Tarzan de la simioj

Cxapitro 6

Gxangalaj bataloj


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


La vagado de la tribo ofte kondukis ilin proksimen al la fermita kaj silenta kabano apud la tergardata golfeto. Por Tarzan tiu cxiam estis fonto de senfinaj misteroj kaj plezuro.

Li provis travidi la kurtenitajn fenestrojn, aux, grimpante sur la tegmento, rigardi tra la nigran profundecon de la kameno, vane penante solvi la nekonatajn mirajxojn, kiuj kusxis interne de tiuj fortikaj muroj.

Lia infana imago bildigis mirindajn estajxojn interne, kaj la nura neebleco trudi eniron aldonis miloble al lia deziro penetri.

Horojn li grimpadis cxe tegmento kaj fenestroj, provante eltrovi rimedon por eniri, sed li malmulte atentis la pordon, cxar tiu versxajne estis same solida kiel la muroj.

En sia unua vizito al la regiono, post la aventuro je Sabor, Tarzan, alproksimigxante al la kabano, ekrimarks, ke, defore, la pordo sxajnis esti memstara parto de la muro, en kiu gxi estis fiksita, kaj la unuan fojon li ekpensis, ke eble tio pruvigxos la enirrimedo, kiu tiel longe evitis lin.

Li estis sola, kio ofte okazis kiam li vizitis la kabanon; la historio de la tondrosxtipo, kiu nur kreskadis je rerakontado, tute cxirkauxigis al la forlasita logxejo de la blankuloj ian etoson da strangeco kaj teruro por la simioj.

Oni neniam rakontis al li lian ligitecon kun la kabano. La lingvo de la simioj enhavis tiom malmulte da vortoj, ke ili povis nur malmulte paroli pri tio, kion ili vidis en la kabano, cxar mankis vortoj por precize priskribi aux la fremdulojn aux ties posedajxojn, kaj tial, longe antaux ol Tarzan estis suficxe matura por kompreni, la afero estis jam forgesita de la tribo.

Nur malklare kaj svage Kala klarigis al li, ke lia patro estis stranga, blanka simio, sed li ne sciis, ke Kala ne estas lia patrino.

Do, je tiu tago li iris senpere al la pordo kaj pasigis horojn pristudante gxin kaj fusxante je la cxarniroj, la anso kaj la seruro. Li finfine trafis la gxustan kombinon, kaj la pordo knare malfermigxis antaux liaj surprizoplenaj okuloj.

Dum kelkaj minutoj li ne kuragxis eniri, sed finfine, kiam liaj okuloj alkutimigxis al la nebrila lumo de la interno, li malrapide kaj singarde eniris.

Meze de la planko kusxis skeleto, al kies ostoj mankis cxiu ereto de karno, kvankam restis la sximaj restajxoj de iamaj vestajxoj. Sur la lito kusxis simila hororiga ajxo, malpli granda, kaj en eta apuda lulilo videblis tria, eteta skeleto.

Juna Tarzan donis nur rapidan atenteton al tiuj atestajxoj de terura tragedio de antauxlonga tempo. Lia sovagxa vivo en la gxangalo jam alkutimigis lin al la sperto de mortintaj kaj mortantaj bestoj, kaj, se li scius, ke li regardas la restajxojn de siaj gepatroj, li ne sentus pli fortan emocion.

La mebloj kaj aliaj ajxoj en la cxambro allogis lian atenton. Li zorge kontrolis multajn aferojn -- strangajn ilojn kaj armilojn, librojn, paperojn, vestajxojn -- la malmultajn ajxojn, kiuj travivis la detrupovon de la tempo en la humida atmosfero de la gxangala marbordo.

Li malfermis sxrankojn kaj kestojn, tiujn, kiuj cedis antaux lia malmulta sperto, kaj en ili li trovis enhavojn multe pli bone konservitajn.

