Tarzan de la simioj

Ĉapitro 5

La blanka simio


--> Indekso <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Kala tenere mamnutris sian orfeton, silente scivolante, kial ĝi ne gajnas fortecon kaj lertecon same kiel la simietoj de aliaj patrinoj. Preskaŭ unu jaro jam pasis de kiam la etulo venis al ŝi antaŭ ol li povis senhelpe marŝi, kaj rilate la grimpadon — nu, kiom stulta li estis!

Kala iam diskutis sian junan esperindulon kun la pliaĝaj inoj, sed neniu el ili povis kompreni, kiel infano povus esti tiom malrapida kaj nekapabla, lernante prizorgi sin. Ĝi eĉ ne povis trovi manĝaĵojn sen helpo, kaj jam pasis pli ol dekdu lunperiodoj post kiam Kala trovis ĝin.

Se ili estus sciintaj, ke la infano jam vidis dektri lunperiodojn antaŭ ol ĝi ekposediĝis de Kala, ili certe opinius ĝian kazon absolute senespera, ĉar la etaj simioj de ilia tribo jam atingis post du-tri lunperiodoj etapon, kiun atingis la fremduleto nur post dudek-kvin.

Tublat, la edzo de Kala, estis ege malkontenta, kaj, se la ino ne estus zorge gvatinta, certe malaperigus la infanon.

"Neniam li fariĝos simiego," tiu argumentis. "Ĉiam vi devos porti kaj protekti lin. Kian profiton li portos al la tribo? Nenian — li estos nura ŝarĝo.

"Ni lasu lin, kviete dormantan inter la alta greso, ke vi nasku aliajn kaj pli fortajn simiojn por gardi nen en la maljunaĝo."

"Neniam, Rompita Nazo," respondis Kala. "Se mi devos por ĉiam porti lin, tiel do estu."

Kaj tiam Tublat iris al Kerĉak por insisti, ke tiu uzu sian aŭtoritatecon ĉe Kala, kaj trudu al ŝi forlason de la eta Tarzan, kiun nomon ili donis al la eta Lordo Greystoke — ĝia signifo estis "Blanka Haŭto".

Sed kiam Kerĉak parolis al ŝi pri tio, Kala minacis, ke ŝi forlasos la tribon se ili ne lasos ŝin en paco kun la infano; kaj, ĉar tiu estas unu el la fundamentaj rajtoj de ĝangalanoj, se ili sentas malkontentecon inter la propra popolo, ili poste ne ĝenis ŝin, ĉar Kala estis bela, fortika juna ino, kaj ili ne volis perdi ŝin.

Kiam Tarzan kreskis, liaj paŝoj estis pli rapidaj; jam je la deka jaro li estis elstara grimpanto, kaj sur la tero povis fari multajn mirindaĵojn, kiuj estis preter la kapabloj de liaj etaj fratoj kaj fratinoj.

Laŭ multaj manieroj li malsamis de ili, kaj ili ofte miris je lia supera ruzeco, sed forteco kaj grandeco mankis al li; ĉar la grandaj homoidaj, dekjaraj, estas plenkreskaj, kelkaj eĉ dumetraj, dum la eta Tarzan restis duonkreskinta knabo.

Kia knabo, tamen!

Jam de sia frua infanaĝo, li uzis la manojn por svingi sin de branĉo al branĉo, same kiel la giganta patrino, kaj, kiam li pliaĝiĝis, li pasigis horon post horo, ĉiutage, rapidante tra la arbosuproj kun la fratoj kaj fratinoj.

Li povis salti sep metrojn trans spacon je la vertiĝa alteco de la arbarosupro, kaj ekkapti, kun senerara precizeco kaj sen evidenta ŝoko, branĉon, kiu freneze flirtadis antaŭ la alvenanta ciklono.

Li povis fali ses aŭ sep metrojn inter branĉoj en rapida malsupreniro al la tero, aŭ li povis atingi la plejsupran pinton de la plej alta tropika giganto same facile kaj rapide kiel sciuro.

Nur dekjara, li estis same tiel forta kiel la meza tridekjarulo, kaj multe pli lerta ol iam ajn fariĝas la plej kapabla atleto. Kaj, tagon post tago, kreskadis lia forteco.

Feliĉa estis lia vivo inter tiuj ferocaj simioj; ĉar li ne povis memori alian vivon, kaj li tute ne sciis, ke ekzistas en la universo io alia ol lia arbareto kaj la sovaĝaj ĝangalbestoj, kiujn li konas.

