Tarzan de la simioj

Cxapitro 27

Refoje la giganto


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Taksio haltis antaux malnovmoda logxejo cxe la urbolimoj de Baltimoro en Usono.

Viro kvardekjara, fortika kaj kun regulaj trajtoj, elpasxis kaj, paginte la sxoforon, forsendis lin.

Post momento la pasagxero estis eniranta la librarejon de la malnova hejmo.

Ha, s-ro Kanler!" elkriis maljunulo, ekstarante por saluti lin.

"Bonan vesperon, kara Profesoro," kriis la viro, etendante amikeman manon.

"Kiu enlasis vin?"

"Esmeralda."

"Sxi do informos al Jane pri tio, ke vi alvenis," diris la maljunulo.

"Ne, Profesoro," respondis Kanler, "cxar mi cxefe venis por paroli kun vi."

"Ha, mi estas honorata," diris profesoro Porter.

"Profesoro," dauxrigis Roberto Kanler, tre zorge, kvazaux pesante siajn vortojn, "mi venis cxivespere por diskuti pri Jane kun vi.

"Vi konas miajn aspirojn, kaj vi bonkore aprobis mian svatadon."

Profesoro Archimedes Q. Porter malkvietis en sia fotelo. Tiu temo cxiam maltrankviligis lin. Tion li ne komprenis. Kanler estis bonega edzigxonto.

"Sed pri Jane," dauxrigis Kanler, "pri sxi mi ne povas kompreni. Sxi prokrastas la aferon unue pro unu kialo, poste pro alia. Cxiam mi sentas, ke sxi retrankviligxas kiam mi gxisas sxin."

"Tamen," diris profesoro Porter. "Tamen, s-ro Kanler, Jane estas filino tute obeema. Sxi kondutos precize laux miaj instrukcioj."

"Mi do povos ankoraux kalkuli je via subteno, cxu?" demandis Kanler, kun tono de malstrecxigxo en la vocxo.

"Certe, sinjoro; certe, sinjoro," eldiris profesoro Porter. "Cxu vi povus tion dubi?"

"Nu, ja ekzistas juna Clayton," sugestis Kanler. "Li cxirkauxflirtadas jam monatojn. Ne sxajnas al mi, ke Jane amas lin; sed krom sia titolo, li lauxdiri heredis atentindan bonhavon de sia patro, kaj ne estus strange -- se li fine konkerus sxin, se ne -- " kaj Kanler pauxzis.

"Tamen, s-ro Kanler; se ne -- kio?"

"Se ne okazos, ke vi decidos peti, ke mi kaj Jane geedzigxu tuj," diris Kanler, malrapide kaj lauxte.

"Mi jam sugestis al Jane, ke tio estus dezirinda," malgaje diris profesoro Porter, "cxar ni ne plu havas la monon por teni cxi tiun domon kaj vivi kiel postulas sxiaj diversaj amikecoj."

"Kion sxi respondis?" demandis Kanler.

"Sxi diris, ke sxi ankoraux ne pretas edzinigxi al iu ajn," respondis profesoro Porter, "kaj ke ni povos foriri kaj logxi sur la bieneto en norda Viskonsino, kiun heredigis al sxi sxia patrino.

"Gxi ja estas pli ol sinsubtena. La prizorgantoj cxiam vivtenis sin de gxi, kaj cetere povis sendi al Jane etan sumon cxiujare. Sxi intencas, ke ni veturu tien je la komenco de la semajno. S-roj Philander kaj Clayton jam antauxveturis por pretigi cxion por ni."

"Clayton iris tien?" diris Kanler, evidente cxagrenita. "Kial oni ne informis min? Mi kun plezuro irus por certigi, ke cxia komfortajxo estos donita."

"Jane sentas, ke ni jam tro sxuldas al vi, s-ro Kanler," diris profesoro Porter.

Kanler estis respondonta kiam auxdigxis la sono de pasxoj en la ekstera koridoro, kaj Jane envenis la cxambron.

