Tarzan de la simioj

Ĉapitro 22

La serĉantoj


--> Enhavo <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Kiam la suno aperis super la franca bivakejeto en la ĝangala koro, ĝi trovis malgajan kaj senesperan grupon.

Tuj kiam lumiĝis sufiĉe por vidi la ĉirkaŭaĵojn, Leŭtenanto Charpentier sendis virtriopojn laŭ kelkaj direktoj por trovi la padon, kaj ĝi troviĝis post nura deko da minutoj kaj la ekspedicio ekrapidis al la marbordo.

La tasko iris malrapide, ĉar ili portis la kadavrojn de ses mortintoj, ĉar du pliaj pereis dum la nokto, kaj kelkaj el la vunditoj bezonis subtenadon por moviĝe eĉ tre malrapide.

Charpentier decidis reiri al la ekspedicia centro por aldonaj maristoj, kaj tiam provi spuri la indiĝenojn kaj savi D'Arnot.

Jam estis malfrue en la posttagmezo kiam la elĉerpiĝintoj atingis la senarbejo apud la marbordo, sed por du el ili la reveno okazigis tiel grandan ĝojon, ke iliaj tuta suferado kaj kororompa doloro tuj forgesiĝis.

Kiam la grupeto elvenis el la ĝangalo, la unua homo, kiun vidis Profesoro Porter kaj William Cecil Clayton, estis Jane, kiu staris apud la kabana pordo.

Krietante pro ĝojo kaj trankviliĝo, ŝi kuris antaŭen por saluti ilin, brakumante la nukon de la patro kaj ekplorante la unuan fojon depost kiam ili lasiĝis sur tiu hida kaj aventuroplena bordo.

Profesoro Porter virece strebis subpremi siajn emociojn, sed la streĉiteco de liaj nervoj kaj lia malfortika vigleco estis por li tro pezaj, kaj finfine, premante sian vizaĝon al la ŝultro de la knabino, li mallaŭte ploregis kiel laca infano.

Jane gvidis lin al la kabano, kaj la francoj turnis sin al la bordo, de kiu kelkaj el iliaj kunuloj venis por renkonti ilin.

Clayton, volante lasi patron kaj filinon en privateco, iris kun la maristoj, kaj daŭrigis paroladon kun la oficiroj ĝis ilia boato forremiĝis al la krozoŝipo, kien veturis Leŭtenanto Charpentier por raporti la malfeliĉigan rezulton de sia aventuro.

Tiam Clayton malrapide returnis sin al la kabano. Lian koron plenigis feliĉo. La virino, kiun li amis, estis libera de danĝero.

Li scivolis, kia miraklo savis ŝin. Ŝajnis preskaŭ nekredeble, vidi ŝin viva.

Alirante la kabanon, li vidis Jane-on elveni. Vidante lin, ŝi rapidis por renkonti lin.

"Jane!" li elkriis. "Dio bone traktis nin! Rakontu al mi, kiel vi eskapis ― kiun formon la Ĉielo uzis por savi vin por ― ni."

Neniam antaŭe li nomis ŝin per ŝia persona nomo. Antaŭ kvardek-ok horoj, Jane estus plezure radiinta, aŭdinte tiun nomon de la lipoj de Clayton ― nun ĝi timigis ŝin.

"S-ro Clayton," ŝi mallaŭte diris, etendante al li la manon, "mi unue danku vin pro via kavalira lojaleco al mia kara patro. Li jam diris al mi, kiel nobla kaj sindona vi estis. Kiel ni povas rekompenci vin?"

Clayton tuj rimarkis, ke ŝi ne samspece respondis al lia amikeca saluto, sed pri tio li ne sentis maltrankvilecon. Ŝi tiom suferis; nun ne estis la horo por trudi al ŝi sian amon, tion li tuj konsciis.

"Mi estas jam rekompencita," li diris. "Nur vidante vin kaj profesoron Porter sekuraj, bonstataj, kaj ree kunaj. Mi opinias, ke mi ne povus pli longe elporti la patoson de lia silenta kaj senplenda angoro.

