Tarzan de la simioj

Cxapitro 24

Perdita trezoro


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Kiam la ekspedicio revenis, post sia senfrukta peno savi D'Arnot-on, Kapitano Dufranne volis kiel eble plej frue forveturi, kaj cxiuj krom Jane konsentis.

"Ne," sxi definitive deklaris, "mi ne iros, kaj vi devos ne, cxar en tiu gxangalo trovigxas du amikoj, kiuj iam elvenos el gxi, supozante trovi nin atendantaj.

"Via oficiro, Kapitano Dufranne, estas unu el ili, kaj la alia estas la arbarano, kiu jam savis al cxiu ano de la grupo de mia patro la vivon.

"Li lasis min cxe la rando de la gxangalo antaux du tagoj, por rapidi helpi al mia patro kaj s-ro Clayton, laux sia supozo; kaj li restis por savi Leuxtenanton D'Arnot; pri tio vi povas certi.

"Se li venus tro malfrue por servi al la leuxtenanto, li jam estus reveninta -- ke li ne revenis, tio suficxe bone pruvas por mi, ke li prokrastas pro tio, ke Leuxtenanto D'Arnot estas vundita, aux li devis sekvi ties kaptintojn preter la vilagxon, kiun viaj maristoj atakis."

"Sed en tiu vilagxo trovigxis la uniformo de D'Arnot kaj cxiuj liaj havajxoj, frauxlino Porter," argumentis la kapitano, "kaj la indigxenoj montris fortan ekscitigxon kiam oni esploris pri la sorto de la blankulo."

"Jes, Kapitano, sed ili ne konfesis, ke li estas mortinta, kaj pri tio, ke ili posedis liajn vestajxojn kaj havajxojn -- nu, popoloj pli civilizitaj ol tiuj kompatindaj sovagxaj nigruloj senigas de kaptitaj cxiun valorajxon, cxu ili intencas mortigi, cxu ne.

"Ecx la soldatoj de mia propra, kara Sudusono prirabis ne nur la vivantojn sed la mortintojn. Vi havas bonajn cirkonstancajn atestajxojn, mi tion konfesas, sed ne pozitivan pruvajxon."

"Eble via arbarano mem estis kaptita aux mortigita de la sovagxuloj," sugestis Kapitano Dufranne.

La junulino ekridis.

"Vi tute ne konas lin," sxi respondas, dum ektremetis en la nervoj pro la penso, ke sxi parolas pri iu sia.

"Mi konfesas, ke valorus atendi lin, tiun vian superhomon," ridis la kapitano. "Ege placxus al mi vidi lin."

"Do atendu lin, kara kapitano," la junulino premis, "cxar tion mi intencas fari."

La franco estus homo treege surprizita se li povus interpreti la veran signifon de tiuj vortoj de la junulino.

Parolante, ili promenadis de la strando al la kabano, kaj nun ili aligxis al grupeto sidanta sur tendumejaj taburetoj en la ombro de arbego apud la kabano.

Tie trovigxis Profesoro Porter, kaj s-ro Philander kaj Clayton, kun Leuxtenanto Charpentier kaj du ties kamaradoj-oficiroj, dum Esmeralda sxvebis en la fono, suficxe ofte proponante opiniojn kaj komentojn kun la libereco de longtempa kaj indulgata familia servisto.

La oficiroj ekstaris kaj mansalutis kiam ilia superulo alproksimigxis, kaj Clayton lasis sian tabureton favore al Jane.

"Ni jxus diskutadis la sorton de kompatinda Pauxlo," diris Kapitano Dufranne. "Frauxlino Porter insistas, ke mankas al ni absolute pruvajxo pri lia morto -- kaj sxi pravas. Kaj, aliflanke, sxi insistas, ke la dauxra foresto de via cxionpotenca gxangala amiko indikas, ke D'Arnot ankoraux bezonas liajn servojn, aux pro tio, ke li estas vundita, aux pro tio, ke li restas kaptito en pli fora indigxena vilagxo."

"Estas sugestite," riskis Leuxtenanto Charpentier, "ke la sovagxulo eble estis ano de la nigrula tribo, kiu atakis nian bandon -- ke li rapidis por helpi ilin -- sian popolon."

Jane jxetis fulman ekrigardon al Clayton.

"Tio sxajnas multe pli probabla," diris Profesoro Porter.

