Tarzan de la simioj

Ĉapitro 14

La ĝangalo kompatu!


--> Indekso <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Post ke Clayton plonĝis en la ĝangalon, la maristoj -- ribelantoj de la Sago -- ekdiskutis sian sekvan paŝon; sed pri unu punkto ĉiuj konsentis -- ke ili rapide ekboatu al la ankrita Sago, kie ili almenaŭ estos sekuraj kontraŭ la lancoj de la nevidebla malamiko. Kaj tial, dum Jane Porter kaj Esmeralda baris sin interne de la kabano, la senkuraĝa aro da gorĝotranĉistoj rapide remis al sia ŝipo en la du boatoj, kiuj portis ilin al la strando.

Tiom Tarzan vidis en tiu tago, ke li suferis vertiĝon pro mirado. Sed por li plej mirinda estis la vizaĝo de la bela blankulino.

Jen, fine, iu el lia popolo; pri tio li certis. Kaj la junulo kaj la du maljunuloj; ankaŭ ili tre similis liajn mensajn bildojn pri sia popolo.

Sed ili sendube estis same ferocaj kaj kruelaj kiel aliaj homoj, kiun li vidis. Eble ili ĝis nun mortigis neniun ĝuste pro tio, ke ili el ĉiuj en la grupo ne posedas armilojn. Eble, havante armilojn, ili kondutus tute aliel.

Tarzan vidis la junulon preni la falintan revolveron de la vundita Snipes kaj kaŝi ĝin ĉe sia brusto; kaj li cetere vidis tiun singarde transdoni ĝin al la junulino kiam ŝi eniris tra la kabana pordo.

Li komprenis nenion pri la kialoj de ĉio, kion li vidis; sed iel li intue ŝatis la junulon kaj la du maljunulojn, kaj por la virino li sentis sopiron, kiun li tute ne komprenis. Pri la granda nigrulino, ŝi evidente estis iel ligita kun la virino, do ankaŭ ŝin li ŝatis.

Por la maristoj, kaj aparte por Snipes, li konceptis malamegon. Pro iliaj minacaj gestoj kaj pro iliaj fimienoj, li sciis, ke ili estas malamikoj de la ceteraj en la grupo, kaj tial li decidis zorge gvati.

Tarzan scivolis, kial la viroj eniris la ĝangalon, kaj neniam venis en lian menson, ke oni povus perdiĝi en tiu arbusta labirinto, kiu por li estis tiel simpla, kiel estas la ĉefstrato de via hejmurbo por vi.

Kiam li vidis la maristojn forremi al la ŝipo, kaj sciis, ke la knabino kaj ŝia kunulo estis sekuraj en lia kabano, Tarzan decidis sekvi la junulon en la ĝangalon kaj informiĝi pri lia celo. Li rapide forsvingis laŭ la direkto de Clayton, kaj post nelonge li aŭdis, mallaŭtajn pro foreco, la nun nur fojajn alvokojn de la anglo al liaj amikoj.

Tarzan baldaŭ atingis la blankulon, kiu, preskaŭ elĉerpite, apogis sin ĉe arbo, viŝante la ŝviton de sia frunto. La simiulo, sekure kaŝante sin malantaŭ foliara skreno, sidis por interesite rigardi tiun novan specimenon de sia raso.

Inter paŭzoj, Clayton laŭte vokis, kaj finfine Tarzan ekkomprenis, ke li serĉas la maljunulojn.

Tarzan estis preskaŭ preta mem foriri por serĉi ilin, kiam li rimarkis la flavan glimon de glata haŭto zorge moviĝante tra la ĝangalon al Clayton.

Temis pri Ŝita la leopardo. Nun, Tarzan aŭdis la mallaŭtan kurbiĝadon de herboj kaj scivolis, kial la juna blankulo ne avertiĝis. Ĉu eble li ne rimarkis la laŭtan averton? Neniam antaŭe Tarzan renkontis Ŝitan tiel mallertan.