"Ho, mi pardonpetas!" sxi kriis, haltante cxe la sojlo. "Mi supozis vin sola, pacxjo."

"Estas nur mi, Jane," diris Kanler, kiu ekstaris. "Cxu vi bonvolos enveni kaj partopreni en la familia diskutado? Ni estis jxus parolantaj pri vi."

"Dankon," diris Jane, enirante kaj akceptante la segxon, kiun Kanler pretigis por sxi. "Mi nur volis informi pacxjon, ke Tobeo morgaux venos de la kolegio por paki siajn librojn. Mi volas, pacxjo, ke vi nepre indiku cxiujn, kies mankon vi povos toleri gxis la auxtuno. Mi petas, ke vi ne portu la tutan libraron al Viskonsino, same kiel vi estus gxin portinta al Afriko se mi ne estus malpermesinta tion."

"Cxu Tobeo jam venis?" demandis profesoro Porter.

"Jes, mi jxus lasis lin. Gxuste nun li kaj Esmeralda diskutas religiajn spertojn sur la antauxa verando."

"Tamen, mi devos tuj paroli kun li!" kriis la profesoro. "Pardonu min dum momento, karaj," kaj la maljunulo rapidis el la cxambro.

Tuj kiam li jam ne povis auxdi, Kanler turnis sin al Jane.

"Atentu, Jane," li malgxentile diris. "Kiom longe dauxros aferoj cxi tiel? Vi ne rifuzis edzinigxi kun mi, sed vi ankaux ne promesis. Mi volas morgaux acxeti la rajtigilon tial, ke ni povus nepublike geedzigxu antaux ol vi foriros al Viskonsino. Ne placxos al mi, kaj certe ne al vi, multe da bruo pri la afero."

Frostigxis al la junulino, sed sxi brave levis la kapon.

"Vi scias, ke tion deziras via patro," aldonis Kanler.

"Jes, mi scias."

Sxia parolado estis preskaux flustra.

"Cxu vi komprenas, ke vi acxetas min, s-ro Kanler?" sxi finfine diris per frosta, sentona vocxo. "Acxetas min, kontraux kelkaj nuraj dolaroj? Vi ja tion komprenas, Roberto Kanler, kaj gxuste tion vi esperas kiam vi pruntis al pacxjo la monon por tiu frenezula aventuro, kiu, se ne estus okazinta ege mistera cirkonstanco, eventualigxus surprize sukcesa.

"Sed vi, s-ro Kanler, estus aparte surprizita. Vi tute ne supozis, ke la aventuro estos sukcesa. Vi estas tro bona komercisto por supozi tion. Kaj vi estas tro bona komercisto por prunti monon por sercxi kasxitan trezoron, aux por prunti monon sen asekuro -- se vi ne havus apartan celon.

"Vi sciis, ke sen asekuro vi povus pli bone superi la honoron de la familio Porter ol vi povus kun gxi. Vi bone komprenis la plej bonan metodon por trudi edzinigxon al mi sen la sxajno de trudo.

"Vi neniam menciis la prunton. Cxe alia viro mi opinius tion indiko de grandanima kaj nobla personeco. Sed vi estas profunda homo, s-ro Roberto Kanler. Mi pli bone konas vin ol vi supozas.

"Mi certe edzinigxos al vi se mankos alia elturnigxo, sed ni tamen komprenu unu la alian."

Dum sxi paroladis, Roberto Kanler alterne rugxigxis kaj paligxis, kaj kiam sxi cxesis paroli li ekstaris, kaj, kun cinika rideto sur sia fortika vizagxo, diris:

"Vi surprizis min, Jane. Mi kredis, ke vi havas pli da memregado -- da fiereco. Vi kompreneble pravas. Mi acxetas vin, kaj mi bone sciis, ke vi tion scias, sed mi opiniis, ke vi preferos preteksti, ke la afero estas alia. Mi estis supozanta, ke via memestimo kaj via Porter-fiereco malhelpus konfesi, ecx al vi mem, ke vi estos acxetitino. Sed kiel ajn placxas al vi, karulino," li legxere aldonis. "Mi havos vin, kaj nur tio interesas min."