"Mi ne konsentas kun vi," kontrauxis s-ro Philander. "Li havis multajn okazojn por mem ataki nin, aux por gvidi sian popolon kontraux ni. Sed dum nia longa logxado cxi tie, li sencxese plenumis la rolon de protektanto kaj provizanto."

"Tio estas vera," intermetis Clayton, "tamen ni ne preterrigardu la fakton, ke krom li la solaj homoj en plurcentkilometra radiuso estas sovagxaj hommangxantoj. Li portis precize iliajn armilojn, kio indikas, ke li iel rilatas kun ili, kaj la fakto, ke li estas nur unu kontraux eble miloj, nu, tio sugestas, ke tiuj rilatoj ne povas esti neamikaj."

"Sxajnas do neversxajne, ke li ne estas ligita kun ili," rimarkigis la kapitanon; "eble ano de tiu tribo."

"Alie," aldonis alia oficiro, "kiel li povus vivi tiel longe inter la sovagxaj logxantoj de la gxangalo, aux brutaj aux homaj, por farigxi kompetenta pri gxangalvivado, aux pri la uzado de afrikaj armiloj."

"Sinjoroj, vi jugxas lin laux viaj normoj," diris Jane. "Ordinara blankulo kiel iu ajn el vi -- pardonu, mi ne volis diri gxuste tion -- nu, blankulo superordinara laux forteco kaj inteligenteco neniam povus, mi konfesas, vivi unu jaron sola kaj nuda en cxi tiu tropika gxangalo; sed cxi tiu homo ne nur superas la ordinaran blankulon laux forteco kaj lerteco, sed superas niajn edukitajn etletojn kaj 'fortulojn' same kiel ili superas unutagan bebon; kaj liaj kuragxo kaj feroco en batalo estas tiuj de sovagxa besto."

"Li certe gajnis lojalan cxampioninon, Frauxlino Porter," ridante diris Kapitano Dufranne. "Mi certas, ke inter ne trovigxas neniu, kiu ne volontus centfoje fronti la morton en ties plej teruraj formoj por indi la tributojn de iu duone tiel lojala -- aux tiel bela."

"Ne mirigus vin, ke mi defendas lin, "diris la junulino, "se vi povus lin vidi kiel mi vidis lin -- batalante pro mi kontraux tiu hara brutego.

"Se vi povus vidi lin impeti kontraux la monstro kiel virbovo povus impeti kontraux ursego -- tute sen timo aux hezito -- vi kredus lin pli ol homa.

"Se vi povus vidi tiujn muskolegojn nodajn sub la bruna hauxto -- se vi povus vidi ilin repusxi tiujn terurajn dentegojn -- ankaux vi opinius lin nevenkebla.

"Kaj se vi povus vidi la kavalirecan traktadon, kiun li proponis al fremda junulino de fremda raso, ankaux vi sentus pri li la saman absolutan konfidon, kiun mi sentas."

"Via proceso sukcesis, bela pledanto," ekkriis la kapitano. "Cxi tiu tribunalo trovas la defendanton senkulpa, kaj la krozosxipo atendos ankoraux kelkajn tagojn por ebligi, ke li povus veni kaj danki al la diineca Portia."

"Pro Dio, kara," kriis Esmeralda. "Vi ne volas diri al mi, ke vi restos cxi tie en cxi tiu lando de karnomangxeblaj bestoj, kiam vi havas okazon eskapumi en tiu boato? Ne diru al mi tion, kara."

"Hontu, Esmeralda!" kriis Jane. "Cxu tiel vi montras vian dankon al la viro kiu dufoje savis al vi la vivon?"

"Nu, Frauxlino Jane, vi pravas; sed tiu arbarulo neniam savis nin por resti cxi tie. Li savis nin por ebligi, ke ni foriru de cxi tie. Mi opinias, ke li estos suficxe malkontenta, kiam li ekscios, ke mankas al ni la sagxon ne resti cxi tie post kiam li donis al ni la eblumon foriri.

"Mi esperis, ke mi neniam devos dormi en cxi tiea geologia gxardeno alian nokton kaj auxskulti tiujn solecajn lauxtojn, kiuj elvenas el la cxangalo post mallumigxo."

"Mi tute ne kulpigas vin, Esmeralda," diris Clayton, "kaj vi certe trafis la celon, kiam vi nomis ilin 'solecaj' lauxtoj. Neniam mi povis trovi la gxustan vorton por ili, sed jen gxi, komprenu, solecaj lauxtoj."

