La Eskimino

LA ESKIMINO

reverkita el la angla de la konata Esperanta poeto

A. N. Nimulo

WARNING! WARNING! WARNING!
THE CONTENTS OF THIS POEM ARE MOST DECIDEDLY IN VIOLATION OF THE COMMUNICATIONS DECENCY ACT -- OR AT LEAST THEY WOULD BE IF THEY WERE WRITTEN IN ENGLISH! THIS POEM WOULD MOST DEFINITELY QUALIFY AS X-RATED ... IF ONLY THE LETTER 'X' EXISTED IN ESPERANTO!

PROLOGO.  Ĉirkaŭvenu, fiaĉuloj, ĉirkaŭ tiun pilorion --
          Ĉirkaŭvenu por aŭskulti mian tristan historion.
          Kvankam mi nun portas ĉenojn, la rakonto tre liberas,
          Sed mi ĵuras ke -- laŭdire -- mia historio veras!

 1. Kiam viro maljuniĝas, kaj sulkiĝas la kojonoj --
    Kiam frapas ilin kaco kaj sonoras kariljonoj --
    Kiam seksarmilo velkas kaj kurbiĝas en la mezo --
    Li do faru riverencon al mi -- nova Rabelezo!

      2.  Mi rakontos al vi multajn historiojn pri la vivo:
          Pri putinoj kaj bordeloj, laŭ la taŭga perspektivo,
          Tamen plej konatas tiu pri la bela Eskimino
          Kiu trompis du vakerojn per la bonveniga sino.

 3. Tre famegaj ili estis, tiu Pedro el Meksiko
    ("Jam renoma pro supera kapableco pri la fiko")
    Kaj Rikardo, el Novjorko, kun vizaĝo de skeleto. --
    Ili ĉiam sin gratadis, pro jukego, ĉe l' maĉeto.

      4.  En dezerto, dum semajnoj, ili devis jam abstini --
          Per la kompatindaj kacoj ili povis nur urini!
          Do Rikardo decidiĝis al la urbo tuj foriri.
          (Lian karakteran forton Pedro povis nur admiri.)

 5. Ili tuj ekiris, cele al la loka drinksalono,
    Kaj Rikardo, per fusilo sin gratadis ĉe l' kojono.
    Pedro portis du pistolojn, ornamitajn per nikelo,
    Kaj li rajdis ĉevalinon (sed ĉi-foje sur la selo!).

      6.  Ili ŝovis la pordegojn kaj eniris la salonon.
          Pedro pafis du kugletojn, kiuj trafis la plafonon.
          La drinkantoj tuj forkuris, postlasante la putinojn,
          Sed Rikardo nur ridetis (ĉar li konis la rutinojn!).

 7. La knabinoj ankaŭ sciis, kion ili devas fari --
    Nur faligi la kalsonon, kaj kun ĉio preta stari.
    Nun Rikardo havis trabon elstarantan de la ventro --
    Li celumis -- tuj ekkuris -- kaj celtrafis ĉe la centro!

      8.  Ili falis sur la plankon, kaj ruliĝis en la sablo,
          Renversante ĉiujn seĝojn, ili ŝraŭbis sub la tablo.
          Kvankam ŝi sopiris dume, kun rideto de anĝelo,
          La aliaj nur grimacis pro la fika karuselo.

 9. Jam fininte, Rik' celumis sian duan junulinon
    Kiu preĝis surgenue -- (ŝi atendis sian finon!).
    Li penetris ŝin, kaj estis traboronta ŝin en ordo,
    Kiam ekaŭdiĝis krio ĉe la drinksalona pordo.

     10.  La nov-venintino spektis lian ŝtipon sen feliĉo --
          Kiel piŝto ĝi glitadis en la junulina piĉo.
          Sed ĝi baldaŭ trovarmiĝis kaj komencis multe fumi.
          Ekparolis Eskimino: "Ĉu vi ŝatus butikumi?"

11. "Ĉu vi iam vidis truon pli belegan ol la mia?"
    Kaj malfermis ŝi la krurojn -- jen vidaĵo fantazia!
    Rik' ekstaris, sed ankoraŭ li la junulinon plugis --
    Kaj jen super lia kapo la putino tuj ekflugis!!

      12. Ŝia piĉo ruktis fumon, ĉar ĝi varmis kiel forno,
          Kaj Rikardo malaperis -- pro l' vaporo el la korno --
          Eskimino nur atendis, kaj ekfumis cigaredon.
          Kiam disis la vaporo, ŝi rigardis la torpedon.

13. "Fiaĉulo," ŝi rikanis, "kio estas tiu ilo?
    "Ĉu vi nomas ĝin maĉeto, tiu nura faksimilo?
    "Jen alvenas unu piĉo kiu scias ĝin eluzi --
    Baldaŭ pri sensperto ja neniu povos min akuzi!"

      14. Do ŝi tute senvestiĝis kaj post deca tempopaso
          Ŝi eksidis sur la tablo, kie estis bierglaso.
          Ŝi eksvingis ambaŭ mamojn -- ilin lekis per la lango --
          Kaj la glaso frakasiĝis sub la premo de sidvango!

15. Tiam sekvis eksponado de la proponita varo --
    Elverŝiĝis suko, kiel ĉe kaskado Niagaro.
    Sed la kaco de Rikardo nur similis al Tamizo,
    Ĉar li ŝparis sian ĉuron por la Tera Paradizo.