La junulino senvorte turnis sin kaj forlasis la cxambron.

Jane tamen ne edzinigxis antaux ol sxi forveturis kun la patro kaj Esmeralda al sia vinskonsina bieneto, kaj kiam sxi froste adiauxis Roberton Kanler je la trajnforveturo, li vokis al sxi, ke li venos al ili post unu-du semajnoj.

Kiam ili atingis la celon, ilin renkontis Clayton kaj s-ro Philander en granda turisma auxto, kiun posedis la unua el tiuj, kaj ili forrapidis tra la densa norda arbaro al la bieneto, kiun la junulino ne vizitis post sia infanagxo.

La biendomo, kiu staris sur altajxeto cent metrojn for de la prizorganto-domo, spertis tutan transformadon dum la tri semajnoj de cxeestado de Clayton kaj s-ro Philander.

La unua importis armeeton da cxarpentistoj kaj masonistoj, tubriparistoj kaj farbistoj de iu fora metropolo, kaj tio, kiu estis kaduka sxelajxo kiam ili venis al gxi, nun estis komforta duetagxa domo plena je cxiu moderna oportunajxo havigebla en la dauxro de mallonga tempo.

"S-ro Clayton, kion vi faris?" elkriis Jane Porter; sxia koro sinkis en sxia brusto kiam sxi taksis la sxajnan elspezegon, kiun li faris.

"Tsss," avertis Clayton. "Ne permesu, ke via patro eksciu. Se vi diros nenion, li nenion rimarkos, kaj mi tute ne povis toleri, ke li vivu en la terura malpurajxejo, kun trovis s-ro Philander kaj mi. Mi faris malmulton kvankam mi volis fari multon. Por li, Jane, mi petas, neniam menciu la aferon."

"Sed vi scias, ke ni ne povos repagi vin," kriis la junulino. "Kial vi volas trudi al mi tiel teruran sxuldon?"

"Ne, Jane," malfelicxe diris Clayton. "Se temus nur pri vi, nu, kredu min, mi estus farinta nenion, cxar mi sciis dekomence, ke tio nur acxigus min antaux viaj okuloj, sed mi ne povis toleri, ke tiu kara maljunulo logxu en la truacxo, kiun ni trovis cxi tie. Mi petas, ke vi kredu, ke mi tion faris nur por li, kaj donu al mi almenaux tiun peceton da plezuro."

"Mi certe kredas vin, s-ro Clayton," diris la junulino, "cxar mi scias, ke vi estas suficxe bonkora kaj malavara por fari tion nur por li -- kaj, ho, Cecil, mi volus povi repagi vin kiel indas -- kiel vi volas."

"Jane, kial vi ne povas?"

"Cxar mi amas alian."

"Kanleron?"

"Ne."

"Sed vi edzinigxos kun li. Li informis min pri tio antaux ol mi forveturis de Baltimoron."

La junulino spasmetis.

"Mi ni amas lin," sxi diris, preskaux fiere.

"Cxu temas pri la mono, Jane?"

Sxi kapjesis.

"Cxu mi do estas malpli dezirinda ol Kanler? Mi havas suficxe da mono, ecx pli, por cxio ajn," li amare diris.

"Mi ne amas vin, Cecil," sxi diris, "sed mi estimas vin. Se mi devos senhonorigi min per tia interkonsento kiu iu ajn viro, mi preferas, ke tiu estu iu, kiun mi jam malsxatas. Mi malamegos la viron, al kiu mi vendos min sen amo, kiu ajn li estu. Vi estos pli felicxa," sxi finis, "sola -- kun miaj estimo kaj amikeco, ol kun mi kaj mia malsxato."