"Eble vi kaj Esmeraldo devos iri por logxi sur la krozosxipo," malestime diris Jane. "Kion vi pensus se vi devus pasigi la tutan vivon en tiu gxangalo, kion faris nia arbaro-homo?"

"Nu, mi montrigxus absoluta stultulo kiel sovagxulo," bedauxrante ridis Clayton. "Tiuj noktaj bruoj hirtigas la hararon sur mia kapo. Mi eble devos honti, konfesante tion, sed gxi estas verajxo."

"Pri tio mi ne scias," diris Leuxtenanto Charpentier. "Mi neniam pensis multon pri timo kaj tiaj aferoj -- neniam provis konstati, cxu mi estas kuragxa aux malkuragxa; sed la alian nokton, kiam ni kusxis en la gxangalo post la kapto de kompatinda D'Arnot, kaj tiuj gxangalaj sonoj lauxtigxis kaj mallauxtigxis cxirkaux ni, nu, mi komencis pensi min vera malkuragxulo. Ne tiom temis pri la mugxado kaj grauxlado de la grandaj bestoj, kiuj tiom tusxis min, sed la mallauxtaj sonoj -- tiuj, kiujn oni subite auxdis apude, kaj poste auxskultis, vane por ripeto -- la neklarigeblaj sonoj, kvazaux de granda korpo preskaux sensone movigxanta, kaj la konscio, ke oni ne scias kiom proksime gxi estas, aux cxu gxi rampas pliproksimen post kiam oni cxesas auxdi gxin? Temis pri tiuj sonoj -- kaj la okuloj.

"Mon Dieu! Mi poreterne vidos ilin en la mallumo -- la okulojn, kiujn oni vidas, kaj tiujn, kiujn oni ne vidas, sed sentas -- ha, tiuj estas la plej timindaj."

Cxiuj momente silentas, kaj tiam Jane ekparolis.

"Kaj nun li estas tie," sxi diris, timeme flustrante. "Tiuj okuloj rigardos lin cxinokte, kaj vian kamaradon Leuxtenanton D'Arnot. Cxu vi povos lasi ilin, sinjoroj, ne almenaux provizante al ili la pasivan helpon, kiun certigos al ili resti cxi tie almenaux kelkajn pliajn tagojn?"

"Nu, nu, filino," diris Profesoro Porter. "Kapitano Dufranne pretas resti, kaj miavice mi tute pretas, tute pretas -- same kiel cxiam mi cedos antaux viaj infanecaj insistoj."

"Ni povos utiligi la morgauxon retrovante la kestegon, Profesoro," sugestis s-ro Philander.

"Tute prave, tute prave, s-ro Philander. Mi preskaux forgesis la trezoron," elkriis Profesoro Porter. "Eble ni povos prunti kelkajn subulojn de Kapitano Dufranne por helpi nin, kaj unu el la kaptitoj por montri la lokon de la kestego."

"Tute certe, kara Professoro, ni estos je via komando," diris la kapitano.

Oni do arangxis, ke la postan tagon Leuxtenanto Charpentier estros dekviran roton, kun unu el la ribelintoj de la Sago kiel gvidanto, por elterigi la trezoron; kaj ke la krozosxipo restos tutan semajnon en la haveneto. Fine de tiu tempo, oni supozos, ke D'Arnot vere estas mortinta, kaj ke la arbarano ne revenos dum ili restos. Tiutempe la du sxipoj forveturos kun la tuta grupo.

Profesoro Porter la postan tagon ne iris kun la trezorsercxantoj, sed kiam li vidis ilin sensxargxe reveni je la tagmezo, li rapidis por renkonti ilin -- lia kutima neatentema indiferenteco entute malaperis, kaj gxin anstatauxis maltrankvila kaj ekscitita konduto.

"Kie estas la trezoro?" li kriis al Clayton, dum tridek metroj ankoraux kusxis inter ili.

Clayton kapneis.

"Malaperis," li diris, venante al la profesoro.

"Malaperis! Neeble. Kiu povis forpreni gxin?" kriis Profesoro Porter.

"Dio scias, Profesoro," respondis Clayton. "Ni povis kredi, ke la ulo gvidanta nin mensogas pri la loko, sed liaj surprizigxo kaj konsternigxo, trovante neniun kestegon sub la kadavro de la murdita Snipes, estas vere realaj kaj nefalseblaj. Kaj tiam niaj sxoveliloj montris al ni, ke io estas enterigita sub la kadavro, cxar tie iam estis truo, plenigita de nekunpremita grundo."

