktantan nigrulon gxis tiu mezaere pendis de la kolo; tiam Tarzan grimpis al pli alta brancxo, tirante la ankoraux mansvingantan viktimon plene en la sxirmajn verdajxojn de la arbo.

Tie li sekure ligis la sxnuron al fortika brancxo, kaj tiam, grimpante malsupren, plongxigis la cxastrancxilon en la koron de Kulonga. Jen vengxigxis Kala.

Tarzan zorge pristudis la nigrulon, cxar neniam antauxe li vidis homon. Lian okulon kaptis la trancxilo kun sia ingo; li akiris ilin. Lian sxaton ankaux allogis kupra maleoliero, kaj tion li transigis al la propra kruro.

Li studis kaj admiris la tatuajxojn sur la frunto kaj brusto. Li miris pri la akraj fajlitaj dentoj. Li pristudis kaj akiris la pluman kapajxon, kaj tiam li pretigis sin por pli gravaj aferoj, cxar Tarzan de la Simioj malsatis, kaj tie estis viando; viando de mortigito, kiun laux la etiko de la gxangalo li rajtis mangxi.

Kiel ni jugxu lin, laux kiuj normoj, tiun simio-homon kun la koro kaj kapo kaj korpo de angla nobelo, kaj la edukado de sovagxa besto?

Tublaton, kiun li malamis kaj kiu malamis lin, li mortigis en egala batalo, tamen neniam eniris lian cerbon la ideo, mangxi la karnon de Tublat. Tio nauxzus lin same kiel la hommangxado nauxzas nin.

Sed kiu estis Kulonga, ke oni ne mangxu lin same egale kiel Horta, la apron, aux Bara, la cervon? Cxu li ne simple estis alia el la sennombraj sovagxaj estajxoj de la gxangalo, kiuj predas unu cxe alia por satigi la dezirojn de la malsato?

Stranga dubo subite haltigis lin. Cxu liaj libroj ne instruis, ke li estas homo? Kaj cxu ankaux La Arkpafisto ne estas homo?

Cxu homoj mangxas homojn? Ve, li ne sciis. Kial, do, tiu hezitemo? Ankorauxfoje li provis, sed lin venkis eknauxzigxo. Li ne komprenis.

Li nur sciis, ke li ne povos mangxi la karnon de tiu nigra homo, kaj tiel heredita instinkto, epokojn antikva, uzurpis la funkciojn de lia neklera menso kaj savis lin kontraux malobeo al tutmonda legxo, pri kies ekzisto mem li sciis nenion.

Li rapide faligis la kadavron de Kulonga al la tero, deprenis la masxon, kaj denove enarbigxis.


Al cxapitro 10



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>