"Tiu estis la plej malgajiga sperto de mia vivo, Fraŭlino Porter; kaj krome, aldone, estis mia propra angoro ― la plej intensa, kiun mi iam ajn konis. Sed lia estis tiel senespera ― lia estis kompatinda. Ĝi instruis al mi, ke neniu amo, eĉ ne tiu de viro por virino, povas esti tiel profunda kaj terura kaj sindona kiel la amo de patro por filino."

La junulino klinis sian kapon. Ŝi volis fari demandon, sed ĝi ŝajnis preskaŭ sakrilegia antaŭ la amo de tiuj du viroj kaj la terura suferado, kiun ili toleris dum ŝi sidis ridante kaj feliĉe apud iu diaspekta arbara estaĵo, manĝante bongustegajn fruktojn kaj rigardante per amaj okuloj al similemociaj okuloj.

Sed la amo estas stranga reganto, kaj eĉ pli stranga estas la homo animo, kaj ŝi do faris sian demandon.

"Kie estas la arbarano, kiu iris por savi vin? Kial li ne revenis?"

"Mi ne komprenas," diris Clayton. "Pri kiu temas?"

"Li, kiu savis ĉiun el ni ― kiu savis min de la gorilo."

"Ho!" elkriis Clayton, surprizite. "Ĉu tiu savis vin? Ĉar vi ĝis nun ne diris ion al mi pri via aventuro."

"Sed la arbarulo," ŝi instigis. "Ĉu vi ne vidis lin? Kiam ni aŭdis la pafojn en la ĝangalo, tre mallaŭtajn kaj forajn, li foriris. Ni estis ĵus atingintaj la senarbejon, kaj li forrapidis direkte al la batalado. Mi scias, kie li iris por helpi vin."

Ŝia voĉo preskaŭ pledis ― ŝia maniero estis streĉa pro subpremitaj emocioj. Clayton ne povis eviti rimarki tion, kaj li malklare scivolis, kial ŝi estas tiel profunde emocia ― tiel insista scii la lokon de tiu stranga estaĵo.

Tamen sento de timo pri iu okazonta angoro hantis lin, kaj en lia koro, nerimarkate de li, plantiĝis la unua ĝermo de ĵaluzo kaj suspekto pri la simiulo, al kiu li ŝuldis sian vivon.

"Ni ne vidis lin," li mallaŭte respondis. "Li ne venis al ni." Kaj tiam, post momenta pensa paŭzo: "Eble li reiris al sia tribo ― la viroj, kiuj atakis nin." Li ne sciis, kial li diris tion, ĉar li mem ne kredis ĝin.

La junulino momente rigardis lin, larĝokule.

"Ne!" ŝi fervore eldiris, multe tro fervore, li pensis. "Tio ne povas esti. Ili estis sovaĝuloj."

Clayton aspektis konfuzite.

"Li estas stranga, duonsovaĝe ĝangala estaĵo, Fraŭlino Porter. Ni scias nenion pri li. Li nek parolas nek komprenas iun ajn eŭropan lingvon ― kaj liaj ornamaĵoj kaj armiloj estis tiuj de la okcidentafrikaj sovaĝuloj."

Clayton nun parolis rapide.

"Ne troviĝas homoj aliaj ol sovaĝuloj pli proksime ol kelkcent kilometroj, Fraŭlino Porter. Li certe estas ano de la triboj, kiuj atakis nin, aŭ de iu same sovaĝa ― eble li eĉ estas hommanĝanto.

Jane paliĝis.

"Tion mi rifuzas kredi," ŝi duonflustris. "Tio ne estas vera. Vi vidos," ŝi diris al Clayton, "ke li revenos kaj pruvos vin erara. Vi ne konas lin kiel mi. Mi diras al vi, ke li estas ĝentlemano."

Clayton estis homo malavara kaj kavalireco, sed io en la senspira defendemo de la junulino pri la arbarulo instigis lin al senrezona ĵaluzo, kaj tial en tiu momenteto li forgesis ĉion, kiun li ŝuldis al tiu sovaĝa duondio, kaj li respondis al ŝi kun malafabla grimaco sur la lipoj.