Li ne plu trudis la aferon al sxi, sed se ekzistis en la mondo viro kun murdemo en la koro, tiu estis William Cecil Clayton, Lordo Greystoke, kiam, post semajno, Roberto Kanler haltis antaux la biendomo en sia ronronanta sescilindra auxto.

Pasis semajno; strecxa, senokaza, tamen malkomforta semajno por cxiuj logxantaj en tiu viskonsina biendometo.

Kanler estis insistema, ke Jane tuj edzinigxu al li.

Sxi finfine rezignos pro nura malsxatego de la senpauxza kaj fia petegado.

Oni interkonsentis, ke la postan tagon Kanler veturos en la urbon kaj revenos kun rajtigilo kaj pastro.

Clayton volis forveturi tuj kiam oni anoncis la planon, sed la lacega, senespera mieno de la junulino tenis lin tie. Li ne povis forlasi sxin.

Io povus tamen okazi, li volis pense konsoli sin. Kaj en la koro li sciis, ke necesus nur fajrereto por sxangxi lian malamon de Kanler al la sangavido de la murdisto.

Kanler frumatene ekveturis al la urbo.

Oriente, oni povis vidi malaltan tavolon de fumo super la arbaro, cxar jam semajnon incendio furiozis nelonge for de ili, sed la vento ankoraux venis el la okcidento, kaj nenia dangxero minacis ilin.

Je la tagmezo, Jane ekiris por promenado. Sxi rifuzis permesi, ke Clayton kune venu. Sxi diris, ke sxi deziras solecon, kaj li respektis sxian deziron.

En la domo, profesoro Porter kaj s-ro Philander sorbigxis en profunda diskutado pri iu peza scienca problemo. Esmeralda dormetis en la kuirejo, kaj Clayton, kies okuloj doloretis pro sendorma nokto, jxetis sin sur la kanapon en la salono kaj baldaux falis en malkvietan dormon.

Oriente, la nigraj fumnuboj levigxis pli alte en la cxielon; subite, ili kirligxis, kaj poste komencis drivi al la okcidento.

Pli kaj pli ili proksimigxis. La logxantoj de la prizorganto-domo forestis, cxar estis merkata tago, kaj neniu restis por rimarki la rapidan alkuradon de la fajra demono.

La flamoj baldaux transsaltis la sudan sxoseeton kaj malebligis la revenon de Kanler. Venta fluktueto nun portis la fajron al la nordo, tiam returnis sin, kaj la flamoj staris preskaux senmova, kvazaux bridite de iu reganta mano.

Subite, el la nordoriento, nigra auxtego rapidegis laux la vojo.

Gxi salte ekhaltis antaux la dometo, kaj nigrahara giganto elsaltis por kuri sur la verandon. Li senpauxze rapidis en la domon. Sur la kanapo kusxis Clayton. La viro surprizite haltis, sed poste saltis apud la dormanton.

Kaptante ties sxultron kaj skuegante lin, li ekkriis:

"Je Diablo, Clayton, cxu cxiuj frenezas cxi tie? Cxu vi ne scias, ke vin preskaux cxirkauxas la incendio? Kie trovigxas frauxlino Porter?"

Clayton atingis la piedojn. Li ne konis la viron, sed li komprenis la vortojn, kaj tuj kuris al la verando.

"Dio!" li kriis, kaj tiam, rekurante en la domon, "Jane! Jane! Kie vi estas?"

Post momento Esmeralda, profesoro Porter kaj s-ro Philander alvenis al la du viroj.

"Kie estas frauxlino Jane?" kriis Clayton, kaptante Esmeraldan cxe la sxultroj kaj malgxentile skuante sxin.

"Ho, Gabrelio, sinjoro Clayton, sxi iris promenade."

"Cxu sxi ankoraux ne revenis?" kaj, ne atendante respondon, Clayton elkuris al la gxardeno, sekvate de la ceteraj.

"Al kiu direkto sxi iris?" kriis la nigrahara giganto al Esmeralda.