Ne, la blankulo ne aŭdis. Ŝita kaŭris por eksalti, kaj tiam, laŭta kaj hororiga, aŭdiĝis super la silenteco de la ĝangalo la teruran kriegon de la defia simiego, kaj Ŝita ekturnis sin, forkuranta tra la arbustoj.

Clayton eksaltis sur la piedojn. Lia sango frostiĝis. Neniam en lia tuta vivo liajn orelojn frapis sono tiom timiga. Li ne estis senkuraĝulo, sed se iam ajn homo sentis sur sia koro la glaciaj fingroj de timego, tio okazis al William Cecil Clayton, plej aĝa filo de Lordo Greystoke de Anglio, tiun tagon el la foreco de la afrika ĝangalo.

La kuraĝon de Clayton ĝislime provis la bruo de iu granda korpo trapuŝanta la arbustojn tiel proksime apud li, kaj la sonon de tiu sangofrostiga ŝriko desupre; sed li ne povis scii, ke la vivon mem li ŝuldas al tiu voĉo, nek ke la estaĵo elhurlinta ĝin estis ĝuste lia kuzo -- la vera Lordo Greystoke.

La posttagmezo preskaŭ finiĝis, kaj Clayton, senkuraĝiĝinta kaj seniluziiĝinta, tute ne sciis, kion poste fari; ĉu daŭrigi la serĉadon por Profesoro Porter, je preskaŭ certa risko de la propra morto en la dumnokta ĝangalo, ĉu reiri al la kabano, kie li povus almenaŭ servi por protekti Jane kontraŭ la danĝeroj, kiuj ĉiuflanke frontas ŝin.

Li ne volis reveni al la bivakejo sen ŝia patro; des pli li tamen malvolis lasi ŝin sola kaj neprotektita sub regado de la ribelintoj de la Sago, aŭ antaŭ la cent nekonataj danĝeroj de la ĝangalo.

Kaj ankaŭ, li pensis, eble la profesoro kaj Philander revenis al la bivakejo. Jes, tio estis tre kredebla. Almenaŭ li revenu kaj kontrolu, antaŭ daŭrigi verŝajne senfruktan serĉadon. Kaj tial li ekiris, stumblante revenen tra la densa kaj interplektita arbustaro, laŭ la direkto, li supozis, al la kabano.

Surprizis Tarzanon, ke la junulo celas pli profunde en la ĝangalon, laŭ la ĝenerala direkto de la vilaĝo de Mbonga, kaj la saĝa juna simiulo konvinkiĝis, ke tiu perdis la vojon.

Tio estis por Tarzan preskaŭ nekomprenebla; lia juĝokapablo informis lin, ke neniu homo aventurus al la vilaĝo de la kruelaj nigruloj, portante nur lancon kiu, pro lia mallerta manipulado de ĝi, evidente estas nekutima armilo por tiu blankulo. Li ankaŭ ne sekvis la spuron de la maljunuloj. Tiun ili transiris kaj postlasis antaŭlonge, kvankam ĝi estis freŝa kaj evidenta por la okuloj de Tarzan.

Tarzan perpleksiĝis. La feroca ĝangalo estis tre baldaŭ traktonta tiun neprotektitan fremdulon kiel facilan predon, se oni ne gvidos lin al la marbordo, tuj.

Jes, jen Numa, la leono, jam sekvanta la blankulon dek paŝojn je ties dekstro.

Clayton aŭdis la grandan korpon, kiu paralelis lian direkton, kaj nun aŭdeblis en la vespera aero la tondran muĝon de la besto. La viro haltis, levante sian lancon, kaj frontis la veprejon, el kiu venis la terura sono. La ombroj plinigriĝis pro la alvenanta noktiĝo.

Je Dio! Morti ĉi tie, sola, sub la ŝirdentoj de sovaĝaj bestoj; mordiĝi, ĉifoniĝi; senti survizaĝe la varman spiradon de la bruto dum la piedego detruas la bruston!.