"Eble vi pravas, Fraŭlino Porter," li diris, "sed mi ne kredas, ke iu ajn el ni devas ĝeni sin pri nia putraĵon-manĝanta konato. Estas kredeble, ke li estas iu duonfreneze forlasito, kiu forgesos nin pli rapide, kvankam ne pli certe, ol ni forgesos lin. Li estas nura besto de la ĝangalo, Fraŭlino Porter."

La junulino ne respondis, sed ŝi sentis la koron ŝrumpi en la brusto.

Ŝi sciis, ke Clayton diras nur tion, kiun li pensas, kaj la unuan fojon ŝi komencis analizi la strukturon, kiu subtenis ŝian nove brovitan amon, kaj zorge esplori la objekton de tiu amo.

Ŝi malrapide turnis sin kaj remarŝis al la kabano. Ŝi provis bildigi sian arbardioon ĉe sia flanko en la salono de pasaĝera ŝipo. Ŝi vidis lin manĝi per siaj manoj, ŝiri siajn manĝaĵojn kiel predbesto, viŝi la grasajn fingrojn sur la suroj. Ŝi tremis pro naŭziĝo.

Ŝi vidis lin prezentata al ŝiaj amikoj ― malĝentila, analfabeta ― teda; kaj la junulino ekĝemetis.

Ŝi jam atingis sian ĉambreton, kaj sidante sur la rando de sia lito el filikoj kaj herboj, metinte unu manon sur la pulsanta brusto, ŝi sentis la malmolecon de la medaliono de tiu viro.

Ŝi ellevis ĝin, tenante ĝin dum momento sur la manplato, rigardante ĝin per larmobskuraj okuloj. Tiam ŝi levis ĝin al siaj lipoj, kaj premante ĝin tie ŝi kaŝis sian vizaĝon inter la molaj filikoj, ploregante.

"Besto?" ŝi murmuris. "Se jes, Dio faru ankaŭ min besto; ĉar, ĉu viro aŭ besto, mi estas via."

Ŝi ne revidis Clayton en tiu tago. Smeralda alportis al ŝi la vespermanĝon, kaj ŝi sendis al la patro informon, ke ŝi suferas pro reago post la aventuro.

La postan matenon Clayton frue foriris kun la savekspedicio, serĉante Leŭtenanton D'Arnot. Ĉifoje iris ducent armitoj, kun dek oficiroj kaj du ĥirurgoj, kaj provianto por semajno.

Ili portis litaĵojn kaj hamakojn, tiujn lastajn por transporti la malsanulojn kaj vunditojn.

Jen determinita kaj kolera kunularo ― puna, ne nur sava, ekspedicio. Ili atingis la lokon de la batalo iomete post la tagmezo, ĉar ili nun iris laŭ kontata vojo, kaj ne malŝparis tempon esplorante.

De tie la elefanta pado kondukis rekte al la vilaĝo de Mbonga. Estis nur la dua posttagmeze kiam la avano de la vico haltis ĉe la bordo de la senarbejo.

Leŭtenanto Charpentier, kiu komandis, tuj sendis parton de sia roto tra la ĝangalo al la kontraŭa flanko de la vilaĝo. Alian taĉmenton li sendis al loko antaŭ la vilaĝa enirejo, dum li restis kun la cetero ĉe la suda bordo de la senarbejo.

Estis aranĝite, ke la taĉmento postenonta norde, la lasta por atingi sian stacion, komencos la atakon, kaj ke ties batalkomenca pafaro signalos samtempan impeton de ĉiuj flankoj en provo sturmkapti la vilaĝon je la unua atako.

Duonan horon la viroj kun Leŭtenanto Charpentier kaŭris en la densa foliaro de la ĝangalo, atendante la signalon. Por ili, ŝajnis pasi horoj. Ili povis vidi la indiĝenojn sur la kampoj, kaj aliajn kiuj trairis ambaŭdirekte la vilaĝan enirejon.

