Tarzan de la simioj

Cxapitro 7

La lumo de la sciado


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Post tempo, kiu sxajnis eterna por la eta suferanto, tiu denove povis marsxi, kaj ekde tiam lia resanigxo estis tiel rapida, ke post ankoraux unu monato li estis tiel fortika kaj aktiva kiel antauxe.

Dum sia resanigxo, li multfoje pripensadis la batalon kontraux la gorilo, kaj lia unua penso estis, rehavigi al si la mirindan armileton, kiu transformis lin de senespereble superata malfortikulo al la superulo de la granda terurulo de la gxangalo.

Ankaux, li volis reiri al la kabano kaj dauxrigi siajn enketojn pri ties mirindaj enhavajxoj.

Do, frue en unu mateno, li ekiris je sia vojagxo. Post mallonga sercxado li trovis la mangxpurigitajn ostojn de la lastatempa malamiko, kaj apude, preskaux kasxitaj sub la falintaj folioj, li trovis la trancxilon, jam rugxan pro rusto pro ties tempopasigo apud la grunda humideco kaj la sekigxinita sango de la gorilo.

Ne placxis al li la sxangxo je ties antauxe brila kaj glima suprajxo; sed gxi restis dangxera armilo, tia, de kia li intencis profiti, kiam ajn tio oportunis. Li pensis, ke jam li ne forkuros de la kapricaj atakoj de maljuna Tublat.

Post ankoraux momento li atingis la kabanon, kaj pasis mallonga tempo antaux ol li malsxlosis gxin kaj eniris. Lia unua celo estis, prilerni la mehxanismon de la seruro, kaj tion li faris, zorge studante gxin dum la pordo restis malfermita; tiel li precize lernis, kiel gxi povas teni la pordon, kaj kiel gxi ellasigxis je lia tusxo.

Li lernis, ke li deinterne fermi kaj sxlosi la pordon, kaj tion li faris, ke li tute ne gxenigxu dum sia trasercxado.

Li komencis lauxsisteman sercxadon tra la kabano; sed lian atenton baldaux kaptis la libroj, kiuj sxajne strange kaj potence influis lin, pro kio li povis atenti preskaux nenion alian pro la logo de la mirinda enigmo, kiun proponis al li ilia celo.

Inter la aliaj libroj trovigxis instrulibro, kelkaj porinfanaj legolibroj, multenombraj bildligroj, kaj vortarego. Cxiujn li ekzamenis, sed lian atenton pleje kaptis la bildoj, kvankam lian miron kaj plej profundan pensadon kaptis la strangaj insektetoj, kiuj kovris la pagxojn senbildajn.

Kauxrante super siaj suroj sur la tablosupro en la kabano konstruita de sia patro -- kun la glata, bruna, nuda korpeto klinita super la libro, kiu sternigxis sur liaj fortaj, sveltaj manoj, kaj kun la longa, nigra hararego pendanta cxirkaux la belforma kapo, kaj kun la brilaj, inteligentaj okuloj -- Tarzan de la simioj, eta primitivulo, prezentis bildon plenan samtempe de patoso kaj de promeso -- alegorian formon de la praa, kiu palpas sian vojon tra la nigra nokto de nescio al la lumo de lernado.

Lia vizagxeto strecxigxis pro studado, cxar li parte komprenis, nebule kaj svage, la rudimentojn de penso, kies destino estis, farigxi la sxlosilo kaj la solvo por la enigma problemo de la strangaj insektetoj.

En la manoj estis lernolibro malfermita cxe bildo de simieto, kiu similis lin, sed kiun kovris, escepte manojn kaj vizagxon, stranga, bunta pelto, cxar tio li supozis la jakon kaj pantalonon. Sub la bildo staris kvin insektetoj --

KNABO.

Kaj li jxus eltrovis en la teksto sur la pagxo, ke tiuj kvin multfoje kaj samsekve ripetigxis.

Alian fakton li lernis -- ke ekzistas relative malmultaj unuopaj insektetoj; sed tiuj multfoje ripetigxis, foje sole, pli ofte kune kun aliaj.

Li malrapide turnis la pagxojn, trarigardante la bildojn kaj la tekston por ripeto de tiu kombino K-N-A-B-O. Li baldaux trovis tion sub bildo de alia simieto kaj stranga besto, kiu marsxis kvarpiede kiel sxakalo kaj iomete similis tion. Sub tiu bildo la insektetoj aperis jene:

KNABO KAJ HUNDO

Jen ili, la tri insektetoj kiujn cxiam akompanis la simieto.