Dum momento, ĉio silentis. Clayton staris rigida, kun levita lanco. Baldaŭ susureto en la veprejo informis lin pri la kaŝa rampado de la ŝirmata estaĵo. Ĝi pretiĝis por eksalti. Finfine li ekvidis ĝin, nur sep metrojn for -- la longan, sveltan, muskolan korpon kaj flavbrunan kapon de grandega nigrakolharara leono.

La bestio kuŝis sur sia ventro, tre malrapide antaŭeniranta. Kiam ĝiaj okuloj fiksiĝis al tiuj de Clayton, ĝi haltis kaj intence, zorge pretigis siajn malantaŭajn krurojn sub si.

La viro angorante rigardis, timante lanĉi sian lanco, ne povante fuĝi.

Li aŭdis bruon en la arbo super li. Ia nova danĝero, li pensis, sed li ne kuraĝis movi siajn okulojn de la flavaj-verdaj globoj antaŭ li. Aŭdiĝis subita tinto, kiel tiu de romiĝanta gitarkordo, kaj sammomente aperis sago en la flava haŭto de la kaŭranta leono.

Kun muĝo pro doloro kaj kolero la bestio eksaltis; sed Clayton iel falpuŝiĝis flanken, kaj kiam li returnis sin por fronti la koleregan reĝon de bestoj, lin konsternis la vido frontanta lin. Preskaŭ samtempe kun la turno por renovigi sian atakon fare de la leono, duonnuda giganto falis el la supera arbo rekte sur la dorson de la bruto.

Fulmrapide, brako kiu estis densaj tavoloj da muskolo ĉirkaŭiris la grandegan kolon, kaj la granda bestio iĝis levita de malantaŭe, muĝante kaj provante kapti la aeron -- levita tiel facile, kiel Clayton levus sian domhundeton.

Por ĉiam sigeliĝis sur la menso de la anglo tiu sceno, kiun li vidis tie en la krepuska afrika ĝangalo.

La viro antaŭ li enkorpigis perfektecon kaj gigantan fortecon; tamen ne tiuj plej helpis lin en lia batalo kontraŭ la katego, ĉar kiom ajn fortaj estis liaj muskoloj, ili estis kvazaŭ nenio kompare kun tiuj de Numa. Sian superecon li ŝuldis al sia lerteco, al sia cerbo, kaj al sia longa akra tranĉilo.

Lia dekstra brako ĉirkaŭis la kolon de la leono, dum la maldekstra mano plonĝigis kaj replonĝigis la tranĉilon en la neprotektitan flankon malantaŭ la maldekstra ŝultro. La furioza besto, tirita supren kaj malantaŭen ĝis ĝi staris sur siaj postaj kruroj, senpotence luktis en tiu nenatura pozo.

Se la batalo daŭrus kelkajn sekundojn pli longe, la rezulto eble malsamus, sed ĝi finiĝis tiel rapide, ke la leono preskaŭ ne disponis la tempon forigi sian konfuziĝon pro surprizo antaŭ ke ĝi falis senviva sur la teron.

Tiam la stranga formo ĝin venkinta rekte ekstaris sur la kadavro, kaj reklinante tiun sovaĝan kaj belan kapon ĝi eligis la teruran krion, kiu antaŭ kelkaj momentoj tiom surprizis Clayton-on.

Antaŭ si, li vidis la formon de junulo, nuda escepte de lumbaĵo kaj kelkaj barbaraj adornaĵoj ŝur brakoj kaj kruroj; sur la brusto, netakseble valora diamanta medalioneto glimis antaŭ glata bruna haŭto.

La ĉastranĉilo jam revenis en sian nebelan ingon, kaj la viro kolektis siajn pafarkon kaj sagujon de tie, kien li ĵetis ilin antaŭ ke atake salti kontraŭ la leonon.