"Laux tiu vojo," kriis la timanta virino, montrante la sudon, kie la vidon sxirmis alta muro de tondrantaj flamoj.

"Metu cxi tiujn en la alian auxton," ordonis la nekonato al Clayton. "Mi vidis gxin kiam mi alvenis -- kaj forveturigu ilin laux la norda vojo.

"Lasu mian auxton. Se mi trovos frauxlinon Porter, ni bezonos gxin. Se ne, neniu bezonos gxin. Obeu min," kiam Clayton hezitis, kaj tiam ili vidis la gracian formon transsalti la senarbejon al la nordokcidento, kie ankoraux restis arbaro netusxita de flamoj.

En cxiu ekaperis la neklarigebla sento, ke granda respondeco levigxis de iliaj sxultroj; ia implicita konfidenco pri la kapablo de la nekonato savi Jane-on, se sxi estos savebla.

"Kiu estis tiu?" demandis profesoro Porter.

"Mi tute ne scias," respondis Clayton. "Li nomis min, kaj li konas Jane-on, cxar li demandis pri sxi. Kaj li nomis Esmeraldan."

"Mi trovis lin iel surprize familiara," eldiris s-ro Philander. "Kaj tamen, benu min, mi scias, ke mi neniam antauxe renkontis lin."

"Tamen!" kriis profesoro Porter. "Ege rimarkinde! Kiu li estis, kaj kial mi sentas en mi, ke Jane estas sekura, nur pro tio, ke li eksercxis sxin?"

"Tion mi ne scias, profesoro," sobre diris Clayton, "sed mi ja scias, ke mi havas la saman strangan senton.

"Venu, tamen," li kriis, "ni mem devos eskapi de cxi tie, alie ni estos kaptitaj," kaj la grupo rapidis al la auxto de Clayton.

Kiam Jane turnis sin por resekvi siajn pasxojn hejmen, sxin timigis la rimarko de tio, kiom proksima sxajnas la fumo de la incendio, kaj kiam sxi plurapidis, sxia timo farigxis preskaux paniko kiam sxi perceptis, ke la alkurantaj flamoj rapide trudas sin inter sxi kaj la dometo.

Finfine sxi estis devigata turni sin al la densa arbustaro kaj provi trasxovi sin okcidenten, klopodante cxirkauxiri la flamojn por atingi la domon.

Postnelonge evidentigxis la senutileco de tiu penado, kaj tiam sxia unusola espero restis cxe la respurado de siaj pasxoj al la vojo kaj fugxado por la vivo al la sudo kaj la urbo.

La dudeko da minutoj necesa por reatingi la vojo suficxis por ebligi bari tiun reiron tiel efike, kiel antauxe barigxis sxia antauxeniro.

Mallonga kurado laux la vojo kondukis al hororplena halto, cxar tie antaux sxi montrigxis alia flamomuro. Unu brako de la cxefa incendio estis eljxetigxinta kilometron sude de la cxefa korpo por brakumi tiun mallongan vojparton en sia nerompebla teno.

Jane sciis, ke estos senutile refoje provi pusxigxi tra la arbustaro.

Unu fojon sxi jam provis, sensukcese. Sxi nun komprenis, ke post nuraj minutoj la tuta spaco inter nordo kaj sudo estos bolanta amaso da kirligxantaj flamegoj.

La junulino trankvile surgenuigxis sur la polvo de la sxoseeto kaj pregxis por la fortikeco kuragxe fronti sian sorton, kaj por la liberigo de siaj patro kaj amikoj de la pereo.

Subite, sxi auxdis sian nomon lauxte vokatan tra la arbaro:

"Jane! Jane Porter!" Lauxte kaj klare gxi sonoris, sed per nekonata vocxo.

"Venu!" sxi voke respondis. "Venu! Al la sxoseo!"

Tiam, inter la brancxoj de la arboj sxi vidis formon, kiu sciurorapide svingigxis.