Li progresis, do, tamen tre, tre malrapide, cxar malfacilan kaj penigan taskon li nesciante fiksis por si -- taskon, kiu por vi kaj mi eble sxajnus neebla -- lerni legi, havante ecx ne la plej etan scion pri literoj aux skriba lingvo, ecx ne ideeton, ke ekzistas tiaj aferoj.

Li ne sukcesis post tago, aux semajno, aux monato, aux jaro; sed malrapide, treege malrapide, li lernis, post kiam li ekkaptis la eblajxojn de tiuj insektetoj, kaj jam je la dek-kvina jaroj li konis la diversajn literkombinojn, kiuj simbolis cxiun bildan formon en la eta lernolibro kaj en unu aux du el la bildlibroj.

Pri la signifoj kaj utiloj de la artikoloj kaj konjunkcioj, verboj kaj adverboj kaj pronomoj, li nur svage konceptetis.

Unu tagon, kiam li estis dek-dujara, li trovis plurajn krajonojn en antauxe nerimarkita tirkesto sub la tablo, kaj, utiligante unu el ili por skrapi sur la tablosupro, li felicxigxis rimarki la nigran linion, kiun gxi postlasis.

Tiom penege li laboris je tiu nova ludilo, ke la tablosupro baldaux farigxis amaso da serpentumaj masxoj kaj neregulaj linioj, kaj la krajonopinto forrodigxis gxis la ligno. Poste li prenis alian krajonon, sed tiufoje li havis difinitan celon.

Li intencis provi kopii kelkajn el la insektetoj, kiuj rampis sur la pagxoj de liaj libroj.

La tasko estis malfacila, cxar li tenis la krajonon same kiel oni tenas ponardon, kio ne multe faciligas aux la skribadon aux la legeblecon de la rezulto.

Sed dum monatoj li malrezignis, kiam ajn li povis veni al la kabano, gxis finfine, per ripeta eksperimentado, li trovis metodon por teni la krajonon, kiu plej bone permesis, ke li gvidu kaj regu gxin, kaj li fine povis, almenaux neperfekte, reprodukti iun ajn el la insektetoj.

Tiel li komencis skribi.

Kopiado de la insektetoj instruis al li alian aferon -- ilian nombron; kaj kavankam li ankoraux ne povis nombri, kiel ni komprenas tion, li tamen havis ideon pri kvanto, bazante siajn kalkulojn je la nombro de fingroj sur unu mano.

Lia sercxado de la diversaj libroj konvinkis lin, ke li jam eltrovis cxiujn diversspecajn insektetojn plej ofte ripetatajn en kombinajxoj, kaj tiujn li tre facile arangxis laux gxusta ordo pro la ofteco, je kiu li trafoliumis la fascinan bildlibron.

Lia klerigxado progresis; sed liaj plej gravaj eltrovoj venis el la neelcxerpebla konservejo de la ilustrita vortarego; cxar li pli lernis pere de bildoj ol pere de teksto, ecx jam komprenante la signifon de la insektetoj.

Kiam li eltrovis la arangxon de vortoj laux aboca ordo, li gxuis sercxi kaj trovi la kombinojn, kiujn li jam konas, kaj la vortoj ilin sekvantaj, ties definoj, plukondukis lin tra la labirinto de erudigxado.

Kiam li estis dek-sepjara, li jam lernis legi la simplan infanan lernolibron, kaj plene konsciis la veran kaj mirindan celon de la insektetoj.

Li jam ne sentis honton pri sia senhara korpo aux homaj trajtoj, cxar lia rezonivo jam informis lin, ke li estas de alia raso ol siaj sovagxaj kaj haraj kunuloj. Li estas H-O-M-O, ili estas S-I-M-I-O-J, kaj la simietoj trakurantaj tra la arbarosupro estas S-I-M-I-E-T-O-J. Li cetere sciis, Sabor estas L-E-O-N-I-N-O, kaj Histah S-E-R-P-E-N-T-O, kaj Tantor E-L-E-F-A-N-T-O. Kaj tiel li lernis legi. De tiam, li rapide progresis. Helpe de la vortarego kaj la aktiva intelekto de sana menso herede dotita je pli ol ordinara rezonkapablo, li lerte konjektis pri multo, kiun li ne povis vere kompreni, kaj suficxe ofte liaj konjektoj trafis proksime al la vero.