Inter aliaj ajxoj li trovis akran cxasistan trancxilon, kontraux kies akra klingo li tuj trancxis al si la fingron. Nerezignante, li dauxrigis siajn eksperimentojn, eksciante, ke li povas haki kaj trancxi lignajn splitojn de la tablo kaj segxoj per tiu nova ludilo.

Tio amuzis lin dum longa tempo, sed kiam li fine enuigxis pri tio, li dauxrigis sian esploradon. En libroplena sxranko li trovis unu libron kun brile buntaj bildoj -- temis pri ilustrita aboco por infano --

A estas Arkisto;
Li pafas je pomo.
B estas Bubo;
"Gxo" estas la nomo.

La bildoj ege interesis lin.

Jen multaj simioj kies vizagxoj similis la lian, kaj aliloke en la libro li trovis, sub "S", kelkajn simietojn kiel tiujn, kiujn cxiutage li vidis trasaltantaj la arbojn de lia praarbaro. Sed nenie videblis bildo de iu ajn el lia popolo; en la tuta libro, neniu similis al Kercxak, aux Tublat, aux Kala.

Komenci li provis pluki la bildetojn de la folioj, sed li baldaux komprenis, ke ili ne estas realaj, kvankam li tute ne sciias, kio ili estas, kaj ne havis vortojn por priparoli ilin.

La boatoj, kaj vagonaroj, kaj bovoj kaj cxevaloj estis por li tute sensencaj, sed ne tiel enigmaj, kiel la strangaj bildetoj, kiuj vidigxis sub kaj inter la kolorbildoj -- li supozis, ke temas pri ia fremda insekteto, cxar multaj havis krurojn, kvankam nenie li povis trovi unu kun okuloj kaj busxo. Jen lia unua renkontigxo kun la literoj, kaj li jam havis pli ol dek jarojn.

Li kompreneble neniam antauxe vidis presitajxon, neniam parolis kun vivantajxo, kiu povis imagi, ke ekzistas tia afero kiel skriblingvo; kaj li neniam vidis iun legi.

Do, ne mirinde, ke la knabeto tute ne povis diveni la sencon de tiuj strangaj bildetoj.

Meze de la libro li trovis sian longtempan malamikon Sabor, la leoninon, kaj iom poste elrigardis Hista, la serpento.

Ha, kiel atentokapta! En sia jardeka vivo li neniam antauxe tiom gxuis ion. Li tiom absorbigxis, ke li ne rimarkis la alvenon de krespusko gxis gxi tute regis cxion kaj la bildetoj farigxis nevideblaj.

Li remetis la libron en la sxrankon kaj fermis la pordon, cxar li ne deziris, ke alia trovu kaj detruu lian trezoron, kaj kiam li eliris en la noktigxon, li fermis post si la grandan pordon de la kabano tiel, kiel gxi estis antaux ol li eltrovis la sekreton de la seruro; sed antaux ol li foriris, li rimarkis la cxasistan trancxilon sur la planko, kie li antauxe jxetis gxin, kaj tiun li prenis kaj kunportis por montri al siaj samtribanoj.

Nur dekon da pasxoj li faris direkte al la gxangalo kiam granda formo levigxis antaux li el la ombroj de arbusto. Li komence supozis, ke temas pri samtribano lia, sed post momento li eksciis, ke gxi estas Bolgani, la gorilego.

Tiel proksima staris tiu, ke li tute ne povos fugxi, kaj eta Tarzan sciis, ke li devos stari kaj batalo por sia vivo; cxar tiuj bestegoj estis la gxismortaj malamikoj de lia tribo, kaj nek unu nek alia iam ajn petis aux donis kompaton.

Se Tarzan estus plenkreskinta virsimiego de sia tribo, li facile venkus la gorilon; sed, cxar li estis nur eta angla knabo, kvankam ege muskola kompare kun similaj, li tute ne havis sxancon antaux tiu kruela kontrauxulo. Sed tra liaj vejnoj fluadis la sango de la plej bona el raso da kuragxaj batalongoj, kaj apogis tion la edukado de mallonga vivo inter la ferocaj brutuloj de la gxangalo.