Li estis preskaŭ dekjara antaŭ ol li komencis rimarki, ke inter li kaj liaj samtribanoj ekzistas granda diferenco. Lia korpeto, brunigita pro la suno, subite trudis al li sentojn de intensa honto, ĉar li konsciis, ke ĝi estas tute senhara, same kiel iu rampulo, aŭ alia lacerto.

Tion li provis malgravigi, tavolante sian tutan korpon per koto, sed tiu sekiĝis kaj defalis. Ĝi cetere estis tiel malkomforta, ke li rapide decidis, ke li preferas la honton super la malkomforton.

Lageto troviĝis sur la pli alta tereno, kiun frekventis lia tribo, kaj ĝuste tie Tarzan la unuan fojon vidis sian vizaĝon sur la klara, senmova akvo de ĝia sino.

Okazis je varmega tago de la seka sezono, ke li and unu kuzo iris al la bordo por trinki. Kiam ili klinis sin antaŭen, ambaŭ vizaĝetoj speguliĝis sur la kvieta lageto: la ferocaj kaj teruraj trajtoj de la simio apud tiuj de la aristokrata ido de antikva angla familio.

Tio konsternis Tarzanon. Jam sufiĉe malbone, ke mankas hararo, sed tia mieno! Li miregis, ke la aliaj simioj eĉ kuraĝas rigardi lin.

Tiu eta buŝofendo, tiuj etaj blankaj dentoj! Kiel ili aspektis apud la grandaj lipoj kaj potencaj dentegoj de liaj pli bonŝancaj fratoj!

Kaj tiu eta kunpremita nazo lia; tiel maldika, ke ĝi ŝajnis duone morta pro malsato. Li ruĝiĝis je komparo inter ĝi kaj la belaj, larĝaj naztruoj de la apudulo. Nazo tiom malavara! Ĝi ja kovris duonon de la vizaĝo! Kiel bone, esti tiel bela, pensis la povra eta Tarzan.

Sed kiam li vidis siajn okulojn; ha, jen la fina bato — bruna makulo, griza cirklo, vaka blankeco! Terure! eĉ ne la serpentoj havis okulojn tiom hidajn.

Tiom intense li persone aprezis siajn trajtojn, ke li ne aŭdis la susuradon de la alta greso malantaŭ li kiam granda korpo ŝtelire ŝovis sin tra la ĝangalo; ankaŭ ne aŭdis lia kunuleto, la simio, ĉar tiu trinkadis, kaj la bruo de liaj suĉantaj lipoj kaj kontentaj gargaroj kaŝis la silenta alveno de la trudanto.

Eĉ ne tridek paŝojn malantaŭ ili du, ŝi kaŭris — Sabor, la granda leonino — svingante la voston. Zorge, ŝi antaŭenmovis grandan remburitan piedon, sensone metante ĝin antaŭ ol ŝi levis la postan. Tiel ŝi antaŭenmoviĝis, kun la ventro malalta, preskaŭ tuŝanta la tersupraĵon — grandega kato, preta por sursalti la predon.

Nun ŝi estis nur tri metrojn for de la du nesuspektantaj ludkunuletoj — zorge, ŝi tiris la malantaŭajn piedojn sub la korpon; la grandaj muskoloj ondadis sub la bela haŭto.

Tiom malalte ŝi nun kaŭris, ke ŝi ŝajnis plata sur la tero, krom se temis pri la arko de la glata dorso kiam ĝi kuntiriĝis por salti.

Jam la vosto ne svingiĝis — senmova kaj rekta ĝi kuŝis malantaŭ ŝi.

Momenteton ŝi paŭzis tiel, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj tiam, kun terura ŝriko, ŝi eksaltis.

Saĝa ĉasanto estis Sabor, la leonino. Por iu malpli saĝa, la sovaĝa alarmo de ŝia feroca krio, dum ŝi saltis, ŝajne estus malsaĝaĵo, ĉar ĉu ŝi ne povus pli certe atingi siajn viktimojn se nur ŝi silente saltus sen tiu laŭta ŝriko?

Sed Sabor bone konis la mirindan rapidecon de la ĝangalanoj kaj iliajn preskaŭ nekredeblajn aŭdkapablojn. Por ili, la subita skrapo de unu gresero sur alia provizis averton same efikan kiel ŝia plej laŭta krio, kaj Sabor sciis, ke ŝi ne povos tiel forte salti sen iometa bruo.

Ŝia sovaĝa krio ne estis averto. Ŝi voĉis ĝin por rigidigi la kompatindajn viktimojn en hororparalizo dum tiu eta frakcio de momenteto, kiu sufiĉos por ebligi al ŝiaj fortaj ungoj sinki en ilian molan karnon kaj teni ilin sen espero por eskapo.