Multajn interrompojn pri lia klerigxado kauxzis la migremo de lia tribo, sed ecx apartigite de siaj libroj, li cerbe aktivis, dauxre sercxante la misterojn de lia fascina maroto.

Pecojn de sxelo kaj plataj folioj, ecx glataj regionetoj de nuda tero, provizis al li la kajerpagxojn, sur kiuj li povis skrapi, per la pinto de sia cxastrancxilo, la lecionojn lernatajn.

Ankaux li ne neglektis la pli severajn devojn de la vivo, sekvante sian emon solvi la misteron de la libraro.

Li ekzercadis je sia sxnuro kaj ludis per la akra trancxilo, kiun li lernis teni akra per frotado je plataj sxtonoj.

La tribo kreskis post la alveno de Tarzan, cxar estrate de Kercxak ili povis fortimigi la ceterajn tribojn el sia gxangalregiono; tial ili havis suficxe da mangxajxoj, kaj preskaux ne suferis pro la predemo de najbaroj.

La junaj virsimioj, maturigxante, do lernis, ke estas pli komforte trovi edzinojn elinter sia tribo, aux, kaptinte inon el alia tribo, revenigi tiun por logxi en la bando de Kercxak kaj amike vivi kun li, ol provi starigi proprajn novajn grupetojn aux batali kontraux la preskaux nevenkebla Kercxak por hejmtriba supereco.

Unu pli feroca ol siaj kunuloj foje provis tiun lastan alternativon, sed gxis nun aperis neniu, kiu povus venki tiun fortan kaj brutecan simiegon.

Tarzan okupis nekutiman lokon en la tribo. Ili sxajnis opinii lin unu el ili, tamen iel malsama. La pli agxaj virsimiegoj aux entute malatentis lin aux tiom terure malamegis lin, ke, manke siajn mirindajn flekseblecon kaj rapidecon kaj la ferocan protektemon de la grandega Kala, li estus junagxe mortigita.

Plej konsekvence malamikis lin Tublat, sed pere de Tublat, kiam li estis dektrijara, subite cxesigxis la persekutado fare de liaj malamikoj, kaj ili entute lasis lin negxenata, krom okaze de la fojaj amokoj -- la strangaj frenezoj, kiuj trafas multajn el la pli ferocaj gxangalaj bestoj. Tiam, neniu povis esti sekura.

Je la tago, kiam Tarzan akiris siaj rajton de estimo, la tribo grupigxis en natura amfiteatreto, kiun la gxangalo lasis libera de la enplektemaj lianoj kaj rubusoj, en kavo inter kelkaj montetoj.

Tiu apertejo estis preskaux precize ronda. Cxiuflanke staris la gigantoj de la netusxita arbaro; la matigxinta vepraro tiom kunpusxigxis inter la trunkegoj, ke eblis eniri la etan, ebenan arenon nur pere de la supraj brancxoj de la arboj.

Cxi tie, sekure kontraux interrompo, ofte grupigxis la tribo. Centre de la amfiteatro staris unu el tiuj strangaj elgrundaj tamtamegoj, kiujn la homsimiluloj konstruas por siaj strangaj ritoj, kies sonojn homoj auxdas en la profundoj de la gxangalo, sed kiujn neniu iam ajn vidis.

Multaj vojagxantoj vidis la tamburojn de la simiegoj, kaj kelkaj auxdis la sonojn de ilia batigxado kaj la bruon de la sovagxa kaj stranga festivalado de tiuj unuaj gxangalaj mosxtoj, sed Tarzan, Lordo Greystoke, sendube estas la unusola homo, kiu iam ajn partoprenis la ferocan, frenezan, ebriigan dibocxon de la DumDumo.

El tiu primitiva funkcio sendube kreskis cxiuj formoj kaj ceremoniajxoj de la modernaj eklezio kaj sxtato, cxar tra la sennombraj epokoj, de antaux la plej praaj remparoj de naskigxanta homeco, niaj ferocaj, harkovritaj prapatroj dancis la ritojn de la DumDumo je la sono de ilia grunda tamtamego, sub la brila lumo de tropika luno en la profundejo de gxangalego, kiu staras hodiaux nesxangxita de tiu longe forgesita nokto en la svagaj, nepripenseblaj epokoj de la jam longe mortinta pasinteco, kiam nia unua hirta prapatro alterigxis de flirtanta brancxo kaj malpeze saltis sur la molan torfon de tiu unua kunvenejo.