Li ne timis kiel ni timas; lia eta koro des pli rapide batadis, sed pro ekscitigxo kaj entuziasmo pri aventuro. Se venus la okazo, li eskapus, sed nur pro tio, ke laux sia jugxo li tute ne povos konkeri la grandan estajxon, kiu frontas lin. Kaj cxar logiko montris al li, ke neeblos sukcesa fugxo, li rekte, kuragxe kaj ne flankigxante trafis la gorilon, sen muskoltremo aux alia indiko pri paniko.

Efektive, li renkontis la brutulon meze de ties atako, bategante ties korpegon per siaj pugnoj same senefike kvazaux li estus musxo atakanta elefanton. Sed en unu mano li ankoraux tenis la trancxilon, kiun li trovis en la patra kabano, kaj kiam la brutulo, frapante kaj mordante, envolvis lin, la knabo hazarde turnis la pinton al la hara brusto. Kiam la trancxilo sinkis profunde en gxian korpon, la gorilo eksxrikis pro doloro kaj kolero.

Sed en tiu mallonga sekunda la knabo lernis, kiel uzi sian akran kaj brilan ludilon; kaj kiam la sxiranta, batanta besto tiris lin al la tero, li ree kaj ree plongxigis la klingon gxis la tenilo en ties bruston.

La gorilo, batalante laux la maniero de sia speco, bategadis per la nepugnita mano, kaj sxiris la karnon cxe la gorgxo kaj brusto de la knabo per siaj dentegoj. (1)

Dum momento ili kunruligxis sur la tero en la feroca furiozeco de batalo. Pli kaj pli malforte la sxirita kaj sanganta brako enpusxis la longan, akran klingon; tiam la eta formo spasme rigidigxis, kaj Tarzan, la juna Lordo Greystoke, defalis senkonscie sur la mortinta kaj putranta vegetalaro, kiu tapisxis lian gxangalan hejmon.

Du kilometrojn for en la arbaro, la tribo auxdis la ferocan defion de la gorilo, kaj, cxar tia estis la kutimo kiam minacis dangxero, Kercxak kunvokis sian popolon, parte por reciproka protektado kontraux komuna malamiko -- eble temis pri kelkaj goriloj -- kaj ankaux por kontroli, ke cxiuj tribanoj cxeestas.

Oni baldaux rimarkis, ke mankas Tarzan, kaj Tublat forte kontrauxstaris la ideon sendi helpon. Kercxak mem ne multe sxatis la strangan bubeton, kaj pro tio atentis Tublaton kaj, fine, gxibante la sxultrojn, turnis sin al la foliaro, sur kiu li intencis dormi.

Sed Kala havas alian intencon; fakte, sxi atendis nur suficxe longe por informigxi, ke Tarzan malaperis, kaj tuj poste estis kvazaux fluganta tra la matajn brancxojn al la punkto, de kiu oni povis ankoraux klare auxdi la kriojn de la gorilo.

Jam noktigxis, kaj frua luno sendis sian palan lumon por siluetigi strangajn, groteskajn ombrojn inter la densa foliaro de la arbaro.

Kelkloke la brilaj radioj penetris gxis la tero, sed ili pliparte servis nur por akcentigi la stigxian nigrecon de la gxangala profundeco.

Kiel iu granda fantomo, Kala sensone svingis sin de arbo gxis arbo; nun lerte kurante laux brancxego, nun svingigxante tra la spaco pinte de alia, nur por ekkapti tiun de fora arbo en sia rapida progreso al la sceno de la tragedio, kiu, laux sxia scio pri la gxangala vivo, okazas nur mallongdistance antaux sxi.