Clayton alparolis la nekonaton, anglalingve, dankante tiun pro lia kuraĝa savo kaj komplimentante lin pro la mirindaj forteco kaj lerteco, kiujn li montris, sed la sola respondo estis senmova rigardo kaj eta gesto de la grandaj ŝultroj, kiu povus signifi aŭ malgravigon de la farita servo aŭ nekomprenon de la lingvo de Clayton.

Pendiginte la pafarkon kaj sagujon sur sia dorso, la sovaĝulo, ĉar tio Clayton nun supozis lin, denove elprenis sian tranĉilon kaj lerte detondis dekon da grandaj karneroj el la kadavro de la leono. Tiam, kaŭrante sur siaj suroj, li komencis manĝi, antaŭe indikante, ke Clayton ankaŭ partoprenu la manĝon.

La fortaj blankaj detoj sinkis en la kruda, gutanta karno, versxajne kun ŝato pri la manĝo, sed Clayton ne povis konvinki sin dividi la nekuiritan viandon kun sia stranga gastiganto; li anstataŭe rigardis tiun, kaj baldaŭ li konvinkiĝis, ke jen Tarzan de la Simioj, kies afiŝon li tiumatene vidis sur la kabana pordo.

Se jes, li certe parolas angle.

Ankoraŭfoje Clayton provis paroli kun la simio-homo; sed la respondoj, nun voĉaj, estis en iu stranga lingvo, kiu similil la babiladon de simietoj kun la graŭlado de iu sovaĝa besto.

Ne, ĉi tiu certe ne estas Tarzan de la Simioj, ĉar estas tute evidente, ke al li la angla lingvo estas tute fremda.

Fininte sian manĝon, Tarzan ekstaris kaj, indikante tute malsaman direkton ol tiun, kiun iris Clayton, li ekiris tra la ĝangalo al la indikita direkto.

Clayton, malcerta kaj konfuzita, hezitis sekvi lin, ĉar li opiniis, ke li estas kondukota pli profunde el la arbaran labirinton; sed la simio-homo, vidante ke li malinklinas sekvi, revenis kaj, kaptante lin je la jako, kuntrenis lin ĝis li konvinkiĝis, ke Clayton komprenas tion postulatan de li. Tiam la viro permesis, ke li volonte sekvu.

La anglo, finfine konkludante, ke li estas kaptito, vidis nenian alternativon krom kuniri kun sia kaptinto, kaj tiel ili malrapide iris tra la ĝangalo dum la nigra mantelo de la nepenetrebla arbara nokto falis ĉirkaŭ ilin, kaj la mallaŭtaj sonoj de remburitaj piedoj kuniĝis kun la rompado de branĉetoj kaj la vokoj de la sovaĝaj vivantaĵoj, kiujn Clayton sentis proksimiĝi al li.

Clayton subite aŭdis la mallaŭtan krakon de pafarmilo -- unusolan pafon, tiam silenton.

En la apudmara kabano, du plene teruritaj virinoj tenis unu la alian dum ili kaŭris sur la malalta benko en la senlumiĝanta nokto.

La nigrulino histerie ploradis, veante pri la fia tago, kiu atestis ŝian foriron de ŝia kara Marilando, dum la blankan junulinon, senlarman kaj ŝajne trankvilan, tordis internaj timoj kaj atendoj. Ŝi ne timis tiom por si mem kiom por la tri viroj kiuj, ŝi sciis, vagis en la abismaj fundoj de la sovaĝa ĝangalo, el kiu ŝi nun aŭdis la preskaŭ senĉesajn kriojn kaj muĝoj, bojojn kaj graŭlojn de ĝiaj teruraj kaj timindaj loĝantoj dum ili serĉis sian predon.