      16. Enmetinte la dikfingron, li ŝveligis la anuson,
          Sed ĝi preskaŭ ekeksplodis kiam li ellasis tuson,
          Kun kojonoj kiel globoj sur pordfosto el granito,
          Lia lanco nun similis al kaverna stalagmito.

17. Li poluris ĝian pinton per botelo da viskio
    Ĝis ĝi brilis tiom forte, ke blindigis la radio!
    Kaj tuj poste, por bukligi la haretojn ĉe l' radiko
    Li ekprenis poton, kaj ĝin surŝutetis per papriko.

      18. Li celumis la kavernon kiu antaŭ li oscedis,
          Tamen antaŭ ol ataki, sian karnon dolĉe knedis.
          Kiam ĉio estis preta sur la fia batalkampo
          Li ekiris -- nek kurante, nek saltante -- sed per rampo!

19. Dum al ŝi li proksimiĝis, li ridetis kun grimaco --
    Tute zorge li celumis laŭ la longo de la kaco.
    Kiel piŝto de motoro, jam per kvinmil ĉevalpovoj
    Li enpuŝis ĝin fortege, ĝis penetris la ĉurovoj!

      20. Eskimino staris firme, kaj ne cedis al la premo
          Ĉar antaŭe (por sultano) sola estis ŝi haremo!
          Kvankam Rik' antaŭenpuŝis, atakante kvazaŭ tanko
          Ŝi firmtenis lin, simile al seruro de monŝranko!

21. Li intencis kiel eble plej daŭrigi la plezuron
    Do li provis retenadi jam dum horoj sian ĉuron.
    Sed la bela Eskimino, dum li kriis kun jubilo,
    Malplenigis liajn ovojn kvazaŭ homa polvsuĉilo!

      22. Nu, post tia travivaĵo, tute vakis la mieno,
          Kaj elglitis lia ŝtipo -- sed ĝi estis nur fadeno.
          Dum li falis sur la plankon, pro pasio elĉerpita,
          Alparolis ŝi al Pedro: "Ĉu vi estas emerita?"

23. "Tute ne, fiaĉulino," li respondis, "jen mi venos.
    "Se vi fermos la okulojn, vian piĉon mi ĉagrenos."
    Li rigardis ŝian korpon -- kaj studadis la konturojn --
    Tiam ŝovis revolveron inter ŝiajn du femurojn.

      24. Ĝi eniris ŝian truon, ĝuste ĝis la ellasilo --
          Li celumis kaj enpafis ses kugletojn kun facilo.
          Sed surprizis lin multege la rezulto ĉi-okaze --
          Eskimino nur ridetis kaj ekĝemis jam ekstaze.

25. Ŝi ekstaris, kun rideto, kaj tuj Pedron ekrikanis:
    "Mi povintus jam diveni ke vi ambaŭ tre malsanis --
    "La venontan fojon, kiam vi intencos aventuri --
    "Nur kontrolu ĉion bone, kaj scipovu ĝin mezuri.

      26. "Se vi serĉos junulinon, intencante seksamuzon,
          "Donu al Rikardo vergon, kaj al vi mem blunderbuzon!
          "Se la junulino dikas, plenigante la korsaĵon,
          "Agu juste, kaj almenaŭ havu bonan ekipaĵon!

27. "Mi reiras al la Nordo, kie frostas la vetero
    "Kie kacoj dikas, kaj ne ekperdiĝas en utero --
    "Al la lando kie daŭras ĉiu nokte ses monatojn
    "Kaj malvarmo ja sukcesas malmoligi aparatojn.

       28. "Mi reiras tien, kie ĉuro ĉuras laŭ reguloj --
           "Ne nur duonvarma kremo, tamen frostigitaj buloj!
           "Kie beboj sin ĝu-skuas, kaj fikadas oni planke,
           "Kaj eĉ gemortintoj kuŝas en la lito flankalflanke.

29. "Baldaŭ ĉie rakontiĝos tiu bela historio
    "Sur la frostaj Arktaj vojoj, ĉirkaŭ la teritorio
    "Kie ĉuras la eskimoj, respondante nur al suĉoj
    "Kaj, pakitaj en neĝbuloj, disvendiĝas la kapuĉoj."

       30. Do foriris la vakeroj, povra Pedro el Meksiko
           Kune kun la kamarado, la tre kompatinda Riko,
           Tute for de Riogrando, ripozantaj nun en paco --
           Pedro sen la revolvero -- kaj Rikardo ja sen kaco!

  EPILOGO. Kiam viro maljuniĝas, kaj sulkiĝas la kojonoj,
           Kiam frapas ilin kaco, kaj sonoras kariljonoj,
           Kiam la pisado ĝenas, -- aŭ fariĝas tre hezita --
           Oni ja konsentas, certe, -- ke li estas finŝraŭbita!

FikaFaka Glosaro
anuso = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
ĉuro = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
fiki = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
kaco = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
kojono = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
mamo = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
piĉo = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
putino = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
sekso = Cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento
sidvango = Duone cenzurita laŭ ordono de la usona parlamento

diversaj metaforoj = Cenzuritaj laŭ ordono de la usona parlamento



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh1@donh.best.vwh.net>