Finfine venis la signalo ― laŭta krakado de fusiloj, kaj kiel unu homo, responda pafaro aŭdiĝis de la ĝangalo okcidente kaj sude.

La indiĝenoj sur la kampoj faligis siajn ilojn kaj freneze ekkuris al la palisaro. La francaj kugloj faske faligis ilin, kaj la francaj maristoj transsaltis la sternitajn kadavrojn por atingi la vilaĝan enirejon.

Tiel rapida kaj neatendita estis la atako, ke la blankuloj atingis la enirejon antaŭ ol la teruritaj indiĝenoj povis bari ĝin, kaj post alia minuto la vilaĝa strato plenis de armitoj kiuj batalis korp-al-korpe en neordigebla intermiksaĵo.

La nigruloj tenis sian lokon dum kelkaj momentoj, en la enirejo de la strato, sed la revolveroj, fusiloj kaj glavoj de la francoj faligis la indiĝenajn lancistojn kaj mortbatis la nigrajn pafarkistojn kun pafarkoj nur duone streĉitaj.

La batalo baldaŭ fariĝis freneza diskuro, kaj poste senkompata masakro; ĉar la francaj maristoj vidis erojn el la uniformo de D'Arnot sur kelkaj el la nigraj batalantoj, kiuj kontraŭstaris ilin.

Ili indulgis la infanojn kaj tiujn virinojn, kiujn ili ne devis sindefende mortigi, sed kiam ili finfine ĉesis, anhelante, ŝvitante kaj kovrite de sango, tio okazis ĉar restis por kontraŭstari ilin neniu batalanto en la tuta sovaĝa vilaĝo de Mbonga.

Ili zorge traserĉadis ĉiun ĥaton kaj angulon de la vilaĝo, sed povis trovi neniun spuron de D'Arnot. Ili per gestoj esploris ĉe la kaptitoj, kaj finfine unu maristo, iam servinta en la Franca Kongo, eksciis, ke li povas komprenigi al ili la bastardan lingvaĉon kiun uzis la blankuloj kaj la malpli civilizitaj triboj de la marbordo, sed eĉ tiam ili ne povis definitive informiĝis pri la sorto de D'Arnot.

Nur ekscitajn gestojn kaj timomienojn ili povis ricevi responde al siaj demandoj pri sia amiko; kaj ili finfine konvinkiĝis, ke temas pri pruvaĵoj de la kulpo de tiuj demonoj, kiuj buĉis kaj manĝis ilian kamaradon antaŭ du noktoj.

Ili finfine rezignis pri espero, kaj ili pretiĝis pasigi la nokton bivakante en la vilaĝo. La kaptitojn ili metis en tri ĥatoj, kie ili estis zorge gardataj. Gardostarantojn ili surpostenigis ĉe la barita enirejo, kaj finfine la vilaĝon volvis la silento de dormado, krom se temis pri la ululado de la indiĝenaj virinoj pro siaj mortintoj.


La postan matenon ili ekiris por la revena promenado. Ili originale intencis forbruligi la vilaĝon, sed tiun ideon ili rezignis, kaj ili postlasis la kaptitojn, kiuj ploradis kaj ĝemadis, sed tiuj havis tegmentojn por ŝirmi ilin kaj palisaron malantaŭ kiu rifuĝi de la ĝangalaj bestoj.

La ekspedicio malrapide respuris la paŝojn de la antaŭa tago. Dek ŝarĝitaj hamakoj malrapidigis ilin. En ok kuŝis la pli serioze vunditaj, dum du svingiĝis pro la pezo de mortintoj.

Clayton kaj Leŭtenanto Charpentier malavanis en la vico; la anglo silentis respekte al la doloro de la alia, ĉar D'Arnot kaj Charpentier estis neapartigeblaj kamaradoj ekde la junaĝo.

