Tarzan de la simioj

Cxapitro 4

La simioj


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


En la arbaro sur la tablomonteto kelkajn kilometrojn for de la maro, maljuna Kercxak la Simio kolerege atakadis inter sia popolo.

La pli junaj kaj malpli pezaj tribanoj disfugxis al la plej altaj brancxoj de la grandaj arboj por eskapi de lia furiozeco; riskante la vivojn sur brancxoj, kiuj preskaux ne povis apogi ilian pezon, prefere ol fronti maljunan Kercxak en unu el ties periodoj de neregata kolerego.

La aliaj virbestoj diskuris, sed ne antaux ol la koleranta brutulo sentis la rompon de unu el ili inter siaj grandaj, bavantaj makzeloj.

Unu malbonsxanca junulino delasis nesekuran tenon cxe alta brancxo kaj krasxfalis teren preskaux apud la piedoj de Kercxak.

Sovagxe hurlante, li sursaltis sxin, desxirante pecegon el sxia flanko per siaj potencaj dentoj, kaj bategante sxin senkompate je la kapo kaj sxultroj per rompita brancxego gxis sxia kranio gxeligxis.

Kaj tiam li ekrimarkis Kalan, kiu, revenante de sercxado por mangxajxoj kun sia bebeto, tute ne sciis pri la stato de humoro de la fortega virbesto gxis la rauxkaj avertoj de sxiaj samtribanoj subite igis sxin freneze sercxi sekurecon.

Sed Kercxak preskaux atingis sxin, kaj estus kaptinta sxian maleolon se sxi ne estus salteginta tra la longan spacon inter unu arbo kaj alia -- dangxerega provo, kiun preskaux neniam faras la simioj, se ili ne estas tie proksime sekvataj de dangxero, ke restas nenia alternativo.

Sxi sukcesis en la saltego, sed, kiam sxi ekkaptis la brancxon de la aliflanka arbo, la subita sxoko defaligis la bebeton, kiu estis teninta je sxia nuko, kaj sxi vidis la etulon forjxetita, turnigxante kaj tordigxante, tra la aero al la tero dek metrojn sube.

Kun mallauxta tristokrio, Kala rapidis al gxi, jam senpripense pri la minaco de Kercxak; sed kiam sxi levis la etan, mistorditan formon al sia sino, gxi jam estis senviva.

Gxemante mallauxte, sxi sidis kaj tenis la kadavreton cxe si; kaj Kercxak ne provis ataki sxin. Je la morto de la bebo, lia demoneca kolerego malaperis same tiel rapide, kiel gxi antauxe aperis.

Kercxak estis regxo-simiego; kiu pezis preskaux ducent kilogramojn. Lia frunto estis malalta kaj plata, liaj okuloj -- sangozaj, malgrandaj kaj proksimaj ambauxflanke de lia kruda, plata nazo; liaj oreloj -- grandaj kaj maldikaj, sed malpli grandaj ol cxe la plimultaj el liaj samspecanoj.

Lia timinda humoro kaj lia granda forteco certigis lian regadon inter la tribeto, en kiu naskigxis antaux eble dudek jaroj.

Nun kiam li estus tute matura, neniu simio en la tuta arbarego, tra kiu li vagadis, kuragxis kontrauxstari lian regorajton, kaj aliaj pli grandaj bestoj ne atakis lin.

Maljuna Tantor, la elefanto, unike inter cxiuj sovagxbestoj ne timis lin -- kaj tiun solan timis Kercxak. Kiam Tantor ektrompetis, la simiego, same kiel siaj samspecanoj, ekrapidis al la altaj arboj de la dua teraso.

La tribo de homoidoj, regata de Kercxak per fera mano kaj nudaj dentegoj, nombris entute ses aux ok familiojn; cxiu familio konsistis el plenkreska virbesto kun ties inbestoj kaj la gejunuloj, entute sesdek aux sepdek simioj.

Kala estis la plej juna edzino de virbesto nomata Tublat, kio signifas rompitan nazon, kaj la bebo, kiun sxi vidis falmortigita, estis sxia unua; cxar sxi havis nur naux aux dek jarojn.