"Sed kiu povis forpreni gxin?" rediris Profesoro Porter.

"Oni povus kompreneble suspekti la krozosxipanojn," diris Leuxtenanto Charpentier, "se ne estus fakto, ke subleuxtenanto Janviers jxuras al mi, ke neniuj rajtis ferii -- ke neniuj surbordigxis, se ne sub komando de oficiro, ekde kiam ni ankris cxi tie. Mi ne scias, cxu vi suspektus niajn, sed mi gxojas, ke oni nun povas neniel suspekti ilin," li konkludis.

"Neniam venus en mian menson suspekti la virojn, al kiuj ni tiom sxuldas," afable respondis Profesoro Porter. "Mi egale suspektus mian karan Clayton, aux s-ron Philander."

La francoj ridetis, kaj oficiroj kaj maristoj. Evidente, sxargxo estis levita de iliaj mensoj.

"La trezoro malaperis antaux longa tempo," dauxrigis Clayton. "Fakte, la kadavro disfalis kiam ni levis gxin, kio indikas, ke la forprenanto de la trezoro faris tion dum la kadavro estis fresxa, cxar gxi estis unupeca kiam ni malkovris gxin."

"Certe estis kelkaj en la grupo," diris Jane, kiu estis veninta al ili. "Vi rememoros, ke necesis kvar viroj por porti gxin."

"Je Jupitero!" elkriis Clayton. "Vi pravas. Certe tion faris grupo de nigruloj. Unu el ili versxajne vidis la virojn enterigi la kestegon, kaj tuj poste revenis kun grupo de amikoj kaj forportis gxin."

"Konjektado estas senutila," malfelicxe diris Profesoro Porter. "La kestego malaperis. Ni neniam plu revidos gxin, aux la trezoron interne."

Jane sola sciis, kion signifis tiu perdo por sxia patro, kaj neniu tie sciis, kion gxi signifis por sxi.

Post ses tagoj, Kapitano Dufranne anoncis, ke ili forvojagxos la postan matenon.

Jane estus petinta novan prokraston, sed ankaux sxi komencis kredi, ke sxia arbara amanto ne plu revenos.

Malgraux si, sxi komencis havi dubojn kaj timojn. La kredebleco de la argumentoj de tiuj nepartiaj francaj oficiroj komencis kontrauxvole konvinki sxin.

Ke li estis hommangxanto, tion sxi rifuzis kredi, sed ke li estas adoptita ano de iu sovagxa tribo, tio finfine sxajnis al sxi ebla.

Sxi ne konfesis al si, ke li povus esti mortinta. Estis nekredeble, ke tiu perfekta korpo, tiom plena de triumfa vivo, povis cxesi sxirma la fajreron de la vivo -- egale facile kredi, ke senmorteco mem estus polvo.

Kiam Jane permesis al si pensi tiujn pensojn, aliaj egale nebonvenaj trudis sin al sxi.

Se li estas ano de iu sovagxa tribo, li havas sovagxan edzinon -- eble dekon da ili -- kaj sovagxajn duonnigrajn gefilojn. La junulino horortremis, kaj kiam oni informis sxin, ke la krozosxipo morgaux ekveturos, sxi preskaux gxojis.

Estis sxi, kiu tamen sugestis, ke oni postasu en la kabano armilojn, municiojn, provianton kaj komfortajxojn, sxajne por tiu netusxebla personeco, kiu subskribis "Tarzan de la Simioj", kaj por D'Arnot, se li ankoraux vivis, sed efektive, sxi esperis, por sxia arbara dio -- ecx se li montrigxus tute nedieca.

Kaj en la fina minuto sxi postlasis por li mesagxon, transdonotan de Tarzan de la Simioj.

Sxi la lasta foriris de la kabano, reveninte je iu malgrava preteksto post kiam la aliaj ekiris al la boato.

Sxi surgenuigxis apud la lito, en kiu sxi pasigis tiom da noktoj, kaj proponis pregxon por la sekureco de sia pratempa viro, kaj premante lian medalionon cxe la lipoj, sxi murmuris:

"Mi amas vin, kaj cxar mi amas vin, mi fidas je vi. Sed se mi ne fidus, mi tamen ankoraux amus. Se vi estus reveninta por mi, kaj se ne estus alia rimedo, mi estus irinta kun vi en la gxangalon -- por cxiam."


Al cxapitro 25



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>