La krioj de la gorilo proklamis, ke gxi gxismorte batalas kun iu alia logxanto de la terura arbaro. Subite cxesigxis tiuj krioj, kaj morta silenteco regnis en la gxangalo.

Kala ne povis kompreni, cxar en la fino la vocxo de Bolgani elbruigis agonion de suferado kaj mortigxo, sed al sxi venis nenia sono, per kiu sxi povis konstati la identecon de lia kontrauxulo.

Ke sxia eta Tarzan povus detrui virgorilegon, tion sxi sciis nekredebla, kaj tial, alproksimigxante al la loko, de kiu venis la sonoj de la batalo, sxi pli singarde movigxis, kaj fine, malrapide kaj kun ekstrema prudenteco, sxi trairis la malplej altajn brancxojn, avide rigardante la lunmakulitan nigrecon por ia signo de la luktantoj.

Baldaux sxi renkontis ilin, kusxantajn en eta malferma spaco sub la brila lumo de la luno -- la sxiritan kaj sangan formon de eta Tarzan, kaj apud tio grandan virgorilegon, entute mortintan.

Kun mallauxta krio, Kala rapidis al Tarzan, kaj levante cxe la bruston la povran, sangokovritan korpon, auxskultis por signon de vivo. sxi auxdis tion, nur mallauxtan -- la malfortikan batadon de la eta koro.

Sxi tenere portis lin tra la inkeca gxangalo al la bivakejo de la tribo, kaj multajn tagnoktojn sxi garde sidadis apud li, portante al li nutrajxon kaj akvon, kaj forbrosante la musxojn kaj aliajn insektojn de liaj kruelaj vundoj.

Pri medicino kaj hxirurgio, la povrulino sciis nenion. sxi povis nur leki la vundojn, kaj tiel sxi purigadis ilin, ke la kuracado de la naturo des pli rapide funkciu.

Tarzan komence rifuzis mangxi ion ajn, nur ruligxis kaj spasmis pro febra delirado. Li deziris nur akvon, kaj tion sxi alportis al li laux la sola metodo, kiun sxi konis -- porti gxin en la propra busxo.

Neniu homa patrino povus montri pli sinoferan amon ol tiu povra, sovagxa brutulo por la eta orfa bubo, kiun la sorto donis al sxia prizorgado.

Finfine lin forlasis la febro, kaj la knabo komencis resanigxi. Tra liaj strecxitaj lipoj pasis nenia plenda vorto, kvankam egis la doloro de liaj vundoj.

Parto de lia brusto estis forsxirita gxis la ripoj, el kiuj tri estis rompitaj pro la bategoj de la gorilo. Unu brako estis preskaux detrancxita per la gigantaj dentegoj, kaj granda peco estis sxirita de lia kolo, montrante la jugularan vejnegon, kiun nur per miraklo la kruelaj makzeloj maltrafis.

Kun la stoikeco de la brutuloj, kiuj edukis lin, li silente toleris sian suferadon, preferante forrampi de la aliaj kaj kusxi kuntirigxinte en iu aro da altaj greseroj, prefere ol montri antaux iliaj okuloj sian mizerecon.

Nur Kalan li gxojis havi apud si, sed nun, kiam li pli bone fartis, sxi pli longe forestis, sercxante mangxajxojn; cxar tiu amanta besto preskaux ne mangxis suficxe por subteni la propran vivon dum Tarzan malsanegis, kaj sekve nun restis nura ombro de sia antauxa persono.


(1) Noto de la tradukinto: Burroughs verkis cxi tiun romanon en la jaro 1914, kiam oni ankoraux supozis, ke goriloj estas monstroj. Ni hodiaux bone scias, ke la goriloj estas neagresemaj, inteligentaj, foje ecx amikemaj kuzoj de la homo; en Usono trovigxas kelkaj, kiuj ecx povas konversadi per signolingvo.

Al cxapitro 7



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>