Malgraux sia juneco, sxi estis granda kaj potenca -- bela, purmembra besto, kun ronda, alta frunto, kiu indikis pli da inteligenteco ol posedis la plimultaj el sxiaj samspecanoj. Do, ankaux, sxi havis pli grandan kapablon por patrina amo kaj patrina funebremo.

Sed sxi tamen estis simio, grandega, feroca, terura besto de speco ne malsimila al la goriloj, tamen pli inteligentaj; kio, kun la forteco de tiu kuzo, faris sxian specon plej timinda el tiuj estiminspiraj antauxuloj de la homaro.

Kiam la tribanoj konstatis, ke jam cxesigxis la kolero de Kercxak, ili heziteme devenis de siaj enarbaj kasxejoj kaj denove faris la diversojn okupojn, kiujn li interrompis.

La gejunuloj ludis kaj kapriolis inter la arboj kaj arbedoj. Kelkaj el la plenkreskuloj kusxis sternitaj sur la mola mato de morinta kaj putranta vegetalaro, kiu kovris la teron, dum aliaj renversis pecojn de falintaj brancxoj kaj buloj de grundo, sercxante la insektetojn kaj lacertojn, kiuj estis parto de ilia nutrajxo.

Kaj aliaj trasercxis la apudajn arbojn por fruktoj, nuksoj, birdetoj, kaj ovoj.

Ili tiel pasigis unu-du horojn, kiam Kercxak kunvokis ilin, kaj, komandante, ke ili sekvu lin, ekiris al la maro.

Ili pliparte vojagxis sur la tero, kie tiu estis senbara, sekvante la vojon de la grandaj elefantoj, kies vagadoj trarompas la solajn vojojn tra tiuj kunplektitaj labirintoj de arbustoj, grimpoplantoj, certioj, kaj arboj. Kiam ili marsxis, ili tion faris per ia ruligxanta movado, metante la artikojn de la fermitaj manoj sur la teron kaj svingante antauxen siajn mallertajn korpojn.

Sed kiam la vojo kondukis tra la malaltaj arboj, ili pli rapide movigxis, svingante sin de brancxo al brancxo kun la lerteco de iliaj etaj kuzoj, la simietoj. Kaj la tutan distancon Kala portis, cxe la brusto, la mortintan bebeton.

Baldaux post la tagmezo ili atingis kreston, de kiu oni povis vidi la strandon, kie, sub ili, kusxis la dometo, kiun celis Kercxak.

Li vidis multajn samspecanojn morti antaux la lauxta bruo farita de tiu eta nigra sxtipo en la manoj de la stranga, blanka simio, kiu logxis en tiu mirinda logxkaverno, kaj Kercxak jam brutece decidis, ke li posedu tiun mortigan ilon, kaj esploru la internon de la mistera logxejo.

Li ege, ege volis senti siajn dentegojn sinki en la nuko de la stranga besto, kiun li lernis malami kaj timi, kaj pro tio, li ofte venis kun sia tribo por rekognoski, atendante momenton, kiam la blanka simio malprudentos.

Lastatempe ili cxesis ataki, ecx videbligi sin; cxar antauxe, kiam ili faris tion, la eta sxtipo elmugxis sian teruran mesagxon de morto al iu tribano.

Hodiaux tute ne videblis la homo, kaj de sia gvatloko, ili povis vidi, ke la kabana pordo staris malfermita. Malrapide, zorge, senbrue, ili trairis la gxangalon al la kabaneto.

Ili ne grauxlis, ne kriis feroce pro kolerego -- de la nigra sxtipeto ili lernis veni silente, ke ili ne veku gxin.

Antauxen ili venis gxis Kercxak mem zorge sxteliris al la pordo kaj rigardis internen. Malantaux li estis du virbestoj, kaj poste Kala, kiu cxebruste tenis la mortintan formeton.

En la logxejo ili vidis la strangan blankan simion, kiu kusxis duonsternite cxe tablo, kun la vizagxo kasxita inter la brakoj; kaj sur la lito kusxis formo kovrita de velsxtofo, dum el eta kamparana lulilo auxdeblis la plendema kriado de bebo.

Kercxak silente eniris, kauxrante por ataki; kaj tiam Johano Clayton subite ekstaris kaj frontis ilin.