Clayton ankaŭ komprenis, ke la franco des pli forte sentis tiun angoron, ĉar la sinofero de D'Arnot estis tute nenecesas, pro tio ke Jane saviĝis antaŭ ol D'Arnot kaptiĝis de la sovaĝuloj, kaj refoje pro tio ke la servo, en kiu li perdis sian vivon, estis ekster lia devo kaj por nekonatoj kaj alilandanoj; sed kiam li parolis pri tio al Leŭtenanto Charpentier, tiu lasta kapneis.

"Ne, Sinjoro," li diris, "D'Arnot mem elektus tiel perei. Mi nur sentas doloron, ke mi ne povis morti anstataŭ li, aŭ almenaux kun li. Se nur vi povus pli bone koni lin, Sinjoro. Li ja estis oficiro kaj ĝentlemano ― titolo donata al multaj sed meritata de ege malmultaj.

"Li ne pereis nenecese, ĉar lia morto por iu fremda usonanino instruos al ni, liaj kamaradoj, pli kuraĝe fronti niajn finojn, kiel ajn ili trafos nin."

Clayton ne respondis, sed en li aperis nova estimo por francoj, kiu por ĉiam poste restis brulanta.

Tre malfrue ili atingis la kabanon ĉe la marbordo. Unusola pafo antaŭ ol ili elvenis el la ĝangalo anoncis al tiuj ĉe la surborda posteno, ankaŭ sur la ŝipo, ke la ekspedicio alvenis tro malfrue ― ĉar estis antaŭaranĝite, ke kiam ili atingos unu-du kilometrojn de la posteno, unu pafo anoncos malsukceson, dum du indikos, ke ili trovis spuron nek de D'Arnot nek de liaj nigraj kaptintoj.

Malĝoja grupo do atendis ilian alvenon, kaj oni diris malmultajn vortojn dum la mortintoj kaj vunditoj tenere enmetiĝis en boatojn kaj oni silente ekremis al la krozoŝipo.

Clayton, elĉerpite pro kvan tagoj da streĉa marŝado tra la ĝangalo kaj pro la efektoj de siaj du bataloj kontraŭ la nigruloj, turnis sin al la kabano por serĉi buŝplenon da manĝaĵo kaj poste la laŭkomparan trankvilecon de sia lito el herboj post du noktoj en la ĝangalo.

Apud la kabana pordo staris Jane.

"La kompatinda leŭtenanto?" ŝi demandis. "Ĉu vi ne trovis spuron de li?"

"Ni tro malfruis, Fraŭlino Porter," li malfeliĉe respondis.

"Diru al mi. Kio okazis?" ŝi demandis.

"Mi ne povas, Fraŭlino Porter. Tio estas tro horora."

"Vi ne diras, ke ili torturas lin?" ŝi flustris.

"Ni ne scias, kion ili faris al li antaŭ ol ili mortigis lin," li respondis; lia vizaĝo estis streĉita pro laceco kaj la bedaŭro li sentis pri kompatinda D'Arnot, kaj li emfazis la vorton antaŭ.

"Antaŭ ol ili mortigis lin? Kion vi volas diri? Ili ne estas ―? Ili ne estas ―?"

Ŝi estis pripensanta tion, kiun diris Clayton pri la ŝajna rilato inter la arbarulo kaj tiu tribo, kaj ŝi ne povis eldiri la teruran vorton.

"Jes, Fraŭlino Porter, ili estis ― hommanĝantoj," li diris, preskaŭ amare, ĉar ankaŭ al li subite venis penso pri la arbarulo, kaj la stranga, neklarigebla ĵaluzo, kiun li sendis antaŭ du tagoj, refoje inundis lin.

Kaj tiam, kun subite brutaleco tiel malkutime por Clayton kiel afabla traktado estas por simio, li ekdiris:

"Kiam via arbardio foriris de vi, li sendube rapidis por atingi la festenon."

Li bedaŭris eĉ antaŭ ol la vortoj eliĝis, kvankam li ne sciis, kiel kruele li tranĉis la junulinon. Lia bedaŭra estis pro la senbaza mallojaleco al iu, kiu savis al ĉiu ano de lia grupo la vivon, kaj minacis neniun.