Je la tago kiam Tarzan gajnis sian liberigxon de tiu persekutado, kiu senkompate sekvis lin dum dekdu el liaj dektri jaroj da vivo, la tribo, jam kun cent anoj, silente grupvojagxis tra la plej malalta teraso de la gxangala arbaro kaj sensone falis sur la grundon de la amfiteatro.

La ritoj de la DumDumo signis gravajn okazojn en la vivo de la tribo -- venkon, kapton, mortigon de iu grandega kaj feroca gxangalano, morto aux estigxo de regxo; kaj ili okazis kun konvena ceremonieco.

Hodiaux temis pri la mortigo de simiego, ano de alia tribo, kaj kiam la popolo de Kercxak eniris la arenon, ili vidis du virsimiegojn, kiuj portis inter si la kadavron de la venkito.

Ili kusxigis la sxargxon antaux la tamtamego, poste gardkauxris tie apud gxi, dum la ceteraj tribanoj faldis sin en herbaj nicxoj por dormi gxis la lunlevigxo signalos komencigxon de la sovagxa orgio.

Dum horoj regnis absolute silenteco en la maldensejeto, krom se temis pri la rauxkaj grakoj de brile plumitaj papagoj, aux la kricxado kaj pepado de la mil gxangalaj birdetoj, kiuj sencxese saltflugis inter la buntaj orkideoj kaj multkoloraj floroj, kiuj girlandis la milnombrajn, muskozajn brancxojn de la regxarboj.

Finfine, kiam mallumo volvis la gxangalon, la simioj komencis vekigxi, kaj ili baldaux faris grandan rondon cxirkaux la tamtamego. La inoj kaj idoj kauxris laux maldika linio cxirkaux la ekstera periferio de tiu rondo, dum gxuste antaux ili rangis la viraj plenkreskuloj. Antaux la tamtamego sidis tri maljunulinoj; cxiu portis nodoplenan brancxon longan je 40-50 centimetroj.

Malrapide, mallauxte ili komencis frapetadi la resonan suprajxon de la tamtamego dum la unuaj malbrilaj radioj de la levigxanta luno argxentis la cxirkauxajn arbosuprojn.

Dum pli intensigxis la lumo en la amfiteatro, la inoj intensigis la oftecon kaj forton de tiuj batoj, gxis baldaux sovagxa, ritma bruego satplenigis la gxangalegon kilometrojn je cxiu direkto. Grandegaj, ferocaj brutoj cxesis cxasi, levante la orelojn kaj kapojn, por auxskulti la malakutan batadon, kiu signis la DumDumon de la simioj.

Iu el tiuj foje levis sian altan krion aux tondrecan mugxon kiel respondan defion kontraux la sovagxa bruego de la homsimiluloj, sed neniu alproksimigxis por rigardi aux ataki, cxar la simiegoj, plennombre kunvenintaj, kreis fortan estimon en la brustoj de siaj gxangalaj najbaroj.

Dum la bruo de la tamtamego gxissurdige lauxtigxis, Kercxak saltis en la malplenan lokon inter la kauxrantaj virsimioj kaj la tamtamantinoj.

Rektigxante, li reklinigis la kapon kaj, kuragxe rigardante la okulon de la levigxanta luno, li bategis sian bruston per siaj haraj manegoj kaj eligis sian timigan, mugxan kricxon.

Unu -- du -- tri fojojn tiu terura kriego sonoris tra la estajxoplena soleco de tiu neparoleble viva, tamen neparoleble morta, mondo.

Tiam, kauxre, Kercxak sensone glitis cxirkaux la largxan rondon, zorge evitante la mortinton, kiu kusxis antaux la altaro-tamtamego, sed, preterirante, li fiksis siajn ferocajn, kruelajn, rugxajn okuletojn cxe la kadavro.

Tiam alia virbesto saltis en la arenon, kaj, ripetante la hororigajn kriojn de la regxo, sxtele postsekvis tiun. Alia kaj ankoraux alia sekvis laux rapida sinsekvo, gxis la gxangalo reverberis por la nun preskaux senpauxzaj sonoroj de iliaj sangavidaj hurloj.