Kaj nun aŭdiĝis la sono de peza korpo glitanta laŭ la flanko de la kabano. Ŝi povis aŭdi la grandajn remburitajn piedojn sur la ekstera tero. Dum momenteto, regis silenteco; eĉ la frenezeco de la arbaro fariĝis nura murmureto. Tiam ŝi facile aŭdis la snufadon de la granda besto ekstere, ĉe la pordo, malpli ol metron de tie, kie ŝi kaŭris. La junulino instinkte timtremetis, kaj pliproksimiĝis al la nigra virino.

"Huŝ!" ŝi flustris. "Huŝ, Esmeralda," ĉar la ĝemoj kaj singuloj de la virino ŝajne allogis la beston, kiu serĉis tie ĝuste ekster la maldika muro.

Mallaŭta skrapado aŭdiĝis sur la planko. La bruto provis puŝe eniri; sed tio baldaŭ ĉesis, kaj ankoraŭfoje ŝi aŭdis la grandajn piedojn kviete rampi ĉirkaŭ la kabano. Nova halto -- sub la fenestro, al kiu la teruritaj okuloj de la junulino nun gluiĝis.

"Dio!" ŝi murmuris, ĉar nun, siluete antaŭ la lunlumĉiela fono, ŝi vidis en la eta kvadrata kadro de la krada fenestro la kapon de grandega leonino. La glimaj okuloj jam fiksiĝis al ŝi kun intensa feroceco.

"Esmeralda, rigardu!" ŝi flustris. "Je Dio, kion ni faru? Rigardu! Rapide! La fenestron!"

Esmeralda, kaŭranta ankoraŭ pli proksima al la mastrino, unu fojon time rigardis la etan lunluman kvadraton, ĝuste kiam la leonino eligis basa, sovaĝa graŭlo.

La vido kiu trafis la okulojn de la kompatindulino trois por la jam streĉitaj nervoj.

"Ho, Gabrelio!" ŝi elkriegis, kaj falis sur la plankon, inerta kaj sensensa maso.

Dum ŝajna eterno la granda bruto staris kun la antaŭpiedoj sur la fenestrobreto, kolere rigardante la etan ĉambron. Baldaŭ ĝi provis la fortikecon de la krado per siaj ungegoj.

La junulino jam preskaŭ ĉesis spiri, kiam, malstreĉe, la kapo malaperis kaj ŝi aŭdis la tretojn de la bruto foriri de la fenestro. Sed nun ili revenis al la pordo, kaj ankoraŭfoje rekomenciĝis la skrapado; ĉifoje kun kreskanta forto ĝis la bestiego ŝiris je la pezaj lignaĵoj en absoluta frenezeco pro avido kapti la sendefendajn viktimojn.

Se Jane scius la fortikegecon de tiu pordo, konstruita pecon post peco, ŝi sentus malpli da timo, ke la leonino ŝin atingos de tiu direkto.

John Clayton certe ne imagis, kiam li fabrikis tiun krudan sed potencan pordon, ke iam, post dudek jaroj, ĝi ŝirmos belan usonaninon, tiam ankoraŭ nenaskitan, de la dentoj kaj ungoj de homomanĝulo.

Entute dudek minutojn la bruto alterni snufis kaj ŝiris ĉe la pordo, foje voĉigante sovaĝan kriegon de frustrita kolerego. Ĝi tamen finfine rezignis pri la provo, kaj Jane aŭdis ĝin reveni al la fenestro, sub kiu ĝi momentete paŭzis, kaj tiam lanĉis sian grandan pezon kontraŭ la krado elĉerpiĝinta pro tempopaso.

La junulinon aŭdis la lignajn bastonetojn ĝemi sub la frapo; sed ili rezistis, kaj la granda korpo refalis al la suba tero.

Foje kaj refoje la leonino ripetis tiun taktikon, ĝis finfine la horora kaptito interne vidis, ke parto de la krado cedis, kaj post momenteto unu granda piedo kaj la kapo de la bestio eniris la ĉambron.

La potenca nuko kaj ŝultroj malrapide apartigis la barilerojn, kaj la svelta korpo pli kaj pli trudis sin en la ĉambron.