Certe lin frostigis pro hororo la vido antaux li, cxar tie, interne de la pordo, staris tri virsimiegojn, dum malantaux ili amasis multaj aliaj; kiom, li neniam sciis, cxar liaj revolveroj pendis sur la fora muro apud la fusilo, kaj Kercxak jam estis atakanta.

Kiam la regxo-simio lasis la malrigidan formon, kiu iam estis Johano Clayton, Lordo Greystoke, li turnis sian atenton al la lulileto; sed Kala antauxis lin, kaj, kiam li volis kapti la infanon, sxi mem ekprenis gxin, kaj antaux ol li povis interveni, sxi forkuris tra la prdon kaj ekrifugxis en alta arbo.

Kiam sxi levis la vivantan bebeton de Alicia Clayton, sxi faligis la propran mortintan en la malplenan lulilon; cxar la krioj de la vivanto respondis la alvokon de universala patrineco en sxia sovagxa brusto, alvokon, kiun ne povis silentigi la mortinton.

Alte inter la brancxoj de arbego sxi tenis la sxrikantan infanon cxe la brusto, kaj baldaux la instinkto same tiel reganta en tiu feroca ino kiel en la brusto de lia tenera kaj bela patrino -- la instinkto de patrina amo -- etendis sin al la duona komprenivo de la eta virinfano, kaj tiu kvietigxis.

Tiam la masato fermis la gapon inter ili, kaj la filo de angla lordo kaj angla damo mamnutris sin cxe la brusto de Kala, la simiego.

Dume, la bestoj en la kabano singarde pristudis la enhavajxojn de tiu stranga logxkaverno.

Kontenta, ke Clayton mortis, Kercxak turnis sian atenton al la ajxo, kiu kusxis sur la lito, kovrita de iom da velsxtofo.

Li zorge levis unu angulon de la vualo, sed, vidante la kadavron de la suba virino, li kolere detiris la kovrajxon de sxia formo kaj ekkaptis la silentan, blankan nukon inter siaj grandegaj, haraj manoj.

Dum momento li lasis al la fingroj sinki profunde el la malvarma karno, kaj tiam, ekkonsciante, ke sxi jam mortis, li forturnis sin de sxi; kaj li neniam poste gxenis la korpojn aux de la Damo Alicia aux de Sir Johano.

La fusilo pendanta sur la muro allogis lian unuan atenton; tiun stranga, mortigan tondrosxtipon li deziris jam monatojn; sed nun, kiam gxi estis havebla, li preskaux ne kuragxis preni gxin.

Li singarde aliris gxin, preta ekfugxi se gxi ekparolus per sia basa mugxo, kiel li auxdis gxin paroli antauxe, la finajn vortojn por tiuj liaj samspecanoj, kiuj, pro senprudenteco aux nescio, atakis la mirindan blankan simion, kiu portis gxin.

Profunde en la inteligenteco de la besto, io certigis al li, ke la tondrosxtipo dangxeras nur kiam gxin tenas iu, kiu scipovas manipuli gxin; tamen pasis kelkaj minutoj antaux ol li povis igi al si tusxi gxin.

Anstatauxe, li marsxis dekstren kaj maldektren sur la planko antaux gxi, turnante la kapon tiel, ke ecx ne unu fojon liaj okuloj delasis la celon de lia deziro.

Uzante siajn longajn brakojn same kiel homo uzas apogilojn, kaj rulante sian grandan korpon flank-al-flanken kun cxiu pasxo, la regxo-simiego marsxis dekstren kaj maldekstren, eligante basajn grauxlojn foje interpunkciitajn de la orelpika sxriko, kiu estas la plej terura sono en la tuta gxangalo.

Li baldaux haltis antaux la fusilo. Li malrapide levis grandan manon gxis gxi preskaux tusxis la glimanta ilo, tamen tuj detiris gxin kaj dauxrigis sian rapidan pasxadon.

Estis kvazaux la granda brutulo, per tiu ekspono de sentimeco, kaj per siaj sovagxa vocxo, provis remburi sian kuragxon gxis tiu punkto, kiu permesus al li enmanigi la fusilon.

Li denove haltis, kaj tiufoje sukcesis igi sian senentuziasman manon tusxi la frostan sxtalon; nur li preskaux tuj fortiris gxin kaj rekomencis sian agititan takton.