Turno de la vento blovis fumonubon cxirkaux ilin, kaj sxi jam ne povis vidi la viron, kiu rapidis al sxi, sed subite sxi sentis cxirkaux si brakegon. Tuj sxi levigxis, kaj sxi sentis la preterfluon de la vento kaj la fojan tusxon de brancxo dum sxi estis forportata.

Sxi malfermis la okulojn.

Longe sube etendigxis la arbustaro kaj la malmola tero.

Cxirkaux sxi trovigxis la ondanta foliaro de la arbaro.

De arbo al arbo svingigxis la giganta formo, kiu portis sxin, kaj sxajnis al Jane, ke sxi revivas en songxo la sperton, kiu estis sxia en tiu fora afrika gxangalo.

Ho, se nur tiu estus la sama viro, kiu tiel rapide portis sxin tra la implikitaj verdajxoj je tiu alia tago! Sed tio ne eblas! Tamen, kiu alia en la mondo havus la fortecon kaj lertecon por fari, kion cxi tiu viro nun faras?

Sxi sxtele rigardis la apudan vizagxon, kaj tiam timigite anheletis. Tamen estis li!

"Mia arbaro-viro!" sxi murmuris. "Ne, mi certe deliras!"

"Jes, estas via viro, Jane Porter. Via sovagxa, praarbara viro, elveninta el la gxangalo por repreni sian amatinon -- la virinon, kiu fugxis de li," li preskaux feroce aldonis.

"Mi ne fugxis," sxi flustris. "Mi nur konsentis forveturi kiam ili jam atendis semajnon por via reveno."

Ili jam atingis punkton preter la fajro, kaj li returnis ilin al la senarbejo.

Ili unu apud la alia marsxis al la dometo. La vento denove turnis sin, kaj la fajro reiris al si -- post unu tia horo, gxi estis estingigxonta.

"Kial vi ne revenis?" sxi demandis.

"Mi flegis D'Arnot-on. Li estis terure vundita."

"Ha, mi tion sciis!" sxi eldiris.

"Ili asertis, ke vi reiris por esti kun la nigruloj -- ke tiuj estis via popolo."

Li ekridis.

"Sed vi ne kredis je tio, cxu, Jane?"

"Ne! -- kiel mi nomu vin?" sxi demandis. "Kiu estas via nomo?"

"Kiam vi konatigxis kun mi, mi estis Tarzan de la Simioj," li diris.

"Tarzan de la Simioj!" sxi kriis -- "kaj cxu tiu estis via letero, kiun mi respondis antaux foriri?"

"Jes. Kies gxi estis laux via supozo?"

"Mi ne sciis; nur ke gxi ne povis esti via, cxar Tarzan de la Simioj skribis anglalingve, kaj vi ne povis kompreni ecx vorton de iu ajn lingvo."

Ankorauxfoje li ekridis.

"Estas longa historio, sed gxuste mi skribis tion, kiun mi ne povis paroli -- kaj nun D'Arnot plikomplikigis la aferon, instruante al mi la francan anstataux la anglan.

"Venu," li adonis, "en mian auxton, ni devos reatingi vian patron, ili antauxas nin nur iomete."

Dum ili veturis, li diris:

"Do kiam vi skribis en via letero al Tarzan de la Simioj, ke vi amas alian -- eble temis pri mi?"

"Eble," sxi nur respondis.

"Sed en Baltimoro -- ho, kiom mi sercxadis vin -- oni diris al mi, ke vi eble estas jam edzino. Ke iu Kanler venis cxi tien por edzinigi vin. Cxu vere?"

"Jes."

"Cxu vi amas lin?"

"Ne."

"Cxu vi amas min?"

Sxi kasxis la vizagxon en la manoj.

"Mi estas promesita al alia. Mi ne povas respondi vin, Tarzan de la Simioj," sxi kriis.

"Vi jxus respondis. Diru do kial vi edzinigxus al iu, kiun vi ne amas."

"Mia patro sxuldas monon al li."