Jen la defio kaj la cxaso.

Kiam cxiuj plenkreskaj virsimiloj jam aligxis tiun maldikan vicon de cirkulantaj dancantoj, komencigxis la atako.

Kercxak, kaptinte klabegon el la amaso, kiu tiucele kusxis apude, furioze jxetis sin kontraux la mortinta simio, bategante la kadavron, samtempe eligante la grauxlojn kaj kriojn de batalo. Nun kreskis la bruo de la tamtamego, kaj ankaux la ofteco de la bategoj, kaj la batalantoj, poe alproksimigxante la viktimon de la cxaso kaj liverante bategon de la klabo, aligxis la frenezan peladon de la Danco de Morto.

Tarzan trovigxis meze de tiu sovagxa, salteganta hordo. Lia bruna, sxvitanta, muskola korpo, glimanta en la lunlumo, suple kaj gracie brilis inter la malpuraj, mallertaj kaj harkovritaj brutoj cxirkauxantaj lin.

Neniu estis pli sxtelira en la mima cxaso, neniu pli feroca ol li dum la sovagxa feroceco de la atako, neniu tiel alte saltis en la aeron dum la Danco de Morto.

Dum la brua kaj rapideco de la tamtambatoj kreskis, la dancantoj versxajne ebriigxis pro la sovagxa ritmo kaj la sovagxaj hurloj. Plimultigxis iliaj saltoj kaj saltegoj, salivo gutis de iliaj nudaj dentegoj, kaj sxauxmo makulis iliajn lipojn kaj brustojn.

Duonan horon tiu stranga danco dauxris, gxis, je signalo de Kercxak, ekcxesigxis la bruo de la tamtamego kaj la tamtamantinoj rapide forkuris tra la vico de dancantoj gxis la ekstera rando el kauxrantaj spektantoj. Tiaj, unuanime, la viroj jxetis sin kontraux la ajxo, kiun iliaj foregaj batoj jam amase pulpigis.

Karno malofte atingis iliajn makzelojn laux satigaj kvantoj, do tauxga fino por tiu sovagxa ceremonio estis la gusto de fresxe mortigita viando, kaj ili nun turnis sian atenton al la vorado de la mortinta malamiko.

Dentegoj pusxigxis en la kadavron, por forsxiri grandajn amasojn; la plej potencaj simiegoj havigis al si la plej bongustajn pecojn, dum la malpli potencaj devis cirkuli cxirkaux la ekstera rando de la luktado, grauxle atendante okazon trapusxi sin kaj ekkapti perditan peceton aux forsxteli restantan oston antaux ol cxio malaperos.

Tarzan, pli ol la simioj, deziris kaj bezonis karnon. Deveninte de raso da viandovorantoj, neniam en sia vivo, li pensis, li satigis sian apetiton por bestodevena nutrajxo; kaj nun lia lertmova korpeto travermis la amason da luktantaj, sxirantaj simioj, penante havigi al si parton, kiun lia forteco ne kapablus gajni por li.

Cxe lia flanko pendis la cxastrancxilo de lia nekonata patro, en ingo, kiun li mem kreis kopie de unu, kiun li vidis inter la bildoj de liaj trezorlibroj.

Li finfine atingis la rapide malaperantan feston, kaj per sia akra trancxilo li detondis porcion pli grandan ol li esperis, tutan harkovritan antauxbrakon, kie gxi etendigxis sub la piedoj de la potenca Kercxak, kiu estis tiom okupita je la regxa rajto sxtopmangxi sin, ke li ne rimarkis tiun agon de lèse majesté.

Do eta Tarzan tordigxis elsub la batalanta amaso, tenante sian teruran premion cxe la brusto.

Inter tiuj, kiuj sensukcese cirkulis cxe la rando de la bankedantoj, trovigxis maljuna Tublat. Li estis inter la unuaj por mangxi, sed retirigxis kun granda porcio por kviete mangxi; nun li reiris por alia porcio.

Tiam li rimarkis Tarzanon dum la knabo elvenis elsub la skrapanta, kunpusxigxanta simiamaso, kun tiu harkovrita antauxbrako tenata firme cxe lia korpo.

La etaj, kunproksimaj, vejnoplenajaj, porkecaj okuloj de Tublat jxetis kruelajn malamoglimojn kiam ili trafis la celon de lia malsxatego. Ankaux en ili vidigxis avideco por la bongustajxon, kiun portis la knabo.