Kvazaŭ hipnotite, la junulino ekstaris, kun mano sur la brusto, kun hororantaj vastaj okuloj rigardantaj la graŭlan mienon de la bestio nur tri metrojn for de ŝi. Ĉe ŝiaj piedoj kuŝis la sterniĝinta formo de la nigrulino. Se ŝi povus veki tiun, iliaj kunlaboroj eble povus sukcesis rebati la ferocan kaj sangavidan entrudiĝanton.

Jane klinis sin por teni la nigrulinon ĉe la ŝultro. Ŝi forte skuis tiun.

Esmeralda! Esmeralda!" ŝi kriis. "Helpu min, alie ni pereos."

Esmeralda malfermis la okulojn. La unua vidata ajxo estis la gutantaj dentegoj de la malsata leonino.

Kun horora kriego la kompatindulino levis sin sur manoj kaj genuoj, kaj tiupoze krablis trans la ĉambron, plenpulme hurlante: "Ho Gabrelio! Ho Gabrelio!"

Esmeralda pezis preskaŭ cent tridek kilogramojn, kaj ŝia ekstrema rapideco, kune kun ŝia ekstrema dikeco, produktis tre mirigan rezulton kiam Esmeralda elektis iri sur kvar membroj.

La leonino momenton kvietis kun intensa rigardo direktata al la forsaltanta Esmeralda, kies celo ŝajnis esti la ŝranko, en kiun ŝi provis peli sian grandegan korpon; sed, ĉar la bretoj havis interdistancon de iomete pli ol 20 centimetroj, ĝi nur sukcesis enŝovi la kapon; je kio, kun fina kriĉo kiu dronigis la bruon de la ĝangalo, ĝi ankoraŭfoje svenis.

Je la kvietiĝo de Esmeralda, la leonino denove strebis por serpentume ŝovi sian korpegon tra la malfortikiĝanta krado.

La junulino, kiu staris pala kaj rigida ĉe la fora muro, kun kreskanta teruriĝo serĉis ian eskapotruon. Ŝia mono, premanta la bruston, subte sentis la malmolan formon de la revolvero, kiun Clayton pli frue lasis ĉe ŝi.

Ŝi rapide tiris ĝin de ĝia kaŝejo kaj, celante la vizaĝon de la leonino, premis la ĉanon.

Flamo fulmis, eksplodo knalis, kaj la besto respondis per muĝo de doloro kaj kolero.

Jane Porter vidis la grandan formon malaperi ekster la fenestro, kaj tiam ankaŭ ŝi svenis dum la revolvero falis apud ŝi.

Sed Sabor ne pereis. La kuglo nur faris doloran vundon ĉe unu el la grandaj ŝultroj. Ĝian hastan sed provizoran retiriĝon kaŭzis la surprizo pri la blindiga fulmo kaj surdiga knalo.

Post momenteto ĝi revenis al la krado, kaj kun renovigita furiozo ĝi ŝiris je la malfermaĵo, sed kun malplia efikeco, ĉar la vundita membro preskaŭ ne utilis.

Ĝi vidis sian predon -- la du virinojn -- kuŝantaj sensensaj sur la planko. Jam ne estas venkenda rezistemo. Antaŭ ĝi kuŝas viando, kaj nur necesas, ke Sabor verme traglitu la kradon por preni ĝin.

Ĝi malrapide pelis sian grandan mason, centimentron post centimetro, tra la malfermaĵo. Nun ĝia kapo estis interne, nun unu granda antaŭkruro kaj ŝultro.

Ĝi zorge levis la vunditan membron por zorge traigi ĝin ĝis preter la streĉitaj, premaj stangoj.

Post momento, ambaŭ ŝultroj trairis, kaj la longa, serpentuma korpo kaj mallarĝaj koksoj rapide postglitos.

Ĝuste je tiu vido Jane Porter ree malfermis siajn okulojn.


Al ĉapitro 15



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>