Fojon post fojo li ripetis tiun strangan ceremonion, sed cxiufoje kun kreskanta konfidenco, gxis, finfine, la fusilon li desxiris de gxia hoko, kaj gxi kusxis tenata de la granda brutulo.

Komprenante, ke gxi ne vundas lin, Kercxak komencis zorge kontroli gxin. Li palpis gxin de unu fino al alia, enrigardis la nigran profundon de la elpafejo, fingrumis la celilon, la kartocxujon, la kolbon, kaj finfine la cxanon.

Dum tiuj agoj la simioj enirintaj sidis en grupo apud la pordo, rigardante sian cxefon, dum la eksteraj strecxis kaj amasigxis por vidi, kio okazas interne.

Subite la fingro de Kercxak premis la cxanon. Surdige ekmugxis en la eta cxambro, kaj la simioj cxe kaj ekster la pordo kunpusxigxis pro siaj sovagxaj provoj eskapi.

Kercxak egale timis -- efektive, li tiom timis, ke li tute forgesis dejxeti la fonton de tiu timinda bruo, nur alkuris la pordon, tenante gxin en unu mano.

Dum li trairis la sojlon, la antauxa celilo de la fusilo kaptis la randon de la pordo kun suficxa forto por fermi gxin malantaux la fugxanta simio.

Kiam Kercxak haltis ioman distancon for de la kabano, kaj rimarkis, ke li ankoraux tenas la fusilon, li faligis gxin, same kiel li estus faliginta rugxardan ferajxon, kaj li neniam plu provis repreni gxin -- tiu bruo trois por liaj brutaj nervoj; sed li nun estis tute konvinkinta, ke la terura sxtipo estas tute sendangxera se nur oni lasos gxin.

Pasis horo antaux ol la simioj povis rekonvinki sin reveni al la kabano por dauxrigi sian enketadon, kaj farante tion, ili tute cxagrenite ekkonsciis, ke la pordo estas fermita kaj tiel sekure ligita, ke ili ne povos pusxi sin tra gxi.

La lerte konstruita seruro, konstruita de Clayton por la pordo, ekfunkciis dum la eliro de Kercxak; kaj la simioj ne povis trovi eniron tra la fortika baritaj fenestroj.

Cxirkauxvaginte la regionon dum iom da tempo, ili reiris al la pli densaj arbaroj kaj la pli alta tereno, de kiu ili venis.

Kala ecx ne unu fojon elarbigxis kun sia adoptita bebo, sed nun Kercxak alvokis, ke sxi devenu al la ceteraj, kaj, cxar lia vocxo tute ne koleris, sxi malpeze faladis de brancxo al brancxo kaj aligxis la ceterajn dum la hejmenirado.

Tiujn simiojn, kiu provis kontroli la strangan bebon de Kala, sxi repelis per nudaj dentegoj kaj basaj, minacaj grauxloj, kune kun avertovortoj.

Kiam ili certigis al sxi, ke ili tute ne intencis damagxi la infanon, sxi permesis, ke ili proksimigxu, sed rifuzis permesi, ke ili tusxu sxian prizorgaton.

Estis kvazaux sxi sciis, ke tiu sxia bebo estas malfortika kaj delikata, kaj timis, ke la malgxentilaj manoj de sxiaj amikoj eble vundos la etulon.

Unu alia afero, kiun sxi faris, kaj kiu malhelpis sxin dum la vojagxado. Memorante la morton de la propra etulo, sxi zorge tenis la novan bebon, per unu mano, kiam ajn ili marsxadis.

La aliaj gejunuloj rajdis sur la dorsoj de la patrinoj; iliaj braketoj zorge tenis la harajn nukojn antaux si, dum iliaj kruroj tenis forte sub la akseloj de la patrinoj.

Ne tiel cxe Kala; sxi tenis la etan formon de la eta Lordo Greystoke cxe la brusto, kie la etaj manoj kaptis la longan nigran hararon, kiu kovris tiun parton de sxia korpo. Sxi jam vidis unu infanon fali de la dorso al terura morto, kaj sxi rifuzis endangxerigi la jenan.


Al cxapitro 5



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>