Rilate la simieton, Sabor bone rezonis. La etulo kaŭris tremante nur momenteton, sed tiu momenteto sufiĉis por detrui lin.

Tamen, ne Tarzan, la homido. Lia vivo inter la ĝangalaj danĝeroj lernigis lin reagi al surprizegoj kun memfido, kaj lia pli granda inteligenteco rezultigis rapidecon de mensa agado multe pli ol kapablis la simioj.

Tial la ŝriko de Sabor, la leonino, galvane vekis la cerbon kaj muskolojn de eta Tarzan al tuja agado.

Antaŭ li kuŝis la profunda akvo de la lageto; kaj malantaŭ li, certa morto: kruela morto sub ŝiraj ungoj kaj maĉaj dentegoj.

Tarzan ĉiam malamis la akvon, krom se temis pri rimedo por sensoifigi sin. Li malamis ĝin ĉar li ligis ĝin kun la malvarmeco kaj malkomforto de la torentaj pluvoj, kaj li timis ĝin pro la tondroj kaj fulmoj kaj vento, kiuj akompanis tiujn.

Lia sovaĝa patrino instruis al li eviti la profundan akvon de la lageto; cetere, ĉu li ne mem vidis etan Nita sinki sub ĝia kvieta supraĵo antaŭ nur kelkaj semajnoj, neniam revenonta al la tribo?

Sed el tiuj du malbonoj, lia rapida menso elektis la malpli grandan antaŭ ol la unua noto de la ŝriko de Sabor tute frakasis la kvietecon de la ĝangalo; kaj antaŭ ol tiu granda besto faris la duonon el sia salto, Tarzan sentis la malvarman akvon ekkovri al li la kapon.

Li ne scipovis naĝi, kaj la akvo tre profundis; li tamen perdis neniun ereton de tiu memfido kaj kapablo, kiuj signis lian homan superecon.

Li rapide ekmovis la manojn kaj piedojn, provante rampi supren, kaj, eble pli pro hazardo ol intenco, li trovis tiun geston, kiun uzas naĝanta hundo, pro kio li post nuraj sekundoj metis la nazon super la akvo, kaj li ekkonsciis, ke li povas teni ĝin tie, daŭrigante tiujn gestojn, kaj ke li ankaŭ povas progresi tra la akvo.

Lin ege surprizis kaj plaĉis tiu nova kapablo-akiro, kiu estis tiel subite trudita al li, sed mankis al li tempo por pripensi ĝin.

Li nun naĝis paralele kun la bordo, kaj tie li vidis la kruelan beston, kiu volis kapti lin, kaŭranta sur la senmova kadavro de lia ludkunuleto.

La leonino zorge rigardis Tarzanon, evidente anticipe al lia reveno al la bordo, sed la knabo tute ne intencis tion fari.

Li anstataŭe laŭtvoĉis la danĝeraverton de la tribo, aldonante al ĝi la averton, kiu ebligos al eventualaj savontoj ne alkuri la ungojn de Sabor.

Preskaŭ tuj alvenis defora respondo, kaj baldaŭ kvardek aŭ kvindek simiegoj rapide kaj majeste svingiĝis tra la arbaro al la scenejo de la tragedio.

Antaŭ ili estis Kala, ĉar tiu rekonis la tonojn de la plejamata, kaj kun ŝi estis la patrino de la simieto, kiu kuŝis mortinta sub kruela Sabor.

Kvankam ŝi estis pli potenca kaj pli bone ekipita por batalado ol la simioj, la leonino tute ne deziris fronti tiujn koleregajn plenkreskulojn, kaj graŭlante malame, ŝi rapide forsaltis en la arbustaron kaj malaperis.

Tarzan nun naĝis al la bordo kaj rapide suriris la teron. Lian etan animon plenigis je danka surpriziĝo la sento de freŝeco kaj ĝojo, kiun la malvarma akvo donis al li, kaj ĉiam poste li kaptis ĉiun oportunon por ĉiutage plonĝi en lagon aŭ rivereton aŭ maron, kiam tio eblis.

Kala dum longa tempo ne povis alkutimiĝi, vidante tion; ĉar kvankam ŝia popolo scipovis naĝi, kiam tio estis trudita al ili, ne plaĉis al ili eniri akvon, kaj ili neniam volonte faris tion.

La aventuro de la leonino nutris la plezurajn memorojn de Tarzan, ĉar tiaj aferoj rompis la monotonecon de la ĉiutaga vivo — kiu cetere estis nur enuiga ripetado de manĝoserĉado, manĝado, kaj dormado.