La kapo de la junulino rektiĝis.

"Povas esti nur unu konvena respondo al via aserto, s-ro Clayton," ŝi froste diris, "kaj mi bedaŭras, ke mi ne estas viro kaj do ne povas diri ĝin." Ŝi rapide forturnis sin kaj eniris la kabanon.

Clayton estis anglo, kaj tial la junulino malaperis antaŭ ol li deduktis, kian respondon farus viro.

"Pro Dio," li domaĝante diris, "ŝi nomis min mensoganto. Kaj mi supozas, ke mi efektive meritis tion," li penseme aldonis. "Clayton, knabo mia, mi komprenas, ke vi estas laca kaj streĉita, sed tio ne rajtigas, ke vi ŝajnigu vin azeno. Pli bone enlitiĝi."

Sed antaŭ tio, li mallaŭte vokis al Jane, aliflanke de la veldrelika vando, ĉar li volis pardonpeti; sed li povus samrezulte alparoli la Sfinkson. Tiam li skribis sur papereto kaj ŝovis tion sub la vando.

Jane vidis la noteton, kaj malatentis ĝin, ĉar ŝi estis aparte kolera kaj vundita kaj embarasita, sed ― ŝi estis virino, kaj tial ŝi finfine levis ĝin kaj legis ĝin.

Estimata fraŭlino Porter ―

Mi ne rajtis sugesti tion, kiun mi sugestis. Mia sola pravigo pri tio estas, ke miaj nervoj estas streĉitaj ― kio certe ne estas vera pravigo.

Mi petas, ke vi provu kredi, ke mi efektive ne diris tion. Mi ege bedaŭras. Mi ne volus vundi vin, super ĉiuj aliaj en la mondo. Diru, mi petas, ke vi pardonas min.

Wm. Cecil Clayton

"Li tamen ĝin pensis aŭ li ne estus dirinta ĝin," rezonis la junulino, "sed ĝi ne povas esti vere ― ho, mi ja scias, ke ĝi ne estas vera!"

Unu frazo en la letero timigis ŝin: "Mi ne volus vundi vin, super ĉiuj aliaj en la mondo."

Antaŭ semajno, tiu frazo plenigus ŝin per ĝojo; nun, ĝi deprimis ŝin.

Ŝi volis, ke ŝi neniam estu konatiĝinta kun Clayton. Ŝi bedaŭris, ke ŝi iam ajn vidis la arbardion. Ne, ŝi ĝojis. Kaj estis tiu alia noto, kiun ŝi trovis sur la herbaro antaŭ la kabano, la tagon post ŝia reveno de la ĝangalo, la amnoton subskribitan de Tarzan de la Simioj.

Kiu estas tiu nova svatanto? Se li estas alia el la sovaĝaj loĝantoj de tiu terura arbaro, kion li povus fari por havigi ŝin al si?

"Smeralda! Vekiĝu," ŝi ekkriis.

"Vi tiom agacis min, pace dormante kiam vi tute bone scias, ke la mondo estas plena je malĝojo."

"Gabirelo!" elŝrikis Smeralda, eksidante. "Kio okazas nun? Ĉu hiponocero? Kie li estas, Fraŭlino Jane?"

"Sensence, Smeralda, estas nenio. Redormu. Vi estas malbona kiam vi dormas, sed senfine pli malbona kiam vi maldormas."

"Jes, karulin', sed, precioza, kio ĝenas vin? Vi kondutas tute malafeble ĉe vespere."

"Hu, Smeralda, mi estas tute aĉa ĉivespere," diris la junulino. "Ne atentu min, kara."

"Jes, kara; vi tuj dormu. Viaj nervoj estas agititaj. Pro tiuj rinopotamoj kaj hommanĝantaj genroj, pri kiuj parolas s-ro Philander ― - Dio, ne mirinde, ke ni suferas pro nerva prostateco."

Jane ridante transiris la ĉambreton kaj, kisante la fidelan virinon, diris bonan nokton al Smeralda.


Al ĉapitro 23



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>