Sed Tarzan same rapide rimarkis sian arhxmalamikon, kaj, diveninte la intencon de la granda besto, li lerte forsaltis al la inoj kaj idoj, esperante kasxi sin inter ili. Tublat tamen proksime sekvis lin, kaj li ne havis okazon por sercxi kasxlokon, sed ekkonsciis, ke nur malfacile li entute povos eskapi.

Li rapide kuris al la cxirkauxaj arboj, kaj lertsalte atingis malsupran brancxon per unu mano, kaj tiam, prenante la sxargxon inter la dentoj, li rapide grimpis supren, proksime sekvate de Tublat.

Supren, supren li iris al la flirtanta pinto de alta monarhxo de la arbaro, kien lia multpeza persekutanto ne kuragxos sekvi lin. Tie li sidis, jxetante ofendojn kaj insultojn kontraux la kolerega, busxe sxauxmanta besto, kiu atendis dudek metrojn sub li.

Kaj Tublat ekamokis.

Kun hororigaj hurloj kaj mugxoj li alterigxis, inter la inojn kaj idojn, pusxegante siajn dentegojn en dekon da nuketoj kaj sxirante karnpecegojn el la dorsoj kaj brustoj de la inoj, kiujn li sukcesis kapti.

Sub la brila lunlumo Tarzan vidis la tutan frenezan karnavalon da kolerego. Li vidis la inojn kaj idojn rapidi al la sekureco de la arboj. Tiam la virsimiegoj meze de la areno sentis la dentegojn de sia amokigxinta kunulo, kaj unuanime ili fandigxis kun la nigraj ombroj de la superpendanta arbaro.

Restis nur unu en la amfiteatro krom Tublat, malfruigxanta ino, kiu rapide kuris al la arbo, kie sidis Tarzan, kaj proksime post sxi venis la terura Tublat.

Temis pri Kala, kaj tuj kiam Tarzan vidis, ke Tublat proksimigxas al sxi, li ekfalis kun la rapideco de falanta sxtono, de brancxo al brancxo, al sia adoptopanjo.

Nun sxi estis sub la superpendantaj brancxoj, kaj proksime super sxi kauxris Tarzan, atendante la rezulton de la konkurso.

Sxi saltis superen, kaptante malaltan brancxon, sed preskaux super la kapto de Tublat, tiel proksime li venis al sxi. sxi devus esti sekura, sed auxdigxis sxira sono, la brancxo rompigxis kaj faligis sxin rekte sur la kapon de Tublat, faligante tiun al la tero.

Ambaux tuj saltis pieden, sed kiel ajn rapide ili agis, Tarzan pli rapide agis, kaj la kolerega virsimiego trovis sin fronte kun la homido, kiu staris inter li kaj Kala.

Nenio povus pli placxi al la feroca besto, kaj kun triumfa mugxo li saltis sur la etan Lordon Greystoke. Sed liaj dentegoj neniam kunpusxigxis en tiu nukse bruna karno.

Muskola mano etendigxis kaj ekkaptis la harkovritan gorgxon, kaj alia plongxigis akran cxastrancxilon dekon da fojoj en la largxan bruston. La batoj fulme falis, kaj cxesigxis nur kiam Tarzan sentis la malrigidan formon forfali de sub li.

Kiam la korpo falis surteren, Tarzan de la Simioj metis sian piedon sur la nukon de sia tutviva malamiko kaj, levante siajn okulojn al la plenluno, reklinigis sian ferocan junan kapon kaj elvocxigis la sovagxan kaj teruran kriegon de sia popolo.

Unu post alia, la tribanoj desvingis sin de siaj arbaraj kasxejoj kaj formis rondon cxirkaux Tarzan kaj lia venkita malamiko. Kiam cxiuj alvenis, Tarzan turnis sin al ili.

"Mi estas Tarzan," li kriis. "Mi estas granda mortiganto. Cxiuj estimu Tarzanon de la Simioj kaj Kalan, lian panjon. Trovigxas neniu inter vi tiom potenca, kiom Tarzan. Liaj malamikoj gardu sin."

Rekte rigardante la kruelajn, rugxajn okulojn de Kercxak, la juna Lordo Greystoke batadis sian potencan bruston kaj ankorauxfoje elhurlis sian rauxkan defikriegon.


Al cxapitro 8



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>