Subite Tarzen rememoris la leteron, kiun li legis -- la nomon Roberto Kanler kaj la sugestitan problemon, kiun li tiam ne povis kompreni.

Li ridetis.

"Se via patro ne estus perdinta la trezoron, vi ne sentus vin devigata plenumi vian promeson al tiu Kanler, cxu?"

"Mi povus peti, ke li liberigu min."

"Kaj se li rifuzus?"

"Mi promesis."

Li momente silentis. la auxto dangxere plongxadis laux la neebena sxoseo, cxar la fajro minace montrigxis je ilia dekstro, kaj alia ventosxangxo povus furioze balai gxin trans cxi tiun unusolan eskapovojon.

Finfine ili preteriris la dangxerpunkton, kaj Tarzan malplirapidigis ilin.

"Kaj se mi petus al li?" proponis Tarzan.

"Li certe ne atentus la peton de nekonato," diris la junulino. "Precipe se temus pri iu, kiu mem deziras min."

"Terkoz atentis," senkompate diris Tarzan.

Jane ektremis kaj timeme rigardis la gigantan formon apud si, cxar sxi sciis, ke li parolas pri la grandega simiego, kiun li mortigis por defendi sxin.

"Cxi tiu ne estas la afrika gxangalo," sxi diris. "Vi ne plu estas sovagxa besto. Vi estas gxentlemano, kaj gxentlemanoj ne fridsange mortigas."

"En la koro mi restas sovagxa besto," li diris mallauxtvocxe, kvazaux al si.

Denove ili iom silentis.

"Jane," diris la viro, post paso de tempo, "se vi estus libera, cxu vi edzinigxus kun mi?"

Sxi ne tuj respondis, sed li pacience atendadis.

La junulino provis ordigi siajn pensojn.

Kion sxi sciis pri tiu stranga estajxo cxe sia flanko? Kion li sciis pri si? Kiu li estis? Kiuj estis liaj gepatroj?

Lia nomo mem ehxis lian misteran devenon kaj lian sovagxan vivon.

Li ne havis nomon. Cxu sxi povus felicxi kun tiu gxangala perdito? Cxu sxi povus trovi ion komunan kun edzo, kies vivon li pasigis inter la arbopintoj de afrika sovagxejo, ludante kaj batalante kun la ferocoj hombestoj; sxirante sian mangxajxon el la ankoraux tremetanta flanko de jxusmortigita predajxo, pusxante siajn dentojn en la kurdan karnon, forsxirante sian parton dum cxirkaux li liaj kunuloj grauxlis kaj bataladis por siaj porcioj?

Cxu li povus iam ajn atingi sxian socian nivelon? Cxu sxi povus toleri fali al la lia? Cxu iu el ili estus kontenta en tia misgeedzeco?

"Vi ne respondas," li diris. "Cxu vi volas eviti vundi min?"

"Mi ne scias, kion respondi," malgaje diris Jane. "Mi ne konas mian menson."

"Vi do ne amas min, cxu?" li ebentone demandis.

"Ne demandu. Vi estos pli kontenta sen mi. Ne konvenos al vi la formalaj limigoj kaj kutimoj de la socio -- civilizo farigxus gxena por vi, kaj post nelonge vi sopirus la liberecon de via antauxa vivo -- vivo je kiu mi estas same netauxga, kiel vi je la mia."

"Mi versxajne komprenas vin," li mallauxte respondis. "Mi ne insistos, cxar mi preferus vidi vin felicxa ol esti mem felicxa. Mi nun komprenas, ke vi ne povus esti felicxa kun -- simio."

En lia vocxo auxdeblis nura nuanco de amareco.

"Ne," sxi malkonsentis. "Ne diru tion. Vi ne komprenas."

Sed antaux ol sxi povis dauxrigi, subita turnigxo de la sxoseo venigis ilin al la koro de vilagxeto.

Antaux ili staris la auxto de Clayton, kaj gxin cxirkauxis la grupo, kiun li venigis de la dometo.


Al cxapitro 28



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>