La tribo, kiun li anis, vagadis tra regiono, kiu etendiĝis proksimume kvardek kilometrojn laŭ la marbordo kaj okdek kilometrojn al la interno. Tiun ili daŭre travagadis, foje restante monatojn en unu loko; sed, ĉar ili rapide tramoviĝis tra la arboj, ili ofte transiris la terenon dum nur malmultaj tagoj.

Multo dependis de la manĝoprovizo, klimata situacio, kaj multeco de bestoj el la pli danĝeraj specoj; kvankam Kerĉak ofte instigis ilin al longaj marŝadoj nur pro tio, ke li tediĝis pri restado en unusola loko.

Ili nokte ekdormis tie, kie ilin trafis mallumo, kuŝante sur la tero, kaj foje kovrante al si la kapojn, malpli ofte la korpojn, per la grandaj folioj de la elefantorelo. Du aŭ tri povis kuŝi kuntenantaj unu la aliajn, se la nokto malvarmis, kaj ĝuste tiel Tarzan dormis en la brakoj de Kala dum multaj jaroj.

Estas nepridubeble, ke tiu granda, feroca brutulo amis tiun idon de alia speco, kaj ankaŭ li donis al la granda, hara besto la tutan amon, kiun li estus direktinta al sia bela juna patrino, se ŝi estus vivinta.

Vere, ke kiam li estis malobeema, ŝi batis lin, sed ŝi neniam kruelis al li, kaj pli ofte karesis ol punis lin.

Tublat, ŝia edzo, ĉiam malamis Tarzanon, kaj kelkajn fojon preskaŭ metis punkton al ties junaĝa kariero.

Siavice, Tarzan neniam maltrafis okazon por montri, ke li tutkore reciprokas la sentojn de la krompatro, kaj kiam li povis sekure ĝeni tiun aŭ moki tiun aŭ ĵeti al tiu ofendojn el la sekureco de la patrinaj brakoj, aŭ el la mallarĝaj branĉetoj de la pli altaj arboj, tion li faris.

Lia superaj inteligenteco kaj ruzemo permesis, ke li inventu mil diablajn trompojn por aldoni al la ŝarĝoj sur la vivo de Tublat.

En la frua junaĝo li lernis krei ŝnurojn, tordante kaj kunligante longajn greserojn, kaj per tiuj li ofte falpuŝigis Tublaton aŭ provis pendigi tiun de iu superpendanta branĉo.

Per konstanta ludado kaj eksperimentado je tiuj, li lernis fari krudajn nodojn, kaj krei glitmaŝojn; kaj per tiuj li kaj la junaj simioj amuzis sin. Kion faris Tarzan, tion ankaŭ ili provis fari, sed li sola kreis kaj kompetentiĝis.

Unu tagon, dum li tiel ludadis, Tarzan ĵetis sian ŝnuron kontraŭ fuĝanta kunludanto, retenante en la mano la alian parton. La maŝo hazarde falis rekte ĉirkaŭ la kolo de la kuranta simio, subite kaj surprize haltigante tiun.

Ha, jen nova ludo, bela ludo, pensis Tarzan, kaj li tuj provis refari la agon. Kaj tiel, per pena kaj daŭra ekzercado, li lernis la lazarton.

Nun la vivo de Tublat ja fariĝis viva koŝmaro. Dormante, marŝante, tagnokte, li neniam sciis, kiam tiu silenta maŝo falos ĉirkaŭ la kolon kaj preskaŭ ĝismorte strangolis lin.

Kala punis, Tublat ĵuris venĝon, kaj maljuna Kerĉak rimarkis kaj avertis kaj minacis; sed senrezulte.

Tarzan defiis ĉiujn, kaj la maldika, forta maŝo daŭre falis ĉirkaŭ la kolon de Tublat, kiam ajn li malplej atendis tion.

La aliaj simioj senlime amuziĝis pro la malkontenteco de Tublat, ĉar Rompita Nazo estis malafabla plenaĝulo, kiun cetere neniu ŝatis.

En la lerta menso de Tarzan rivoluadis multaj pensoj, kaj tiujn pelis lia didonita kapablo rezoni.

Se li povas kapti siajn samtribajn simiojn per tiu sia longa brako el multaj greseroj, kial ne Sabor, la leoninon?

Jen ĝermo de ideo, kiu tamen estis destinita ŝvebi en sia konscia kaj subkonscia menso ĝis rezultos elstara sukceso.

Sed tio okazos nur post jaroj.


Al ĉapitro 6